AVENO 20 1999-05

Ne-Registaraj Organizoj

AVE

Agado de Neregistaraj Organizoj

>> Agado de NRO-oj:
Gxis 2000 okazos kolekto de subskriboj (al UN, kaj
diversaj komisionoj) por definitive malaperigi la
minacon fare de nukleaj armiloj pere de: 

: Hejmenigo de cxiuj nukleaj armiloj trovigxantaj
sur fremdaj teritorioj kaj en internaciaj marakvoj.  

: Apartigo de cxiuj nukleaj kapoj disde ties raketoj. 

: Cxesigo de cxiuj nukleaj provoj, inkluzive
laboratoriaj. Bonvolu skribi posxtkarton al la
Instituto Hirosxima Nagasaki, B.P. 108, FR-92224
Malakoff Cedex; ekz-e: Mi subtenas la Tutmondan
Peticion favore al Abolicio de la Nukleaj Armiloj.

- OSKE: por eviti militojn necesas fortigi la OSKE;
mi ne komprenas kial la trupoj de OSKE forlasis
Kosovo-n; tuj poste venis la serbaj trupoj por for-
peli, terorigi, seksperforti kaj mortigi la albanojn. 
OSKE devas esti sendependa. Gxi eldonas
monatan informilon (en 6 lingvoj); b-vu vidi:
www.osce.org.

- Pakto 2000 estas milito-abolicia iniciativo kun la
celo ke per samtempa agado (cxieaj afisxetoj) la
civitanoj montru ke ili ne plu volas militojn sed
preferas metodojn de moderigo de konfliktoj.
Subskribis konataj verduloj, ekz-e Solange Fernex.
Nova Humanismo, b.p.164, FR-75664 Paris.

- La Energio-Merkato estis mal-monopoligata en
EU. Sekve, la  produktado de medi-afabla kurento
havas pli malfavorajn kondicxojn: fotovoltaiko (lu-
ksa, sed tamen dauxrigebla), vento kaj akvoforto
(limigataj pro la naturprotekto) krome pere de var-
mo-kurento generatoro, VKG (angle: Cogeneration
Plant; germane: BHKW).  Kiu volas eviti kurenton
el nukleaj centraloj povas mendi - je pli alta prezo
(10% pli) medi-afablan kurenton.  Mia vilagxo Gun-
delfingen uzas 4 VKG-ojn kaj privatan fotovoltaikan
areon (20 kW) kaj ofertas la medi-afablan kurenton
je pli kara tarifo (0,223 + 0,030 DEM / kWh).

> Euxropa Konsilio, Strasburgo: La Centro
Naturopa havas ampleksan bibliotekon kaj datum-
bankon pri cxiuj medio-influantaj aferoj en Euxropo,
inkluzive de Rusio kaj kunlabore kun la landoj de
Centra Azio. 
Jxurnalo Naturopa (en pluraj lingvoj). 
(Centre Naturopa, FR-67075 Strasbourg Cedex). 

> Monda Movado de Mondanistaj Aktivuloj uzas
E-on por la celo eviti inter-naciajn militojn pere de
mondregistaro (http: //altern.org/fce); oktobre
okazos kongresoj en Udaipur (IN) kaj Parizo (FR).
(Jean-Francois Clet, 70 rue d. plantes, FR-75014
Parizo; ) 


 
  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)