Agado de AVE: Aleutaj Insuloj / Bering-maro: En la WWF-jxurnalo "Arctic Bulletin" N-o 3,(1996) estis ampleksa artikolo pri la endangxerigata biodiverseco. WWF signifas Fonduso por Tutmondaj Sovagx-bestoj. Vidu pri AMIQ cxe "Praga Renkontigxo". Aral Maro: Bv. legi la komenton en la artikolo pri la "Prag Renkontigxo". Se vi sxatas havi plian informon, bv. sendi mesagxon al la sekretario - estas havebla teksto pri la problemoj kaj kelkaj pasxoj por ties solvo. Bestaj Rajtoj: BSE: Alan Gould, Britio, verkis artikolon pri la fono de BSE (bovina spongiforma encefalito); do, pri la uzado de kadavroj kiel nutrajxo por bovoj - kiuj estas vegetaranoj; (Sennaciulo 1996, N-o. 7) Alvoko: Karaj geamikoj, en tiu cxi jaro okazos la tielnomata InterRegistara Konferenco de Euxropa Unio, IRK (angle: IGC = InterGovernmental Conference) sur euxropa nivelo - pli precize Mastrihxto II. La IRK devos adapti la Traktatojn de Ma- strihxt al la sxangxigxita situacio post la aligxo de Auxstrio, Finlando kaj Svedio. Tio cxi estas sxanco enkonduki la temon de best-protektado sur euxropa nivelo. Rilate al EU devus temi ekz-e pri: - tenado de brutoj, cxar pro ekonomiaj kauzoj bruto ofte estas tenata en kruelaj, ne konvenaj, do maldignaj, cirkonstancoj (kokoj, bovidoj,..); - transportado de vivantaj bestoj dum pluraj tagoj sen nutrado kaj en nekonvenaj ejoj (ekz-e bucxotaj bovoj de euxropaj landoj al arabaj landoj, simple pro tio, cxar ili volas bucxi la bestojn laux kosxera metodo (sxakti ?). Ute Haas, kiu kunlaboras en la bestrajta grupo de AVE petas vin: bonvolu sin direkti plej baldaux al la kompetenta ofico en via lando (Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj) kaj apelacii, ke ili pledu por la enkonduko de la best-protektado kaj de la bestaj rajtoj en la Traktatojn de Mastrihxt. Ute Haas, Duesseldorf