Malarmado: Grundminoj / Eurofighter Ecx en renomaj sciencaj jxurnaloj, kiel "Spektrum der Wissenschaft" estis kondamnita la sentauxga decido de la rezulto de UN-konferenco pri grund- minoj. Plidauxras la helpado de vunditoj, la sercxado kaj detruado de grund-minoj kie milito jam delonge forestas; kaj plidauxras la konstrua- do, produktado kaj dismetado de grundminoj kaj aliaj tipoj de minoj. Unu de tiuj aliaj nomigxas PARM (Panzer-Abwehr-Richt-Mine, t.e. auxtomata armilo kontraux tankoj) kiun produktas Daimler-Benz (DB). La germanaj pacemaj grupoj nun faras kampanjon kontraux DB, kiu ja estas konata kiel produktanto de luksaj auxtomobiloj. PARM estas auxtomata armilo, kiu ne distingas inter paca aux malpaca veturlio; krome gxi estas sekurigita per cxirkauxantaj minoj kontraux homoj (kiujn la produktantoj nomigxas: Molaj Celoj !). Wilfried Telk„mper, MEP de Verduloj, kaj Otfried Nassauer (Informocentro por Transatlantika Sekureco, Berlino) postulas kompletan malpermeson de cxiaj minoj; alimaniere la lobio subfosos la kontraktojn kun rezulto de senvaloreco. Alia kampanjo estas kontraux la "Eurofighter" (EF) - nun planata euxropa militaviadilo. Kunlaboras pliaj euxropaj sxtatoj por produkti gxin. La germana NRO, Armil-Informa Oficejo (AIO, germane RIB), eldonis 8-punktan informilon: 1-e: EF sekvas el la Malvarma Milito en Euxropo - do kontraux sovetunio. 2-e: EF servos por agresema ekstera politiko. Gxi malhelpas nemilitan preventadon de militoj. La eksporto en regionojn kie regas malpaco, ne gvidos al paco. 3-e: La povo de la EF egalas al MIG-29; el kiuj en Germanio restis 24. Ili suficxus por defendi germanion. Kaj oni ecx povus acxeti ilin en rusio. 4-e: La argumentado, ke inventoj el la produktado de militaviadiloj ankaux servos por civila uzado, estas malforta. 5-e: La antauxdiritaj kostoj (14 mrd-oj da gmk-oj) ne validas; gxi kostos pli (versxajne 30 mrd-ojn). 6-e: Investado de la postulita sumo en novajn civilajn produktojn - kiel logistiko de la (publika) trafiko, uzado de regajneblaj energi-fontoj, socialaj kampoj) - provizus pli da laborlokoj kaj gvidus al plia stabile- co. 7-e: Konstruado de EF malhelpus la konversion al civilaj produktoj el tiu cxi industrioj. 8-e: La kostoj de la haltigo de la EF-projekto ne kostus multe da mono, cxar ne ekzistas cxirilataj kontraktoj. Kvankam unue temas pri euxropa projekto, tamen gxi afliktus la tutan mondon - pro la eksporto kaj pro la foruzado de resursoj (metaloj kaj energio) gxi malhelpus la civilan evoluadon sur la tero. Se vi logxas en okcidenta Euxropo, bonvolu demandi pacemajn grupojn en via lando pri tiu gxi projekto.