AVENO 21
2000-01-23

Privata(j) Raporto(j) de AVE-anoj

AVE
>> Persona Raporto: Vojagxo al Odeso (Ukrainio): 
Mi estis invitita partopreni la Sciencan Kongreson de la
Ukrainia Akademio de Sciencoj. Unue mi vizitis Lutsk. En Kowel
Ljudmila atendis min frumatene; survoje al Lutsk ni parte
vizitis la muzeon por Lessja Ukrainka en Kolodjajxno. L.U. estas
poetino, kiu evoluis la ukrainian lingvon. Unu el siaj plej
gravaj verkoj estas "La kanto de la arbaro".
Alitage mi rajtis viziti la universitatan muzeon por L.U. En la
antikva kastelo-muro ni vizitis la muzeon de sonoriloj el
diversaj historiaj lokoj (ekz-e koncentrejoj).

> En Odessa Tatjana Auxderskaja gvidis min. Mi vizitis sxian
junularan klubon "Verda Stelo". Ni diskutis pri sxia traduko de
lernolibro pri "Teoria Ekologio". Mi vizitis la Milito-Muzeo;
cxar Odeso estis okupita longe de la Nazioj el Rumanio kaj
Germanio. Dank' al la katakomboj, la civitanoj povis
kontrauxstari longe.   Dank' al Tanja ni vizitis la oficejon de
MAMA'86, NRO kiu fondigxis post la Cxernobyl-a katastrofo, por
subteni patrinojn kaj infanojn, kiuj pleje estas
endangxerigataj.  Nun ili cxefe okupigxas pri la kvalito de la
aero kaj trink-akvo. La aero dank' al la apud-mara situo estas
ne tro malbone, tamen en la norda industria parto estas
elflugasoj de kablo-industrio.  "Oni" forbrulas rubajxon en
malfermitaj ujegoj cxie ajn, ecx je la plagxo. Mal-dank' al la
plastikajxoj tiu bruligado faras fulgan fumon kaj venenigas la
aeron ekz-e pere de dioksinoj, mi supozas. La trafiko estas tre
densa - la tramo estas malnova. Se oni devas veturi trans Odeso,
necesas sxangxi je la stacidomo kaj pagi denove (ne je monata
bileto). Krome oni cxiam pagas por busoj. Bedauxrinde mankas
biciklo-vojoj !

> Dank' al Valentin Jankovsky, membro de la Verda Partio, (iu
simpatianto (?)) veturigis nin al la Dnjestro-rivero. Tie situas
la laboratorio de la Odessa Hidrometeologia Instituto, kie
laboras Vadim Gontarenko, tre engagxita por reteni la kvaliton
de la rivera akvo, kiu fluas el la kranoj en Odeso; mi trinkis
gxin kvankam gxi estas ne tre pura. Bonan trinkakvon oni devas
porti el diversaj publikaj kranoj, kie fluas akvo el subgrundaj
fontoj. Vadim tie instruas lernantojn kaj ili reciproke purigas
la bordon de la rivero; cxar ankaux tie la "normalaj homoj" ne
estas suficxe respektemaj rilate la naturo. 
> Li petis min transdoni informon (el la rusa al Eo kaj de mi al
la angla) al la Verda Partio en Kiev kaj en Bruselo 
(E. Schroedter, MdEP); li postulas, ke oni ne deprenu pli da
akvo el la rivero, kiu havas 11-jaran ritmon en la akvokvanto,
kaj ke oni ne faru planitajn barojn, speciale ja la apud-maraj
lagoj, kiu intersxangxas fresxan akvon. Alie la rivera akvo
putrigxus ! 


 
  • Returne
  • Al la komenco de AVENO 21
  • Al la komenco de AVENO-j

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)