Akronimoj kaj mallongigoj:

BBU (de: Bundesverband Bürgerinitiativen Umweltschutz, Federacia Ligo de Civitanaj Iniciativoj pri Medioprotekto)

BUND (de: Bund Umwelt- und Naturschutz Deutschland = Ligo de Medio- kaj Naturprotektado Germanio)

EPR (en: European Pressurized-Water Reactor, Eŭropa prem-akva reaktoro)

GRS (de: Gesellschaft für Reaktorsicherheit, Asocio por Reaktor-Sekureco)

OECD (en: Organization for Economics and Development, Organizo por ekonomiko kaj evoluo)

GAU (de: Groesster Anzunehmender Unfall)
PSA (Plej granda Supozebla Akcidento)

Ghenerale: (de*) = germana lingvo, * signifas: uzita kiel inform-fonto.

(de*) Intervjuo kun la reaktor-sekurec-eksperto Christian Küppers, Ekologia Instituto Darmstadt, p.3.

(de*) Prelego de la sveda reaktor-specialisto Lars-Olov Hoeglund pri sekurec-riskoj je funkciada plilongigado.


#20 - 41 Risko de Katastrofoj kaj nova (2011): 103 - 107

#20 Sekurec-Mankoj
Neniu el la 17 germanaj atomcentraloj ricevus hodiaŭ la permeson funkcii.
Ĉu pro manko de ŝirma kupolo, subkvalita elektriko aŭ malelasta ŝtalo, neniu atomcentralo en Germanio sekurecteknike statas sur tia nivelo kiun la Federacia Konstitucia Kortumo vere postulas, pri tio ne helpas milionkostaj postaj plibonigoj.
Kiel nov-konstruaĵo neniu el la 17 atomcentraloj en Germanio denove ricevus funkcipermeson pro la gravaj sekurecmankoj.

Pliaj informoj:
(de*)
Informo de la Kuracistoj kontraŭ Atommilito (IPPNW) pri interna dokumento de la germana Federacia Ministro pri Natur-Medio, kiu atestas ke ĉiuj atomcentraloj neglektas la staton de scienco kaj tekniko.

#21 Risko pro Malnoveco
Ju pli longe atomcentralo funkcias, des pli malsekura ĝi fariĝas.
Teknikaĵoj kaj elektronikaj aparatoj ne funkcias eterne, eĉ malpli en atomcentralo. Tuboj fariĝas malelastaj, regiloj malfunkcias, valvoj kaj pumpiloj misfunkcias. Fendetoj kreskas, metaloj korodiĝas. En la atomcentralo Davis Besse (Ohio, USONO) estiĝis nerimarkite truo tra 16 cm dika ŝtalo de la reaktora premtena ujo. Sole maldika tavolo de rustimuna ŝtalo en la ena flanko, malhelpis likon. Ju pli longe atomcentralo aktivas, des pli riska estas ĝia funkciado. Tion oni povas eltiri ankaŭ el la statistiko de la informdevigaj okazaĵoj . Malnovaj reaktoroj kiel Biblis kaj Brunsbüttel tie-ĉi troviĝas pli ofte ol pli novaj.

Pliaj informoj:
(de) Info de Verdpaco pri la aĝ-devena risko de atominstalaĵoj.

Fontoj (de):
, contratom.de , rskonline.de , spiegel.de


#22 Informdevigaj Eventoj
Ĉiun trian tagon okazas grava sekurecevento en germana atomcentralo.
La anonc-informejo pri perturb-eventoj de la Federacio Oficejo pri Radioaktiva Protekto registras jaron post jaro ĉirkaŭ 100 ĝis 200 perturboj kaj por la nukleteknika sekureco signifaj okazintaĵoj en germanaj atomcentraloj. Ĉiujare kelkaj el ĉi tiuj informdevigaj eventoj havas la potencialon, kaŭzi gravan akcidenton. Se ĝis nun en Germanio ne okazis Super-PSA* estis plurfoje nur hazardo kaj bonŝanco.
*) Super-PSA = Super la Pleje Supozebla Akcidento

Pliaj informoj:
Jaraj kaj kvaronjaraj raportoj de la Federacio Oficejo pri Radioaktiva Protekto pri la
(de*)
anonc-devigaj eventoj en germanaj atominstalaĵoj.
(de*)
Aktuala kunmetado da anonc-devigaj eventoj el atominstalaĵoj en Germanio kaj aliaj landoj.
(de) Kalendaro de Verdpaco enhavante 365 atominstalaĵaj akcidentoj.


#23 Manko da Originalaj Ripar-Partoj
Dum la riparado en atomcentraloj facile estiĝas novaj difektoj.
La ankoraŭ aktivaj atomcentraloj en Germanio ligiĝis inter 1974 kaj 1989 al la elektra reto. Multaj el iliaj konsistantaj partoj hodiaŭ estas ne plu ekzistas. Do, por riparoj oni devas metie produkti anstataŭaĵojn. Tio estas riskoplena agado ĉar, se ili ne kondutas ekzakte kiel la originalaj, tio-ĉi povas provoki gravajn konsekvencojn.

#24 Ŝtonaĝa Tekniko.

Tridekjaraĝa tekniko estas simple: matura por rubejo.

La konstrukomenco de la ankoraŭ aktivaj germanaj atomcentraloj estis inter 1970 kaj 1982.

Neniu saĝa homo,.iam asertus ke aŭto kiel VW-411 (de 1970) ankoraŭ hodiaŭ estas sekurecteknike en sekureca stato eĉ se ĝi dume ricevis novajn, ellastubojn, la bremsojn anstataŭitajn, la bukrimenojn reviziitajn. Kaj, se iu posedanto de la persona computilo Commodore-C64 (de 1982-93) volus reĝustigi ĝin al hodiaŭa moderna nivelo, oni priridaĉos lin/ŝin. Nur por atomcentraloj tio estas ne problemo, laŭ la opinio de iliaj entreprenistoj

#25 Tertrema Danĝero

Atomcentraloj estas ne sufiĉe ŝirmitaj kontraŭ tertremoj.

Fessenheim ĉe Freiburg, Philipsburg ĉe Karlsruhe kaj Biblis ĉe Darmstadt ĉiuj tri atomcentraloj situas en Oberrheingraben (fos-valo de la supera Rejno), la germana tertremaktiva regiono. Malgraŭ tio ĉiuj germanaj atomcentraloj estas sekuritaj nur malforte kontraŭ tertremoj.

La atomcentralo Fessenheim pli malpli eltenus tian tremon kia okazis en 1356, kiu detruis la urbon Basel, nur se la epicentro situus minimume 30 km for. Ĉu la subteraj fortoj respektus tiun distancon ?

La atomcentralo Biblis estas projektita nur por la akcelado ĝis 1,5 m/s².

Sismologoj atendas, ke inter Mannheim kaj Darmstadt tamen okazos pli fortaj puŝoj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) http://vorort.bund.net/suedlicher-oberrhein/erdbeben-verboten.html

Informoj de regiona branĉo Suda Supera Rejno BUND pri la (mal)sekureco de la atomcentralo Fessenheim rilate tertremojn.

(de*) http://www.ippnw.de/commonFiles/pdfs/Atomenergie/Anlage_B_-_Biblis_B_ist_unzureichend_gegen_Erdbeben_ausgel....pdf

Anekso "Tertremodanĝero" al la plendoargumento de la Kuracistoj kontraŭ Atom-Milito (IPPNW) por malfunkciigi la atomcentralon Biblis B.

Alia fonto:

http://www.kantonslabor-bs.ch/files/presse/93_2_Expertise-Fessenheim-d.pdf

#26 Aviada Kraŝo

Atomcentraloj ne estas ŝirmitaj kontraŭ aviadila kraŝo.

Neniu atomcentralo en Germanio travivus kraŝon de pasaĝeraviadilo plenprovizita de fuelo. Tion klarigis la Asocio por Reaktor-Sekureco en - origine sekreta - ekspertizo por la Federacia Ministerio pri la Medio.

Sep reaktoroj havas eĉ tiom maldikajn betonvandojn, ke jam kraŝo de milit-jeto aŭ atako far kiraso-rompaj armiloj povas kaŭzi katastrofon. Ankaŭ la nova Eŭropa Premakvo-Reaktoro (EPR) de AREVA kaj Siemens ne rezistos aviadilan kraŝon.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://www.bund.net/fileadmin/bundnet/pdfs/atomkraft/20021127_atomkraft_grs_gutachten_zusammenfassung.pdf

Resumo de la GRS-Ekspertizo pri la sekureco de atomcentraloj rilate aviadilajn kraŝojn.

http://www.bund.net/fileadmin/bundnet/publikationen/atomkraft/20080904_atomkraft_terror_akw_hintergrund.pdf

(de*) http://www.ippnw.de/atomenergie/atomenergie_sicherheit/index.html?expand=726&cHash=c8a149e2e3

Fonaj dokumentoj de BUND kaj IPPNW pri la danĝero de aviadilaj kraŝoj kaj sabotado kontraŭ atomcentraloj.

(en*) http://www.sortirdunucleaire.org/english/downloads/secretdefense-eng.pdf

Informoj de la franca Anti-Atom-Retaro "Sortir du Nucléaire" pri la mankohava protekto de EPR kontraŭ aviadilaj kraŝoj.

(fr*) http://www.sortirdunucleaire.org/index.php?menu=sinformer&sousmenu=themas&soussousmenu=epr-confidentiel&page=index

Informoj de la franca Anti-Atom-Retaro "Sortir du Nucléaire" pri la mankohava protekto de EPR kontraŭ aviadilaj kraŝoj; inter ili la originala dokumento, deklarita "militara sekreto", kaj komentario de Verdpaco.

Alia fonto:

(de) http://www.bund.net/index.php?id=936&tx_ttnews[tt_news]=323&tx_ttnews[backPid]=447

#27 Disfalo de nova konstruaĵo.

Eĉ novaj reaktortipoj estas ne sekuraj.

Ankaŭ je la elstare moderna Eŭropa Premakvo-Reaktoro, kiun nuntempe konstruadas la franca atomentrepreno AREVA en Finnlando kaj Francio, ea blas gravaj akcidentoj ĝis la kernfandiĝoj. Grandaj amasoj da radioaktiva materialo povus atingi la medion. La finna atomkontrola antaŭ jaroj kritikis ke la EPR ne korespondas al la aktualaj sekurecpostuloj.

Eĉ ne kontraŭ simpla aviada kraŝo estas ŝirmila la pretende supersekura nova reaktoro. Anstataŭ haltigi ties konstruon, la franca registaro preferis stampi la danĝeroindikan ekspertizon militara sekreta dokumento.

Pliaj informoj kaj fontoj*: vidu je #26 kaj:

(de*) http://www.ippnw.de/atomenergie/atomenergie_sicherheit/index.html?expand=718&cHash=daf795a38b

Fona informo de IPPNW pri multaj atomcentraloj, inkluzivas la sekurec-teknikajn mankojn de la Eŭropa Premakva Reaktoro (EPR).



#28 Asekura Protekto..

Kvindek automobiloj kune estas plibone asekuritaj ol unu atomcentralo.

Super-PSA (GAU) en atomcentralo en Germanio kaŭzas san-, aĵo- kaj posedoperdon je 2.500 ĝis 5.500 miliardojn da eŭroj. Tion kalkulis la Prognos AG 1992 en ekspertizo por la FDP-kondukata federacia ministerio pri ekonomio.

La kompensodeva asekuro de ĉiuj atomcentralaj entreprenoj kune ŝirmas 2,5 miliardojn eŭroj. Do 0,1% de la atendebla malprofito. Kvindek autoj sur parkejo de atomcentralo estas ĉiuj kune pli bone ŝirmitaj ol la atomcentralo mem!

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) http://www.atomhaftpflicht.de

Unterschriftenkampagne von IPPNW, BUND und Neuer Richtervereinigung für eine sofortige volle Haftpflichtversicherung für die deutschen Atomkraftwerke mit ausführlichen Hintergrundinformationen und Fallbeispielen

(de*) http://www.zukunftslobby.de/Tacheles/prognstu.html

Ekspertizo de Prognos "Identifikado kaj internigo de eksteraj kostoj de la energioprovizo", Vol-o 2, Ewers/Rennings, "Taksado de financaj damaĝoj pro tiel nomata Super-PSA (Aprilo 1992).

Plia fonto:

http://www.kfz-versicherungen.cc/info/deckungssummen.html

Pri la uzata kutima sekurec-sumo por veturiloj: 50 milionoj da eŭro.


#29 Super-PSA

La Super-PSA (de: Super-GAU) povas okazi je ĉiu tago.

La "germana riskostudo pri atomcentraloj fazo B" de la jaro 1989 indikas jenajn ciferojn de risko por Super-PSA surbaze de teknika misfunkcio en iu ajn okcidentgermana atomcentralo kun po 0,003 % rilate al funkciadotempaj jaroj. Tio ŝajnas malmulto. Sed jam nur en EU (surbaze de 2007) ekzistas 146 atomcentraloj. Je 40-jara funkciado, signifus, laŭ tiuj datenoj, eblecon de pli ol 16% ke okazos Super-PSA.

Multaj eblaj scenoj da misfunkciado kaj danĝeraj mankoj pro la aĝo de la reaktoroj, estas ne konsiderataj - same kiel ĉiaj akcidentoj pro homa misago kiel tiuj de Harrisburg kaj Tschernobil.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://www.uni-muenster.de/PeaCon/wuf/wf-96/9610210m.htm

Fonaj informoj kaj studaĵoj pri reaktor-sekureco.

Fonto:

Gesellschaft für Reaktorsicherheit (GRS), Deutsche Risikostudie Kernkraftwerke Phase B.

GRS-A-1600, Köln, Juni 1989.

Kalkul-vojo:

(1 - 0,003 %) ^ 146 ^ 40 = 83,928694 % = Probableco ke Super-PSA ne okazos;

(1 – 83,928694 %) = 16,071305954 % = Probableco ke Super-PSA okazos.


#30 Rango laŭ sekureco

Inter la germanaj atomcentraloj estas - en internacia komparo - eĉ malpli sekuraj.

Ĉu germanaj atomcentraloj apartenas al la plej «sekuraj en la mondo»? Tute ne ! Je internacia komparo de OECD en la jaro 1997 rilate al sekureco la germana referenca atomcentralo (Biblis B) rilate la firmeco je nuklea fandiĝo rangis en unu el lastaj lokoj.

La ekspertiz-fakuloj taksis hidrogenajn eksplodojn tre verŝajnaj, la ŝtalan sekurtenejon elstare malstabila, la danĝeron (en Biblis) ekstreme alta ke je nuklefandiĝo okazos amasa liberigo de radioaktiveco.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://www.ngo-online.de/ganze_nachricht.php?Nr=16340

Informoj de IPPNW pri la sekureca rangordo de OECD pri atomcentraloj el 7 industriaj landoj, 1997.


#31 Fulmotondro

Eĉ fulmotondrado povas signifi la finon de funkciado.

Elektromanko en atomcentralo, la nomata manko de urĝecokurento apartenas al la plej danĝeraj situacioj en reaktoro. Sen funkcianta urĝecokurento la malvarmigo ĉesas, minacas la kerno-fandiĝo. Ofte sufiĉas simpla tempesto por ekfunkciigi ĝin. Ok fojojn inter 1977 kaj 2004 fulmo au ŝtormo interrompis gravajn instrumentojn kaj kauzis la timatan kazon de urĝokurento en atomcentraloj de okcidenta Germanio, aŭ kaŭzis kiel je 13a de januaro 1977 en la atomcentralo Gundremmingen A, totalan damaĝon. Danĝeroj minacas ankaŭ pro inundoj: en la franca atomcentralo Blayais je la Atlantiko rutine paneas partoj de la malvarmiga sistemo pro tio.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) http://www.ngo-online.de/ganze_nachricht.php?Nr=14155

Kunmetado de IPPNW pri misfunkciigoj de germanaj atomcentralaj pro tempestoj.

Alia fonto:

http://www.contratom.de/wissen/standorte/standorte/index_station.php?station=652


#32 Profitavidemo

Je dubkazo validas ankau en atomcentralo: Profito pli gravas ol sekureco - eĉ post eksplodoj.

Kadavre pala elvenis inspektgrupo komence de 2002 el la atomcentralo Brunsbuettel. Rekte apud la reaktora premcisterno ili ĵus observis tubolinion, pli ĝuste kio ankorau postrestis el ĝi: 25 ruberoj. Je la 14a de decembro 2001 estis okazinta hidrogena eksplodo, kiu disŝiris 3 m de la 10 cm-dikan tubon (de vanddikeco je 5 ĝis 8mm).

La tiutempa entrepreno HEW (hodiaŭ Vattenfall) anoncis spontanan likon, fermis la tubon sed tamen lasis la reaktoron funkcii. Estis vintro, la elektroprezoj estis rekorde altaj. Nur post kiam la Sociala Ministrejo energie urĝigis, HEW malfunkciigis la reaktoron meze de februaro por ebligi inspektadon. Sekve de tio la atomcentralo devis resti 13 monatojn for de la reto.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://umweltinstitut.org/radioaktivitat/katastrophenschutz/brunsbuttel-groster-storfall-in-deutschland-103.html

Informo de la Medio-Instituto Munkeno pri la hidrogen-eksplodo en la atomcentralo Brunsbüttel.


#33 Risko Homa

Homoj eraras - en atomcentralo tio estas fatala.

Valvo mismanipulita, avertsignalo neglektita, ŝaltilo forgesita, ordonojn miskomprenitaj, erara ago - ekzistas dekoj da kazoj, je kiuj ne la tekniko sed ja la homo respondecas por altminacaj situacioj en atomcentralo. La risko homo ne kalkuleblas.

