AVENO_16: AVE: Pri la Verdaj Partioj, Julio 1997

Por granda sukceso ni gratulas la francajn verdulojn "Les Verts". Ili gajnis 7 se^gojn en la nacia baloto kaj krome ilia prezidantino, Domini-que Voynet, i^gis ministrino pri medioprotekto. La~u miaj informoj ili jam sukcesis haltigi la konstruadon de la granda kanalo de Rheno al Rhodano, kiu detruos i.a. la naturan pejza^gon la~u la rivero Doubs. Mi raportis pri tio en AVENO-j 13 kaj 12. Same la nukleaj centraloj, speciale la Superphenix kaj La Hague estos pridiskutendaj. Krome ekologisto de la partio Convergences Ecologie Solidarite, Noel Mamere, Bordeaux, ricevis sidon - (mi petas informojn pri li).

En Meksikio la Verduloj "Partido Verde Ecologista de Mexico" havas urbestrojn en tri urboj, kiuj estas indi^genoj. Gratulon por la nuna sukcesoj: 1 senatoro, 10 naciaj deputitoj, kaj 4 sidoj en Meksiko-urbo.

Tie ^ci nun fondi^gis Federacio de Verdaj Partioj de la Amerikoj. La^u Wally du Temple kun lingvaj problemoj.

En Tajlando fondi^go de Verda Partio estas en diskuto.

AVE alstrebas statuson de observanto je la EFGP. Mi partoprenis la kongreson de la EFGP (E~uropa Federacio de Verdaj Partioj) 97-05-02/04 en Berlino (Germanio). Intertempe estas 28 partioj kunligitaj. 16 el tiuj havas delegitojn en naciaj parlamentoj. En tri [kune kun Francio nun kvar] naciaj registaroj, estas Verduloj koalicie kaj disponas pri ministroj pri medioprotekto (Finnlando: Pekka Haavisto, Georgio: Nino Chkobadze, Italio: Edo Ronchi, Francio: Dominique Voynet); krome en pliaj federaciaj registaroj, kiel ekz-e Nordrheno-Vestfalio (FRG).

Okazis la pluda~uro de la Oriento- Okcidenta Dialogo de la Verduloj: Unu de la temoj estis la trafiko kaj la Trans-E~uropa Reto kaj la etendo de la E~uropa Unio (kaj Schengen-^Statoj). La Verduloj preferus plifor-tigi la fervojon kiel ^cefa transportilo. Unu de la obstakloj estas la diferenca lar^go de la reloj. Por persona trafiko la~u mia sperto plej simple estus la solvo, kion trovis Pollando kaj Litovio, kie la uzantoj de la Balti-Express (Tallinn - Warsovio) simple ^san^gas la vagonaron, kio da~uras 20 minutojn; kontraste al preska~u 2 horoj je la aliaj lokoj (Grodno, Jagodin, Chop, ..). Pro tio alia malavanta^go sekvas, ke povas rezulti diferenco je la alteco de la pufroj; okazis plurfoje ke la ger- mana fervojo ne toleris tian diferencon kaj elprenis 3 vagonojn el la vagonaro (propra sperto, prokrasto de plia horo).

Mi faris enketon pri la lingva egaleco en estonta E~uropa Unio. Mi sendis simila^jon jam delonge al la EP-oficejo, sed ^sajne necesis persona kontakto. La rezulto:

El la EU-Parlamentanoj estis malmultaj en Berlino, kaj plejparte nur por unu tago; tial mi ne povis enketi ilin. Mi parolis kun Hiltrud Breyer kaj Magda Aelvoet, kiuj montris simpation por Esperanto. Hiltrud intertempe skribe konfirmis sian pozitivan opinion pri Esperanto al Germain Pirlot, kiu ^generale gvidas la Por-Esperanto-agadon por la membroj de la E~uropa Parlamento.


La konsilio de la EFGP akceptis komunan tekston pri la enkonduko de eko-impostoj kaj kelkajn rezoluciojn pri: EU-transitvojo tra Svisio; Maastricht II; Albanio; eksporto de toksa rubo al Hungario; la Gab^cikovo akvobara^jo de la Danubo, je kio necesas ekologia esploro; konvencio por la Alpoj.

Alia ronda tablo pritraktis la publika^jojn de la Verdaj Partioj; kaj la spertojn kun la gazetaro (k.s.). Hiltrud Breyer, MEP, estas bona ekzemplo de spertigo sur la kampo de gentekniko kaj anticipa informagado ^cirilate.


[KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]