AVENO 19b

Fiksdatoj

Januaro 1999
 
AVE
 

Al la komenco de tiu bulteno

Fiksdatoj / Kalendaro

1999-02-26/28 en Parizo, Cit‚ des Sciences, (Metro 7, Porte de La Villette), Kongreso de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFGP).

La temo: "La Rolo de Euxropo en la Mondo"

Vendredo, 26a, antauxkongrese "Fringe Meetings":

10.00 Globalaj Verduloj / Reto de la Norda Maro / Reto de la Verdaj Insuloj

14.00 - 16.00 Verda Okcidento-Orienta Dialogo / Reto de la Balta Maro / Reto de la Mediteranea Maro / Nordo-Sudo Rilatoj (Afriko)

16.00 Malfermo kaj Paroladoj pri la Temo: Dominique Voynet (Medio-Ministro, FR), Juergen Trittin (Medio-Ministro, DE)

19.00 Salutvortoj de verduloj el aliaj kontinentoj.

20.00 Vespera arangxo ...

Sabato:

"Sessions" Diskutrondoj pri Medio / EU-etendigxo / Postenoj, laboro / Demokratio kaj Homaj Rajtoj.

11.30 Paroladoj: Josxka Fisxer (Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, DE), Pekka Haavisto (Ministro pri Medio kaj Evolua Kooperado, FI).

13.00 Rezolucioj kaj proponoj -> organizantoj.

15.00 Babil-Revuo "TalkShow" kun EP-kandidatoj.

17.00 Forumoj en malgrandaj grupoj (eble ni uzos tiun eblecon por nia temo "Lingvaj Problemoj de la EP/EU post la Etendigxo", angle: "La- nguage Problems of the EP/EU after the Enlargement" - unupagxa rezulto povas esti disdonita, dimancxe.

19.30 Vespermangxo, poste muziko kaj dancado.

Dimancxo:

9.00 Raportoj, ekz-e el la sesioj.

10.30 "Kiel atingi komunan euxropan domon?"

Diskuto kun verdaj ministroj pri medio kaj aliaj respondecoj: Dominique Voynet (FR), Nino Chkhobadze (GE), Edo Ronchi (IT), Radoslav Gawlik (unua deputito de la medio-ministro, PL), Zdenka Tothova (sxtatsekretario, SL), Andrea Fisxer (sano, DE), Laura Balbo (pri egal-rajteco, IT).

12.00 Rezolucioj.

13.30 Fino de la Kongreso

Bonvolu tuj aligxi, se vi intencas partopreni.

Kion ni faru? En Larzak' ni akordis, ke pluraj AVE-anoj partoprenu je tiu plej grava verda kongreso en Euxropo komence de la elektokampanjo por la Euxropa Parlamento. Ni AVE-anoj intencas partopreni trifoje:

  • informstando je la Merkato de Verdaj Eblecoj, gvidata de la francaj verdaj esperantistoj.
  • je la diversaj diskut-rondoj kaj forumo;
  • publika AVE-forumo (lingvaj aspektoj de la EU).

Organize: Kongreskotizo: 400 FRF, inkludas mangxajxojn ek de vendrede vespere. Bonvolu mendi kaj pagi la vojagxon kaj la hotelon individue:

Ibis Villette, apud la kongr. 295 + 70/40 FRF, 31-35 Quai de'l Oise, 75019 Paris, Tel-o: 33 1 40 38 04 04, FAX: 33 1 40 38 48 90

Junulara Hotelo

Centre International de Sejour de Paris, CISP, 191 FRF, inkl-e mm-o., Metro 1 (Porte de Vincennes) 6, ave. Maurice Ravel, 75 012 Paris, Tel-o: 33 1 44 75 60 00, FAX: 33 1 43 44 45 30

Esti gasto je parizaj verduloj eblas - tuj informu la organizanton - angle aux france (se iel eblas). Bv. sendi vian (neformalan) aligxilon !! gxis la 7-a de Februaro !! rekte al la organizanto kaj indiku: vian hotelon (eble alia), cxu vi estas vegetarano aux ne, kiujn "Fringe", "Session" kaj "Forumo (eble Lingvaj Problemoj ...)" vi intencas partopreni - krome ke vi apartenas al la "Green Esperantists, AVE". EFGP, EP-LEO-2C85, rue Wiertz, B-1047 Bruselo, FAX: 32 2 284.91.35, Rmonoe@europarl.eu.int Informu AVE pri via par- topreno - pro la salono.

1999-08-03(?) en Berlino, okaze de la UK. AVE-Renkontigxo kun la cxeftemo "Ebligi pacon - interne kaj eksterne de la landoj".

1999-08-07/12 en Jetrichovice (Cxehxio), tuj post la UK, kiu okazos en Berlino.

AVE-Seminario pri Verda Politiko 1999 (en la internacia lingvo Esperanto)

Kunorganizanto: Heinz Hoffmann kaj la loka organizanto Michael Wolf, (Esperanto Asocio Saksa-Svisio), Heinrich Heine Str. 62, DE-01844 Neustadt, .

Ni havos tie lokon por labori (informi, diskuti kaj traduki) kaj eblecojn sperti la pitoreskan regionon kaj esti informata pri la diversaj problemoj de la regiono inter Cxehxio kaj Germanio. Provizitaj temoj: EU-etendigxo kaj la Agenda 2000, Eko-Impostoj, Globalizigxo. Kompreneble tie ni pridiskutos ne nur (okcidentan) Euxropon.

Loko: La distrikta Esperanto-Asocio kun cxehxa Esperanto-Rondo planis arangxi 5 turistikajn tagojn tuj post la UK (ni organizos la vojagxon), en la Elba Sablosxtona Rokaro je la cxehxa flanko. Ni jam antauxmendis 35 litojn en bona, malmultekosta hotelo. 1/2/3/4-litaj cxambroj po 25/40/55/70 DEM nokte.

La cxambroprezoj inkluzivas matenmangxon. Pagu loke. Seminaria Kotizo ne necesas. Je la fino eblas (pagenda) internacilingva urbogvidado en Dresden, Bv. aligxi gxis fino de Marto 1999 je AVE.

2001: Tergloba Konferenco de Verdaj Partioj, en Auxstralio. Mi esperas, ke AVE estos reprezentota. Mi jam revas pri surtera vojagxo tien.

 
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen