AVENO_15: AVE - Statistiko kaj Invitoj


Mi transdonas la salutojn al tiuj AVE-anoj, kiuj ne povis cxeesti kaj krome al la politikistoj de verdaj partioj. Kompreneble gxi validas ankaux por tiuj, kiuj laboras ekster la verdaj partioj favore al ekologio (daux- rigebla evoluo) kaj socio (paca kunvivado inter homoj kaj nacioj).

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE):

> 180 membroj, el tiuj > 40 virinoj.

Afriko (3 membroj / el 3 landoj)

Ameriko (10 / 4)

Azio (7 / 4)

Auxstralio (3 / 1)

Euxropo (159 / 24).

(en Esperanto) al UEA (Faka Asocio), SAT, Vegetara- noj, Nefumantoj. En aliaj lingvoj al diversaj NRO-oj (pri Bering-Maro, Malarmado) kaj politikaj kontaktoj: Federacio de Euxropaj Verdaj Partioj, Frakcio de Verduloj en la Euxropa Parlamento, Verdaj Partioj en diversaj landoj.

: Elkoran dankon por kelkaj mondonacoj al nia UEA-konto avex-z aux rekte kaj por jxurnaloj SATEB kaj Asistilo (pri cxiuj reli- gioj). La statuso de faka asocio cxe UEA kaj la salono (2 h) kostis 97 kaj 120 nlg; produkti kaj dissendi AVENO-n kostas simile. Sendi AVENO-n al AVE-anoj kiuj havas aliron al la elektronika reto estas preskaux senkoste.

Dank' al Andrzej Zwawa ni povas kopii kaj dissendi AVENO-n el Krakovo, de la eldonejo "Zielone Brygady" (Verdaj Brigadoj).

Regulan kotizon por AVE mi ne volas enkonduki tiom longe kiom eblas. Do, se vi iam transpagos monon al UEA, ne forgesu donaci 10 nlg (aux pli) por AVE; se vi ne estas membro de UEA mi akceptos ankaux monbiletojn aux irk-ojn. Mi antauxdankas elkore. Se iam venos pli da mono ol bezonata ni povos decidi pri la uzo je AVE-renkontigxo.

Estontaj renkontigxoj de AVE-anoj:

okaze de la Euxrop-Unia Kongreso de Esperantistoj en Stuttgart. okaze de la UK en Adelajde - mi (sekr.) ne partoprenos tie - mi petas AVEanojn kiuj intencas partopreni en Adelajde kontakti min. AVE mendos salonon (2 horojn) se iu pretas gvidi la sesion, kaj se eblas almenaux unufoje pretas dejxori en la faka budo por montri AVE-n al la publiko. en Ekaterinburg (Rusio, Uralo); mi intencas partopreni. Bonvolu kontakti min, se vi ankaux partoprenos. okaze de la UK en Montpellier; okazos Verda Seminario de AVE supozeble antaux la UK en la apuda pejzagxo (Larsac).
  • Reen al la Komenca Pagxo de AVENO