AVENO 19b

Pozitive

Januaro 1999
 
AVE
 

Al la komenco de tiu cxi bulteno

Informoj el la tuta mondo - Pozitive

+ Okcidenta Afriko: Ekscisio je knabinoj (FGM) jam en 3 el 16 ECOWAS-sxtatoj malpermesatas (Togo, Ghanao, Ebura Bordo). Necesas edukado por ke sxangxi tiun malbonan tradicion. (AVENO#18)

+ Cxinio: Cxinio komencis replanti arbarojn. Necesas ankaux reformo de la digo-politiko. La digoj estas altigataj dauxre, el kio sekvas granda risko. Dank' al grandegaj penoj la inundo cxifoje povis esti parte kontrolita. Necesas redoni al la rivero pli da areo por etendigxi. (Laux Penseo ?).

+ Irano: Partoj de la irana socio preferas veni al pluralisma socio; oni vidas, ke la islama revolucio instigita de Khomeni gvidis al punkto kiu haltigas la ekonomian kaj socian evoluon. Mediprotektado denove komencas en Irano; en seka regiono necesas protekti arbojn kaj akvon; NRO-oj kontrauxstaras projekton pri auxtostratego al la nordo. (Hamsxahri, civitana gazeto de Teh- ran)

+ Nigerio: Shell haltis la oleo-produktadon en la Ogoni-Lando. Nova registaro permesas politikan liberecon kaj sekve elekton de parlamento.

 
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen