AVENO 20 1999-05

Fiksdatoj

AVE

Fiksdatoj / Kalendaro

>> Fiksdatoj / Kalendaro:
> 1999-06-18 PGA, Kolonjo (DE):
Popola Globala Agada Agotago okaze de la G8-
pintokonferenco de le 8 plej potencaj sxtatestroj.
Alvenos hindaj kamparanoj kiuj estas en-
dangxerigataj pere de reguloj de la Monda Organizo
pri Komerco (a-e: WTO). Kiu partoprenus ?

> 1999-08-03 (?) AVE-Renkontigxo, Berlino (DE):
Okazos konciza informo pri AVE kaj la Verda
Movado kun diskuto. Krome ni AVE-anoj devus
kunsidi por decidi (pri: VERDire, strukturo, agado).

> 1999-8-7/12 AVE-Seminario pri Verda Politiko:
Jetrihxovice (CZ) situas en regiono de la pitoreska
sablosxtona rokaro apud la rivero Elbo (cxehxe
Labe), proksime de la germana landlimo. 
Ni decidis en Larzac ke ni dauxrigu la AVE-
Seminarion pri Verda Politiko. Do, dank' al Heinz
Hoffmann kaj Micha Wolf de la regiona E-grupo
Saksa Svisio ni trovis la interesan arangxon. Mi
devis elekti inter la kongresoj de la Naturamikoj en
Cxeske Budejovice (ek de la 18a de julio), la SAT-
kongreso en Karlovy Vary (la 25-a ff), kaj la UK
(30a ..). Mi "devas" partopreni je la UK, kaj pro tio
decidis kune kun Heinz Hoffmann por Jetrihxovice.
Ni rezignis pri kotizo. Ni ekveturos komune post la
UK en Berlino, sed kompreneble eblas alveni mem-
stare. Prezoj (inkluzive matenmangxo): por 1 / 2 /
3 / 4 lita cxambro po 25 / 40 / 55 / 70 DEM nokte.

Ni partoprenos ekologian promenado(j)n tra la
pejzagxo kaj decidos surloke pri la labortempoj.  La
proponitaj temoj:
> EU-etendigxo kaj Agenda 2000.
> Ekologiaj Impostoj (teksto en E-o), Agendo_21.
> Globalizigxo (Multiflanka Akordo por Investado,
MAI - aktuala sub la nomo "Konvencio pri Teknikaj
Komerco-Baroj" verkita de Sir Leon Brittan; trak-
tata de la EU-komisiono. (Le Monde Diplomatique 
1999-05-14, p.1, germana versio).
> Paco-Politiko - programo kaj praktiko 
> AVE-Strukturo (Junularo, UEA, SAT, VP, ..)
> Mi kore invitas Vin partopreni; 
bonvolu aligxi neformale p.b. al la AVE-sekretario
(-> fino). Bv-u. indiki en kia cxambro vi volas
dormi (1,2,3 aux 4-lita) ? cxu vi veturos kun ni ek
de Berlino ? Loka org-o: Micha Wolf, Heinrich-
Heine-Str. 62, DE-01844 Neustadt


> 1999-10-1/3 EFVP-Konsilio, Bratislava (SK): 
Ili traktos i.a. la rezolucio-proponojn favore al
uzado de Esperanto ene de Euxropo.  Kiu el Vi
povus partopreni kiel neformala observanto ? 


 
  • Al la komenco de AVENO 20
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Email: m.westermayer@3landbox.comlink.apc.org
  •