AVENO 19b

NRO-oj

Januaro 1999
 
AVE
 

Al la komenco de tiu cxi bulteno

Agado de NRO-oj

UN: La traktato pri la Homaj Rajtoj estis proklamita antaux 50 jaroj. Multaj sxtatoj subskribis gxin. Malmultaj respektas tion, kion ili subskribis.

Komento (MW) (rilate kaj al Cxinio, Irano kaj Rusio, same al ...): Estas malfacile trovi vojon inter libereca, kaj mallibereja sxtato. Sxtato kiu ne toleras kritikon pri sia politiko kaj siaj gvidantoj estas malforta sxtato. Sxtato kiu toleras krimulojn ne estas sxtato. Sxtato kiu ne pretas lerni el aliaj opinioj forjxetas unu el la plej gravaj homaj resursoj - la racion.

UNESCO: Antaux 10 jaroj estis proklamita la Universala Deklaracio de la Bestaj Rajtoj.

5%-oj por la Paco: Jara redukto de la militaraj budgxetoj je 5% kaj investado en la paco-budgxeton estas la celo de tiu NRO. Ili eldonis detalan 30-pagxan brosxuron kiu montras la ireblajn pasxojn. (En la angla kaj germana). Se iu interesigxas aux ecx pretas helpi je gxia tradukado, mi sendos ekzempleron. RIB, Um- kircher-Str. 37, DE-79112 Freiburg, , URL:

Irano: Kelk-centoj da biciklantoj je la 18-a de Julio, "La Nacia Tago de Biciklado" celante averti urbanojn pri dangxeroj de aer-polucio kaj ankaux disvastigado de biciklado kaj protekto de la viv-medio biciklis en Tehrano. "Verda Fronto" kaj aliaj or- ganizis gxin. Ili ankaux postulis specialajn liniojn sur la stratoj kaj parkejojn, por fari konvenan medion por disvastigado de biciklado. (Hamsxahri, Tehran, 1998-07-13, p.3; de Fatemeh)

Euxropa Unio - Agrikulturo: Kiu estas la agrikultura produktisto, kiu ricevis la plej grandan subvencion en 1997 flanke de la Euxropa Unio ? Temas pri Princo Rainier el Monako, kiu posedas agrikulturan produktejon 700-hektaran en Marchais (Aisne, Francio). Li ricevis 1.5 milionojn da francaj frankoj ! La EU donas po 750'000 FF al la 4500 pli grandaj grenproduktistoj, dum 40 % de la kamparanoj havas subminimuman salajron. La franca asocio-grupo "Haltu la frenezan Komunan Agrar-Politikon" postulas monhelpojn rilatajn al la enspezoj, kaj ne al la produkta kvanto. ("Silence" no 232, subtenas Esperanton, trad. de Marion Belisle): APEC, 62 rue Blanche, F-75009 Paris.

Komento (MW): La Verda Frakcio en la EP postulas por la "Agendo 2000" similan politikon, kiu helpas protekti la dauxrigeblan ekologian agrikulturon.

Alia EU (Ander EU): Gxi estas tegmento de NRO-oj kiu kontrauxstaras la neoliberalismon. Ili kunlaboras kun Peoples Global Action. Multaj arangxoj okazis en 1998: ekz-e kontraux la MAI, Pintokonferenco de la P8 (la 8 malplej ricxaj landoj). "The Other Voices", "Towards a Different Europe", P.Box 54, 1000 AB Amsterdam;

VerdVerd: Elektronika Retolisto-Servilo por intersxangxi temojn pri Verda Politiko sxangxis la adreson. Dank' al Andrzej Zwawa ni povas uzi gxin kaj informi nin reciproke. Gxi estas tutmonda ligilo de esperantistaj interesuloj pri ekologio. Por partopreni sendu ordonon al < verdverd@lyris.most.org.pl>: "SUB Verdverd via_nomo via_familia_nomo"

Rusio: pluraj sinceraj NROoj laboras: SEU, Sociala Ekologia Unio Unio Por kemia sendangxereco (Fjorodov). Verda Urbo, junaj esperantistoj, kiuj informas pri ekologio kaj agadas (Alexander Novikov, RU-103482, Zelenograd 327-1).

 
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen