Raporto de la AVE-renkontiĝo en Prago '96

  • 29 partoprenantoj el Ameriko kaj Eŭropo ĉeestis je la renkontiĝo de la Asocio de Verduloj Esperantistaj, kio okazis lunde posttagmeze (1996-07-22). Estis raporto de la sekretario, Manfred Westermayer, pri la agado enkadre de Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP) kun kiu AVE havas bonan kontakton. Tamen montriĝis je interparoladoj en Vieno, okaze de la 1-a kongreso de la EFVP kie AVE havis inform-standon, ke la scio pri Esperanto ne estas sufiĉe amplesa.
    La AVE-anoj intencas plidaŭrigi la sistemon de salutleteroj al verdaj politikistoj en iliaj gepatraj lingvoj.
  • La interkonatiĝo de la AVE-anoj bone montris la diversecon kaj same la unuecon de la verda movado ene de la esperantistoj.

    AVE-Agadoj

    Dezertigo - Biodiverseco

  • Informo estis pri la daŭra katastrofo, kiun trafas la regiono ĉirkaŭ la Aral-maro pro la neracia depreno de akvo el la du alfluantaj riveroj pro akvumi koton- kampojn. Murodkul Rozikov, kiu ĉijare ne povis ĉeesti, sendis valorajn informilojn pri la nuna agadplano de UN- evoluprogramo (UNDP).
  • Alia kriza regiono estas la rusaj insuloj Aleutoj, kie laboras tri sciencistinoj por helpi al daŭrigebla evoluo. Alimaniere estus perdo de la biodiverseco, ne nur sur la insuloj sed pli grave en la ĉirkaŭanta Bering-maro pro tro-fiŝado kaj ĉasado.

  • Besto-Rajto

    Agadpunkto estis la besto-rajto, kiun prezentis Anita Altherr. Ĝi ampleksas de loka iniciativo ĝis europa nivelo, ekz-e kontraŭ taŭro-batalo, ĉasado de migrantaj birdoj kaj plurtaga transporto de buĉotaj bestoj.
    Norina Cijan petis nin protesti kontraŭ la birdokaptado (i.a. kantigi birdojn) je la Konsilaro de la Regione Friuli Venezia Giulia, Piazza Oberdan 6, It-34100 Trieste (Italio).

  • Grund-minoj

    La subskribojn de partoprenantoj de la 80-a UK en Tampere por mondvasta malpermeso de grund-minoj (eksplodiloj kontraŭ homoj kaj bestoj) estis senditaj al koncerna adreso de UN- oficejo en Genevo. Bedaŭrinde la ŝtatestroj nur malpermesis la senmetalajn minojn. Nun necesas nova strategio. Ekz-e interparoloj de akci-posedantoj je Daimler-Benz, kiu krom aŭtomobiloj (Mercedes) ankaŭ produktas minojn kontraŭ veturiloj. AVE subtenos tiun ĉi agadon de RIB (Armad-oficejo, Germanio) kaj aliaj organizoj.

    Organize

  • Pri tute alia afero temis rilate al la konkurenco kun la nova asocio TADEN (nefumantoj esperantistaj). Kompreneble AVE ankaŭ estas kontraŭ la poluo de la aero. Do, la AVE- anoj sentis la neceson plifortigi la agado por plibonigo de la aero;ekz-e pere de pli bonaj filtriloj je brunkarbaj hejtejoj (en norda Bohemio).
  • Memrespondeco estis plurfoje admonita; ne nur sufiĉas respondece agi mem - ankaŭ en la politikan sferon ni devas enmeti niajn proponojn.
  • Post vigla diskuto de tiuj temoj sekvis informoj de Lev Medvedev pri sia projekto Etno kaj Kulturo.
  • Tatjana Auderskaja el Odesso (Ukrainio) invitis 1-e por internacia (Esperanto) infan-junulara naturprotekta tendaro kaj 2-e pri ekologiaj ekskursoj al la natura rezervejo "Delto de la Dnestro". Ŝia adreso: ul. Korolenko 5-B, kv.26, Odessa.
    e-poŝto: loz@loz.intes.odessa.ua

  • Estontaj renkontiĝoj

    Planita estis AVE-seminario pri verda politiko kaj sperto de naturo ('98). Bedaŭrinde la inviton de H.Marinov al Bulgario ne estis akceptita, anstataŭ tio nun
    ni planas je Larz'ac, apud Montpellier, kie estos la 83-a UK ('98). Ges-oj Sion pretis organizi la lokon.

    Ĉu AVE-anoj renkontiĝos oficiale en Adelajde (UK '97) ankoraŭ estas necerta; ĉar neniu de la ĉeestantaj povis diri, ke li/ŝi ĉeestos tie. Mi petas AVE-anojn, kiuj intencas veturi tien, kontakti la AVE- sekretarion pri tio.
    La AVE-renkontiĝo '97 estis planata enkadre de la Eŭropa Kongreso de Esperantistoj en Stuttgart, Germanio, 1997-05-16/19, tago kaj horo ankoraŭ ne fiksita.

    Sekretario de AVE, Manfred Westermayer.