Ĝuste la homo, la centra skipo, devas en kazo de nekutima perturbo efektivigi nekutimajn urĝecokazajn agadojn por eviti kernfandiĝon. Atomenergio postulas senmankajn homojn. Sed tiaj ne ekzistas, des pli en ekstreme stresigajn situaciojn kiel misfunkciada kazo en atomcentralo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://www.bbu-online.de/stellungnahme/bbustellungnahmen/05.11.htm

Opinio de la Federacia Ligo de Civitanaj Iniciativoj pri Medioprotekto (BBU) pri la planita ŝanĝo de la Atomleĝaro 2001, kun priskribo de rimedoj de "akcidento-manaĝerado", (Punkto 4).

http://www.greenpeace.de/fileadmin/gpd/user_upload/090326_Hintergrundpapier_Harrisburg.pdf

Dosiero de Verdpaco (2009) pri la kern-fandiĝo de Harrisburg en la jaro 1979.


#34 Borata Acido

Pluraj atomcentralo-entreprenoj neglektis la funkciado-instrukcioj.

Ek de 17 jaroj la atomcentralo Philipsburg ekfunciis sen sufiĉa koncentriteco je Boro en la cisterno por urĝa fluplenigo. Ties enhavo devas inundi la reaktorkernon en misfunkciada kazo. Se mankas Boro en la flupleniga akvo, ties efiko similas al ŝuti benzinon en la fajron. La entrepenistojn tio ne ĝenis. Ili neglektis plenintence la regularon de la funkciad-libro. Esploroj montris ke ankaŭ en aliaj atomcentraloj dum jaroj la urĝa flupleniga sistemo, pro nesufiche da Boro ne funkciis plenkapable.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) http://www.bbu-online.de/stellungnahme/bbustellungnahmen/05.11.htm

Opinio de la Federacia Ligo de Civitanaj Iniciativoj pri Medioprotekto (BBU) pri la planita ŝanĝo de la Atomleĝaro 2001, kun priskribo de sekurec-mankoj en la atomcentralo Philippsburg (Punkto 6).

www.um.baden-wuerttemberg.de/servlet/is/15871/, kaj tie www3.landtag-bw.de/WP13/Drucksachen/2000/13_2500_D.PDF
Fina raporto por la Landa Parlamento de Baden-Virtembergo pri la manko da borata acido en la atomcentralo Philippsburg [parolu: Filipsburg]

Aliaj fontoj:

http://neckarwestheim.antiatom.de/presse04/msg00104.html

http://www.bfs.de/de/bfs/druck/jahresberichte/jb2001_aet09.pdf Stoerfallmeldestelle

http://www.greenpeace.de/fileadmin/gpd/user_upload/themen/atomkraft/greenpeace_studie_restrisiko_brunsbuettel.pdf (p. 15)


#35 Kablo-Salato

Eraroj en la elektriko oftas en atomcentraloj - kun gravaj konsekvencoj.

En somero 2006 Europo situas ĵus antaŭ la katastrofo. Pro koncepta eraro en la kablaro de la sveda atomcentralo Forsmark post kurta cirkvito kaj manko da kurento ne startas la urĝkorentaj agregatoj. Nur minutoj mankas ĝis kernfandiĝo. Tio ne estas kazo unika: en la atomcentralo Brunsbüttel, pro mankoj en la elektriko estis ne sufiche disponebla provizo je urĝkorento

por la sistemoj urĝa- kaj plusa refreŝiga sistemoj , ekde la reaktora komenca funkciado en 1976 Kaj la atomcentralo Biblis devis raporti tuj sinsekve falsajn, lozajn kaj fuŝe plenumitan kablaron

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) http://www.bund.net/fileadmin/bundnet/publikationen/atomkraft/20070712_atomkraft_vattenfall_analyse.pdf

Fona dokumento de BUND pri la atomcentraloj de Vattenfall, i.a. pri la misfunkcioj en Forsmark (SE) kaj Brundbuettel (DE).

(de*) http://www.ippnw.de/biblis-zeitung.pdf

Gazeto de IPPNW kun internul-raportoj pri la mis-statoj en la atomcentralo Biblis B (fonto: p.3)

#36 Pli Danĝera ol Ĉernobil

Iu nialanda Super-PSA en atomcentralo havus eĉ pli nocajn konsekvencojn ol Cernobil.

La atomcentraloj en Germanio ne havas grafiton en reaktoroj, tial la ekbruliĝo ne povas okazi kiel en Ĉernobil. Pro tio la radioaktiva nubo post eksplodo estus portata en ne tiom altan aernivelon. Sed pro tio konsiderinde altiĝos la radioaktiva ŝarĝo en spaco de kelkcentkilometroj chirkaue.

Germanio estas sepoble pli dense loĝata ol la regiono ĉirkaŭ Ĉernobil, sed la areo de Rejno-Majno pli malpli 30-oble pli dense. El tio nete konkludeblas ke multe pli da homoj estus trafitaj de pli altaj radiaj dozoj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://www.atomhaftpflicht.de/hintergruende.php3

Fona informo de IPPNW k.a. pri la konsekvencoj de Super-PSA en Germanio.

(de*) http://www.zukunftslobby.de/Tacheles/prognstu.html

Ekspertizo de Prognos "Identifikado kaj internigo de eksteraj kostoj de la energioprovizo", Vol-o 2,

Ewers/Rennings, "Taksado de financaj damaĝoj pro tiel nomata Super-PSA (Aprilo 1992).

Alia fonto:

Gesellschaft für Reaktorsicherheit (GRS), Deutsche Risikostudie Kernkraftwerke Phase B,GRS-A-1600,Köln, Juni 1989

http://www.contratom.de/news/newsanzeige.php?newsid=13898



#37 Kancero por Milionoj

Okaze de Super-PSA en Germanio, milionoj da homoj devas kalkuli gravajn sanodamaĝojn.

Esploro mendita de la Federacia Ministerio pri Ekonomio - konsiderante la spertojn de Ĉernobil - evaluis la atendeblajn sanperdojn post grava atomakcidento en Germanio. Kaze de Super-PSA en la atomcentralo Biblis ĝi kalkulas pliajn 4.8 milionojn da kanceraj malsaniĝoj. Aldonendas ĉiuj aliaj rektaj kaj nerektaj sano-nocoj pro radiadoj, evakuadoj kaj hejmaj perdoj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) http://www.atomhaftpflicht.de/hintergruende.php3

Fona informo de IPPNW k.a. pri la konsekvencoj de Super-PSA en Germanio.

(de*) http://www.zukunftslobby.de/Tacheles/prognstu.html

Ekspertizo de Prognos "Identifikado kaj internigo de eksteraj kostoj de la energioprovizo", Vol-o 2,

Ewers/Rennings, "Taksado de financaj damaĝoj pro tiel nomata Super-PSA (Aprilo 1992).


#38 Perdo de Hejma Regiono

Pro Super-PSA areo da dekmiloj da kvadrataj kilometroj fariĝas daŭre ne-loĝebla.

Milionoj da homoj post Super-PSA ne plu povos reiri al siaj domoj, loĝejoj, entreprenoj, okupoj. Kiel ili vivu, laboru, loĝu ? Kiu zorgos pri ilia sano? Kiu respondecos pri ilia perdo? La kurentokonzernoj certe ne - tiam ĝi delonge bankrotus.

Pliaj informoj kaj fontoj* - kiel je #37


#39 Evakuado

La evakuado de tuta regiono ene de malmultaj horoj ne eblas.

La projektoj protekti en kazo de katastrofo por atomcentraloj baziĝas sur la ideo, ke la radioaktiva nubo post la akcidento povas esti retenata dum pluraj tagoj en la reaktoro - tempospaco por evakui la loĝantaron. Sed kio okazus, se aviadilo, tertremo aŭ eksplodo detruus la atomcentralon.Tiam restas, depende de la veterstato, nur kelkaj horoj. Kaj dubindas, ĉu la radiado restos ekskluzive en la administracia zono de 25 km., sole por nur kiu la evakuaj planoj ekzistas.

Pliaj informoj kaj fontoj* - kiel je #37


#40 Manko da Jodo

Jodaj tablojdoj ne utilas, kiam oni devas forlasi sian domon, por havigi ilin.

Jodtablojdoj por bari la alprenon de radioaktiva Jodo -127 devus moderi la radioŝarĝon en kazo de atomakcidento. Tamen la tabloidoj estas liverataj antaŭzorge al la loĝejoj nur en malvasta ĉirkaŭaĵo (25 km) de atocentraloj. En ĉiuj aliaj areoj ili restas deponitaj en la urbodomo aŭ eĉ devas ankoraŭ esti altransportotaj. Iri por preni ilin fariĝos tikla ĉar la katastrofoplano konsilas, ne forlasi sian hejmon.

