AVENO 21
2000-01-23

AVE kaj la Verdaj Partioj

Rezolucio rilate Esperanto

AVE
>>> Dua Kongreso de la Euxropaj Verdaj Partioj:
Parizo, Cit‚ de la Science, 1999-02-26/28

>> Sukceso de nia Pariza Rezolucio:
Enkadre de la Euxropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Parizo
(Cite de la Science) 1999-02-27 la Asocio de Verduloj
Esperantistaj, AVE, dank' al la kunlaborantoj el SAT, Franca
Esperanto Junularo ni informis pri Esperanto kaj organizis unu
el la 16 forumoj (publikigita en AVENO 20).
Kiam aperis AVENO 20 la konsilio de la EFVP, Euxropa Federacio
de Verdaj Partioj (intertempe 31 partioj en 29 landoj kaj krome
la pola Ekologia Forumo (en la Unio por Libereco)), ankoraux ne
decidis pri nia rezolucio. Ni ja verkis - paralele kun ERA -
rezolucio-proponon por nia celoj:

>> Resolution relating Esperanto: 
(origina versio en la angla) 

> A:
The international language esperanto should be offered as option
in european schools, as it is neutral and easy to learn.
Esperanto gives easy access to understanding how languages work
and is ideal to bridge the gap between the cultures.

> B:
The international language esperanto shall become one of the
official languages in the EP/EU-system when the principle of
"language equal-rights" has to be stopped. After the EU-
enlargement this principle cannot be hold for simple technical
reasons. The neutral language esperanto will be representative
of those languages who will be not elected as official working
languages in the EP/EU-system.

>> Aldonita esperanto-traduko de la rezolucio:

> A:
La internacia lingvo Esperanto devus esti elektebla kiel opcio
en euxropaj lernejoj, cxar gxi estas neuxtrala kaj facile
lernebla. Esperanto subtenas la komprenon kiamaniere lingvoj
funkcias. Gxi estas ideala ponto por superponti la interspacon
inter la kulturoj.

> B:
La internacia lingvo Esperanto devus igxi unu el la oficialaj
lingvoj de la EP-/EU-sistemo kiam la principo de la "egalrajteco
de la lingvoj" devas esti haltigata. Post la EU-etendigxo tiu
cxi principo ne plu estas uzebla simple pro teknikaj kauxzoj.La
neuxtrala lingvo Esperanto igxos la reprezentanto de tiaj
lingvoj, kiuj ne estos elektataj kiel oficialaj labor-lingvoj en
la EP-/ EU-sistemo.

Subskribis: Victor Cavaco (PT), Solange Fernex (FR), Natalie
Kirvalidse  (GE), Daniel Jositsch, (CH), Marton Vargha (HU).

Rimarko:
Krom AVE ankaux ERA proponis similan rezolucion (pli formalan)
kaj kolektis la necesajn subskribojn - de aliaj subskribantoj;
ekz-e el Irlando. La komitato de la EVFP kunmetis ambaux
rezoluciojn kaj decidis interrete. Fine de septembro 1999 la
konsilio de la EFVP kunsidis en Bratislava. Martin Minich kaj
lia kolego reprezentis tie AVE-n por informi kaj eble defendi
nian rezolucion. Sed ne necesis defendi gxin - do, nia rezolucio
estas akceptita de la EFVP !



 
  • Returne
  • Al la komenco de AVENO 21
  • Al la komenco de AVENO-j

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)