AVENO 21
2000-01-23

Negative

AVE

Informoj el la tuta mondo - Negative

>> Informoj el la tuta mondo - Negative:
> Rusio / Cxinio: Cxinaj entreprenoj ekz-e el Harbin forhakas
arbarojn en la proksima Siberio; kie la rusa registaro ne povas
efike kontroli, kiu pagas kiun por kio. La rusa kompanio  Sibles
vendas, sed ne investas la monon en dauxrigeblan reforstigon. La
prezoj estas tro malaltaj. Ili ankaux vendas al la paper-uzino
en Baikalsk.  (NRO Volno, EkoNet@igc.APC.org, Septembro 1999)

> Baikal Lago (Rusio), la plej granda resurso de trinkakvo,
estas poluita de granda paper-uzino en Baikalsk ekde 1966 ! Gxi
ne pritraktas la rubakvon sed ellasas gxin pere de rivero en la
Baikalo. Jam mortis fokoj pro nekonata malsano. Laboristoj
suferas je klor-akneo. Sulfuracido estas uzata por pritrakti la
lignon. Kloro estas uzata kiel paligenzo; la plej dangxera
metodo. El la kamentuboj venas dioksinoj en la medion pere de la
fumo.  NRO Volna (la ondo) subtenata i.a. de la Heinrich Boell
Fonduso komencis almenaux esplori la aferon. (Reuters, AFP,
Junio 1999).

-------
(kompreneble mi havas pli da ekzemploj - gxi estas nur la
komenco)



 
  • Al la komenco de AVENO 21
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)