Pliaj informoj kaj fontoj:

http://umweltinstitut.org/radioaktivitat/katastrophenschutz/katastrophenschutz-102.html

Informo de la Medio-Instituto Munkeno pri la protektoplanado kaze de katastrofoj je atomakcidentoj.

http://vorort.bund.net/suedlicher-oberrhein/katastrophenschutz-fessenheim-akw.html

Informoj de BUND Regiona Ligo Supera Rejno pri la protektoplanado kaze de katastrofoj je ekzemplo de la atomcentralo Fessenheim.


#41 Ekonomia Kolapso

Super-PSA gvidus al ekonomia kolapso.

Super-PSA en lando kiel Germanio kaŭzus damaĝon de inter 2 ĝis 5 bilionoj da eŭro. Tion kalkulis la Prognos AG jam en la jaro 1989 en studaĵo por la Federacia Ministerio de Ekonomio - pro la inflacio tiu sumo estus eĉ pli alta.

Por kompari: la konjuktur-pakaĵoj por mildigi la aktualan ekonomian krizon (de 2009) de la 20 plej grandaj ekonomiaj nacioj entute valoris 3,5 bilionojn da eŭro.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

http://www.zukunftslobby.de/Tacheles/prognstu.html

Ekspertizo de Prognos "Identifikado kaj internigo de eksteraj kostoj de la energioprovizo", Vol-o 2, Ewers/Rennings, "Taksado de financaj damaĝoj pro tiel nomata Super-PSA (Aprilo 1992).

Alia fonto:

http://www.konjunkturpaket.de/Content/DE/Mitschrift/Pressekonferenzen/2009/04/2009-04-02-nach-g20.html


Pliaj argumentoj (2011) post la unua eldono:
#103 Felto en la kerno
Forŝirita isolad-materialo povas ŝtopfermi la malvarmigo-tubojn en la reaktoro.

Je la 28-a de Julio 1992 malgranda liko en la Sveda atomcentralo Barsebaeck [barsebek] preskaŭ gvidis al PSA: La rapide elfluanta akvo kunŝiris izol-materialon, la fajnaj fibroj obstrukcias la kribrilojn de la ensuĉejo, tra kiuj la akvo revenus en la reaktoron. Oni eltrovas ke la t.n. "marĉokribrila problemo" povus haltigi la malvarmigadon de al reaktora kerno je urĝa okazo ankaŭ en aliaj reaktoroj.
Eksperimentoj montras eĉ pli gravan minacon: tre fajnaj fibroj povus trairi la kribrilon ĝis al la kerno, tie feltiĝi kaj obstrukcii la malvarmigilo-kanaletojn.
La reaktora sekurec-komisiono deklaras je la fino de 2008, ke la longjaraj provoj solvi tiun problemon entute fiaskis. Tamen ĉiuj atomreaktoroj restas aktivaj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) Artikolo pri la "marĉokribrila problemo" en la ĵurnalo ZeoZwei (= CO2) de la Germana Mediohelpo.

(de*) Informo de la Germana ministro pri naturmedio pri la "marĉo-kribrila problemo"

(de*) Gazetara informode la Germana Mediohelpo pri la "marĉokribrila problemo"


Pliaj fontoj:

(de*) Filz im Reaktorkern

(de*) kritiko pri AKW en Emsland

#104 Konkoj kaj Folioj
Eĉ nur kelkaj restaĵoj de plantoj povas fandiĝi reaktor-kernon.

Fine de 2009 "parta obstrukcio" de la malvarmiga sistemo devigis la alsacan atomcentralon al urĝa malŝalto: Ioma amaso da plantorestaĵoj el la Rejno eniris profunde en la tubaron de la malvarmiga cirkulada sistemo. La atomenergia observad-aŭtoritato kunvokis la urĝeco-stabon. Mallonge antaŭe simila obstrukcio el la Rodano haltigis la malvarmigan sistemon de la atomcentralo Cruas [krua'].
Eĉ pli gravas "Corbicula fluminae", korbeto-konko el orienta Azio nun ankaŭ proliferas (pliiĝas) en mez-eŭropaj riveroj. Ĝiaj mini-larvoj trairas ĉian kribrilon. En Svisio oni uzas altpreman akvo-radiilon. En Usono jam en 1980 ĝi kaŭzis finhaltigon da atomcentrala funkciado.

