AVENO 21
2000-01-23

AVE Renkontigxoj

AVE
>>> AVE-Renkontigxo kaj Seminario:
> Okaze de la 84a UK en Berlino okazis la regula AVE-
Renkontigxo: Partoprenis pli ol 40 personoj. Krom mia prezento
de AVE kaj respondo al kelkaj demandoj parolis Krayg Meulen pri
la projekto "Sunfloroj", helpi al rifugxintaj infanoj en Kosovo
ludi kaj lerni - kaj ne droni en la mizero. Julius Wasik invitis
al kontraux nuklea paco-organizajxo.
Krome ni informis pri AVE en la budo de la fakaj asocioj.

> Por s-ro Peng el Wuhan (CN) mi arangxis renkontigxon je la
Heinrich Boell Fonduso, kie li povis diskuti ecx en la cxina kun
fakistino pri ekologio kaj urboplanado en Cxinio; kaj kun
Tsewang Norbu (respondeca por la publika agado), pri la politiko
inter Cxinio kaj Tibeto.

> La 2-a AVE-Seminario pri Verda Politiko okazis en Jetrihxovice
(Cxehxio), dekstre de la Labe-Rivero proksime de Germanio;
enkadre de turisma arangxo de la saksaj esp-istoj, gvidata de
Micha Wolf. Tie situas la tre vizitinda pitoreska sablosxtona
rokaro.  Dumtage ni migradis ekologie kaj vespere diskutis pri
Verda Politiko, aparte pri la ebleco eviti nukleaj centraloj
pere de pli efika uzado de energio kaj evoluo de kolektado de
renovigeblaj energioj el suno kaj vento. 
Aliaj eventoj estis du TV-filmoj:
S-ro Krziz pri la arbara regiono de norda Bohemio kaj kion faras
la chehxa registaro por eviti sulfurajn elflugasojn, kiuj
antauxe detruis la arbaron je la kresto de la Ercmontaro (DE)
kaj Giganto-Montaro (PL).
Tatjana Auderskaja prezentis ekologian ekskurson de lernantoj
lauxlonge de la Dnjestro-Rivero, do sxi montris bildojn el la
tuta fluo de la rivero (vidu pli sube) .



 
  • Returne
  • Al la komenco de AVENO 21
  • Al la komenco de AVENO-j

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)