AVENO_17: Informoj el la tuta mondo - pozitivaj aferoj

Irano ratifikis la UN-konvencion kontra~u kemiaj armiloj. Post Hindio, Jordanio, Pakistano kaj Rusio nun subskribis 104 ^statoj.

La Nobel-premion por la Paco ricevis la Internacia Kampanjo por Forigo de Grundminoj pro la sukcesoj kontra~u grund-minoj. Finfine jam multaj ^statoj ratifikis la konvencion. AVE kolektis je la UK en Tampere, dank' al Mark Fettes, kelkdekon da subskriboj kaj sendis ilin al la UN-oficejo en Genevo. Krom tio mi certas ke pluraj el la AVE-anoj kolektis surloke pliajn subskribojn.

La transporto trans la Alpoj devos uzi prefere la fervojon; dank' al la svisa sistemo de rekta demokratio.

Universalan Deklaracion de Bestaj Rajtoj en Esperanto mi ricevis de Ute Haas kaj Germain Pirlot. Mi kunportos kopiojn al nia kongreso.
Krom tio estis artikolo pri la malbonaj efikoj de ^casado de bestoj la~u biologia vidpunkto (Nature'98, Vol.391, 22).

La UN eksciis, ke necesas interplekti la median programon kun la evoluiga por trovi da~urigeblan vojon. Tio rilatas konvencioj pri arbaroj (IPF), klimato (FCCC), maroj (UNCLOS), dezertigo kaj grundo (CCD), An- tarktiko kaj kemia sekureco (IFCS).

Filozofiaj tekstoj en Esperanto: Homekologio (J. Karhan) kaj La Nova Realismo (B. Vogelmann) montri^gas, ke esperantistoj tre sinceras pri la estonteco. Interplekto de la homa sfero kun la medio ja mankas iom en niaj tradiciaj religioj.


[KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]