AVENO 19b

Raportoj

Januaro 1999
 
AVE
 

Al la komenco de tiu cxi bulteno

Raportoj: La AVE-Renkontigxo en Montpellier

Okaze de la 83-a UK ni konvenis vendrede, 1998-08-07. Partoprenis cxirkaux 100 homoj el "cxiuj" 5 kontinentoj kaj post la raporto kaj informo pri AVE - kiu eble bezonas pli formalan strukturon - ni diskutis pri ekologia politiko, eko-impostoj. Anita Altherr informis pri Bestaj Rajtoj kaj dankis al la UK-organizantoj, ke ili ne metis tauxro-batalon en la programon; sxi informis pri la malbonaj kondicxoj je plurtaga besto- transportoj. Ene de EU nun ekzistas reguloj, sed ne cxiuj sxtatoj bone observas ilin.

Mike Sloper raportis pri la Verduloj en Usono. Afrikano Yao el Togo raportis pri la manko de ekologia edukado en Afriko; gxenerale oni sercxas vivon laux euxropa (urbana) stilo, sed tio ne gvidas al bona konservado de la medio. Sinjorino el Malajzio opiniis (antaux la kunveno), ke la esperantistoj estas tro euxro-centraj; eble sxi povas igxi aktiva. Salutis membro de Les Verts el la departemento.

La AVE-Seminario pri Verda Politiko en Larzak'

La seminario dauxris de sabato 1998-08-08 tagmeze gxis marde matene. Aligxis 15 homoj; Mike, el Usono, ne povis partopreni pro malsano. Claude, Jean kaj Marie-Pierre veturigis nin al la seminariejo Mas de La Salvetat, Couvertoirade,Larzakregiono. Vespere ni konatigxis kaj cxiu rakontis pri sia agado. El Auxstralio venis Rosalie kiu laboras pri gxenerala sano, epidemiologio. La francaj (pleje membroj de Les Verts) Anna kaj sia japana amiko kiu okupigxas pri la Peticio kontraux Nukleaj Armiloj, Benoit, Ugo, Charly kaj sia edzino (membroj de la E-o komisiono de Les Verts), Claude la kapitano, Marie-Pierre kaj Victor kiuj organizis la seminarion. El Germanio venis Elena kiu subtenas ekologian politikon, Karlo-Ernesto de la OeDP, Manfred kiu estas la sekretario de AVE, Wolfgang kiu celas enkonduki la nocion de Dauxripova Evoluo en la statuton de UEA. Ni diskutis 4 celojn:

Enkonduki la nocion de "Dauxripova evoluo" en la UEA-Statuton / Enkonduki cxapitron pri la ekologia eco de Esperanto en sekva versio de la Praga Manifesto / enkonduki en la programojn de la euxropaj Verdaj Partioj por ke en la lernejoj Esperanto povus esti elektota kiel alternativa libervola fremdlingvo / trovi asocian organizan formon, kiu garantius sincerecon de AVE rilate la VP-oj.

La cxefaj punktoj de nia diskuto estis, kiom ni povus atingi; kaj ni decidis ne postuli tro multe.

Por la UEA-Statuto kaj la Manifesto ni jam trovis punkton pri la ekologia valoro en la komentoj al la Manifesto de Mark Fettes. Do, eble jam en Berlino UEA povus akcepti niajn postulojn. Rilate la Verdaj Partioj ni verkis leteron al la EU-parlamentanoj kaj simile al la Verdaj Partioj, kiuj devus enmeti en siajn programojn frazon pri la elektebleco de Esperanto kiel alternativa lingvo.

La demandon, cxu ekzistas instruistoj, ni diskutis: Jes, ekzistas malmultaj, kiuj povus bone instrui Esperanton - eble pere de la Cseh-metodo. Se estus multaj klasoj, la situacio similas al tiu de la enkonduko de la informadiko en la lernejojn - tiam multaj instruistoj nur iomete pli sciis ol la lernantoj. Pri la asocia formo la sekretario sercxos; povus esti asocio lauxlegxe de iu sxtato (ekz-e Belgio) aux eble asocio sub la UN- Liasion Service.

Ni gxuis ekologian migradon al mezepoka La Couvertoirade kaj alivespere banis en ravina rivereto. Mi informis pri la plurflankaj problemoj en la Aral-Mara Regiono.

Dank' al Rosalie ni nun havas gxeneralan informilon pri Esperanto kaj AVE en bona angla lingvo. Ek de longe ekzistas programo de la francaj Verduloj kaj krome "La Politikaj Gvidlinioj" de la Euxropa Federacio de la Verdaj Partioj en Esperanto (ILo). Mi tradukis tekston por VERDire pri la Eko- Impostoj, verkita de la Verda Frakcio en la Euxropa Parlamento kaj aktualigis gxin. Tekstoj pri MAI (Multilaterala Akordo pri Investoj) pri Konfliktsolvado kaj aliaj temoj estus necesaj. Ni decidis (neformale) partopreni je la Euxropa Kongreso de la Verduloj en Parizo por informi pri Esperanto kaj montri la tauxgecon de ILo.

Kaj post Berlino (84-a UK) ni denove okazigos Seminarion pri Verda Politiko (vidue supre).

Agado de AVE

Konstanta temo estas la Aral-Maro, kie manko da akvo, malbona trinkakvo, agrokemiajxoj kaj sala polvo malsanigas la popolon. Pri la Aralo ekzistas brosxureto cxe la AVE-sekretariejo. Intertempe mi kolektas materialon por dokumenta ekspozicio kun bildoj de artisto Grigori Ulko el Samarkando. D-rino Oral Atanyasova informis pri kvin-landa infana kongreso pri la Aralo kaj la estonteco. Gxis nun mi ne havis eblecon transpagi nian modestan kontribuon (300 USD) al ilia arboplantado-projekto. Krome mi konatigxis (letere) kun studentino el kasahxa parto de la Aral-Regiono, kiu laboras geografie pri la situacio.

Agotagoj (por kunagadi kun aliaj NROoj)

03-14: Por riveroj, akvo kaj vivo, kontraux bardigoj.

04-20: Tago de la Tero.

Pluraj aliaj; ni kunagadu surloke kiel esperantistoj.

Nekrologoj

+++ mortis++++++++++++++++

Futurologo Prof-o Hxristo Marinov, el Sofio. Li eldonis en 1984 libron kun 418 pagxoj "Ekofuturo" pri la nuntempa ekologio kaj teoriaj problemoj. Versxajne li mortis pro la malbonaj ekonomiaj kondicxoj en Bulgario kauxze de la sistemo-sxangxigxo.

Nora Moerbek, kuneldoninto de "Puraj Pulmoj" bulteno de la Tutmonda Asocio de Nefumantoj.

++++++++++++++++++++++

 
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen