1998-08-08 Je la AVE-renkonti^go en Montpellier (okaze de la 83-a UK) ni diskutis la organizan strukturon de AVE - ^gis nun nia strukturo estas malforta kaj neformala. La avanta^go estas, ke ni ne perdas tempon pro formala^joj. Beda^urinde mia kapacito estas limigita. Ni povus fari pli, se trovi^gos pliaj kunlaborantoj, kiuj pretas organizi, respondece. Krom tio necesas agi en la partioj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto. La anonco pri nia renkonti^go en Montpellier kaj nia AVE- Seminario pri Verda Politiko estas unuafoje publikigita en la kalendaro de la E^uropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP). Mi kune kun Kaija Liimatainen partoprenis la Konsilion de EFVP en Helsinki. Beda^urinde nur parto de la delegitaro akceptas Esperanton kiel lingvan rimedon por internacia komunikado. La malavanta^go de nia neformala strukturo estas, ke ekz-e la EFVP-konsilio finfine malakceptis nian deziron i^gi observanto de la EFVP. 15% de la AVE-anoj estas verd-partianoj. Tiu procen- ta^jo estas grava en nia laboro konvinki la Verdulojn, ke Esperanto utilas por internacia komunikado. Do, mi instigas vin i^gi membro de verda partio. En kelkaj landoj ja ^gis nun e^c ne ekzistas tia verda partio. Tamen, se iu el vi, AVE-anoj kaj simpatiantoj i^gos membro de verda partio - kian Vi devus fondi en kelkaj landoj - mi tre ^gojus. Okazis la AVE-Seminario pri Verda Politiko: 1998-08-09/11 en La Salvetat / La Couvertoirade (sud-franca regiono Larzak). Ni faris duontagan ekologian migradon kaj diskutis la^u komuna elekto pri: + Lingva Politiko en la E^uropa Unio kaj en Verdaj Partioj. + E^uropa Unio (Etendi^go, EP-Baloto '99). + Tutmondaj Ekologiaj Problemoj (Dezertigo, Arbaroj, Maroj, ..). + Traduko de novaj tekstoj pri Tutmonda Merkato/ Socialaj Normoj, Eko-Impostoj, Senperforta Evitado/Solvo de Konfliktoj (programo por Berlin '99) + Libera Merkato de Ideoj (du horoj): Ni diskutis pri la enkonduko de la nocio de Da^uripova Evoluo en la Statuton de UEA, samrange kiel la Homaj Rajtoj kaj la Paco. La kotizo estis:50/ 80 NLG. Ali^gis 14 personoj, kelkaj partatempe. Organizis la seminarion Marie-Pierre kaj Victor Sion; Chemin des Fontinettes, F-59522 Lambrez-Les-Douai e-posxto: mpsion@nordnet.fr 1998-12-xx: En Nairobi, Kenio, okazos la Afriko-E^uropa Kongreso de la Verduloj. Beda^urinde lastjare pro politikaj obstakloj okazis nur renkonti^go en Burkina Faso. Arthur Semedo, Niamey, kaj Sebastien Essau, Cotonou (Benino), pretis partopreni - pro tio mi tre dankas al ili. La senditan materialon Arthur uzis por instrui Esperanton en sia lernejo - ni elkore salutas la novajn esperantistojn en Niamey. La kongreson organizos Adamou Garba el Niamey, sekretario de la Afrika Federacio de Verdaj Partioj, kaj Wangari Maathai, kiu ricevis la Alternativan Nobel-Premion 1983 pro sia organizo de la Movado por Verda Zono en Afriko. ^cu eblus ke AVE-ano partoprenas je tiu ^ci konferenco ? Se jes, bv. informi AVE-sekretarion por ke organizi la partoprenon de AVE-ano. 1999-02-fino en Parizo: Kongreso de la E^uropa Federacio de Verdaj Partioj. Charly Dumont proponis aldone al la angla lingvo uzi Esperanton kiel traduk-lingvon el iu ajn alia lingvo - a^u rekte paroli Esperanton; ofte evidenti^gas je tiaj konferencoj, ke necesas duobla tradukado; ekz-e el la portugala al la franca kaj sekve en la anglan. Dank' al la francaj Verduloj en 1991 je la Verda Kongreso en Zuriko (Svislando) estis e^c interpreto en Esperanton, sed estis malmultaj esperantistoj. ^ciukaze ni AVE-anoj partoprenu je la kongreso; ni organizos AVE-renkonti^gon por montri la ta^ugecon de Esperanto en politika diskutado. 1999-08-xx: Berlino, 84-a Monda Kongreso de Esperanto, renkonti^go de AVE-membroj kaj interesantoj. 1999-08-7/10: post la UK, AVE-Seminario pri Verda Politiko, loko ne tro malproksime de Berlino, eble en Pollando.
2001: Green Global Conference - A^ustralio.
Org-anto: