Politiko / Balotoj (nekompleta): Eks-Jugoslavio: Dank' al la penoj de UN kaj Usono kaj espereble ankaux de euxropaj politikistoj finfine la disdivido de la tereno estas haltigi- ta. La kontrakto de Dayton nur povis fiksi la frakciigon - almenaux preventis pliajn kruelajxojn. Nun komencas la rekonstruado de domoj kaj de fidoj. Montrigxis, ke EU kaj OSKE bezonos plurajn jarojn por ludi gravan kaj pacigan rolon almenaux en Euxropo mem. Ni jam estas felicxaj ke militoj inter la membroj de EU ne plu okazis. Slovakio: nun komencas malvastigi la politikan liberon . Temas pri tre strikta kontrolo de financoj, kion NeRegistaraj Organizoj (NRO) povus ricevi - ekz-e de Open Society Funds (Fonduso por malferma socio) de Georgo Soros. Se vi havas personajn kontaktojn en Slovakio bv. pridemandi pri tio. Necesas publikeco. Belarusio: NRO-oj ankaux ne havas suficxajn civilajn rajtojn tie. En Malalt-Saksujo en Germanio la Verduloj ricevis 9 % averagxe je balota- do por lokaj kaj regionaj konsilioj. Publika opinio pri Slovakaj Verduloj: 5.1% (komence de 1996). "Ralph Nader for President": La Kaliforniaj Verduloj helpas al Ralph Nader kandidatigxi por la prezidenteco de Usono. Li ne estas membro de la Verda Partio, sed jam dudek jarojn agas por la rajtoj de kosumantoj; kaj pro tio li estas konata tutmonde.