Okaze de la laborsesio de la Verda Frakcio en la Euxropa Parlamento en Freiburg (1996-09-12) mi havis la eblecon denove montri AVE kaj Esperan- ton enkadre de "Merkato de la Verdaj Eblecoj" kun 10 aliaj pli regionaj NRO-j . Dank al helpo de pluraj membroj de la Freiburg-a Esperanto-grupo kaj Frank Stocker, prezidento de GEA, ni povis bone diskuti en diversaj lingvoj kaj disdoni informilojn al multaj vizitantoj. Tre interesa estis la diskuto kun la interpretistoj. Ni povis montri la literaturon de E-o; bone akceptita de la anglaj interpretistoj estis la recitado de poemo "La Tigro" de William Blake el la Angla Antologio. Bedauxrinde venis nur 2 MEP-anoj al la stando: Inger Schoerling el Svedio (sxi estas iomete favora al E-o, kaj pensis pri uzebleco je sxia vizito en Estonio) kaj Frieder-Otto Wolff el Germanio (li konas E-on jam de sia junagxo, sed ne kredas ke E-o havos sukceson). Bedauxrinde la alirvojo ne gvidis la partoprenantojn de la seminario rekte al la merkato. Alitage mi mem havis eblecon de pluraj interparoloj al MEP-oj kaj iliaj kunlaborantoj: Nuala Ahern el Irlando kaj Wilfried Telkaemper el Germanio (ili kontrauxas E- on). Wolfgang Kreissl-Doerfler (MEP), laux informo de Frank Stocker, subtenas E-on. Mi opinias, ke estas jam sukceso prezenti sin - kaj diskuti kun kontrauxuloj. La lingva problemo en la Euxropa Unio certe kreskos gxis neeltenebla grando, kiam membrigxas la mez- kaj orient-euxropaj landoj. Tiam ne plu eblas laux la nuna maniero; simple pro la eksplodo de la nombro de interpretistoj. Mi vidas du vojojn: - uzi la anglan kiel cxefan lingvon (same kiel en la Euxropa Konsilio, kie la franca ankaux validas - pro la gastiganta lando); tiam la "native speakers" havus grandajn avantagxojn aux - uzi Esperanton kiel pontolingvon - cxiu EU-parlamentano kaj kunlaboran- to devas havi pasivan scion de Esperanto - kaj la EU-organizo organizas la tradukon el cxiuj naciaj lingvoj en Esperanton. Jam nun okazas, se en komitato sen interpretistoj plejmulto komprenas la anglan, oni plitradu- kas ekz-e por la latinidaj lingvoj en la francan. Do, por ni restas la revo, ke Esperanto, kiu estis kreita jxus por la internacia interkomprenigxo, iam ludos tiun cxi rolon.