#105 Fuŝ-laboro je reaktorkonstruado
Je la konstruejo de EPR en Finnlando oni laboras malorde
(en la germana originalo tekstas rilatite al la rompita konstruejo de metroo-tunelo)

4.300 laboristoj el 60 landoj labor(et)as je la prototipo de la "Eŭropa Premakvo-Reaktoro" (EPR) en la finna Olkiluoto. Estas malordaj okazaĵoj: en la ŝtal-betono mankas partoj de la fortigaĵo, veldaĵoj rompas, brigadestroj ne parolas la lingvojn de siaj kunlaborantoj, inspektoroj ordonas plen-ŝuti manko-havajn lokojn per betono. Krome estas streĉj laborkondiĉoj: (foje) 16-hora skip-daŭro, (malaltaj) dumpingaj salajroj, dungi-&-maldungi - sume temas pri sklaviga reaktoro.
La finna atom-inspektada aŭtoritato jam registris pli ol 3.000 konstru-mankoj: de malĝusta betono en la fundamento ĝis la malregule velditaj tuboj de la malvarmiga sistemo.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) Raporto de Verdpaco pri la situacio je la EPR-konstruejo en Olkiluoto

(de) Intervjuo kun polaj EPR-laboristoj

(de) Gazet-komunikaĵo de IPPNW (kuracistoj kontrau la atom-milito) pri fuŝlaboro je la EPR kaj aliaj reaktoroj.

(de*) Raporto de la ĵurnalo "Spiegel" (spegulo) pri la panea EPR-konstruejo. (de)

Aliaj fontoj:
"WOZ" el Svisio
"taz" el Germanio

#106 Rapide Kreskantaj Fendoj
Gravaj tuboj en atomcentraloj nerimarkite fendetiĝas.

Por la germanaj atomcentraloj Wuergassen kaj Stade tio kaŭzis fin-ŝaltadon. La atomcentraloj Kruemmel kaj Brunsbuettel ne funkciis pro fendoj dum pluraj jaroj: Temas pri fendetoj kaj fendoj en tuboj, ujoj, veld-strekoj kaj armaturoj.
Ekspertoj atestis al multaj diversaj ŝtal-tipoj ke ili ne fendiĝos, la prognozoj ĉiam montriĝis nesolidaj. Fakte: eĉ fendetoj povas ekkreski hazarde; tiam minacas tuborompoj kaj likoj - "plej bonaj" antaŭkondiĉoj por kern-fandiĝo.
Aparte maltrankviliga: la plej multaj fenoj estis rimarkitaj hazared - ekzemple kiam la reaktoro ne ĉiukaze funkciis dum longa tempo. Kutime ne estas tempo por detalaj kontrol-inspektadoj.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de) Studaĵo de Verdpaco pri la AKW Brunsbuettel

(de*) Komentario de la reaktor-sekureco-eksperto Wolfgang Neumann pri la sekurecoproblemoj de la atomcentralo AKW Isar 1 - (apud Munkeno) aparte fokusita al la laciĝo de la materialo kaj fendoj (ĉapitro 9)

(de) Intervjuo kun la reaktor-sekureco-eksperto Christian Küppers (Oeko-Institut) pri sekurecomankoj je atomcentraloj kaj kiamaniere oni trovas ilin - aŭ ne.

(de*) Der Skandalreaktor
kaj
(de*) Artikoloj de la gazeto "taz" pri la atomcentralo AKW Kruemmel (apud Hamburgo), kiu ĉiam denove baraktas pro fendoj


#107 Posta Ekipado
Interne eĉ la CDU (kristandemokrata partio) koncedas nesolveblajn sekurecomankojn je la plej aĝaj atomcentraloj.

Tri tagoj post la elekto al al federacia parlamento de Germanio la ĉefministroj Koch (heslando) kaj Oettinger (Baden-Virtembergo) sendis al la pinto-organoj de CDU kaj CSU detalan dokumenton "Strategio kaj necesaj paŝoj pri la atomenergio" („Strategie- und Schrittfolgepapier Kernenergie“), kiu montras la vojon al pli longaj funkciad-tempoj de atomcentraloj. La dokumento ankaŭ montras la "sekureco-rilatantjn diferencojn" (legu: la deficitojn) de la plej maljunaj reaktoroj - kaj klarigas, ke oni eĉ per grandaj peno kaj elspezo ne povos formeti tiajn difektojn; ĉar "la aktuala konceptado metis limojn por posta ekipado".

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de) TV-Raporto de „Report Mainz“ pri sekurecoriskoj je la post-ekipado de atomcentraloj

(de*) Strategia dokumento de CDU pri atomenergio: "Strategie- und Schrittfolgepapier Kernenergie" der CDU

(de) Blogo de Verdpaco pri la "Ĉefplano de la CDU": "Atom-Masterplan der CDU"

(de) Interagada sekurec-inspektado je atomcentraloj de la NRO "ausgestrahlt"

(de) Broŝuro de de la NRO "ausgestrahlt": "Certa estas nur la risko"

  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)