AVENO

Informoj el la Tuta Mondo - Pozitive

AVE

Informoj el la tuta Mondo - Pozitive

AVENO 22, Januaro 2001
> Urugvajo:
1-Ekzistas bonaj ekologiaj rezervejoj, unu el la plej grandaj
estas "Pan de Azucar" au esperante "Pano de sukero", proksime al
Montevideo. 
2-En la tuta lando oni instruas en lernejoj pri ekologio.
3-La Nacia Centro de Fajrestingistoj klopodas instruii
volontulajn fajrestingistojn, kaj ankau lasttempe ekologiaj
grupoj okupigas pri tio.
4-Aera Ekologio Societo estas la unua urugvaja grupo kiu provas
apogi bicikladon pere de esperanto, kaj klopodas kuniigi
membrojn al BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia).
5-Grandaj naciaj entreprenoj kiel CONAPROLE (Nacia Kooperativo
de Produktantoj da Lakto) apogas uzi reutiligitan ujon por
lakto.
(de Sandra Burgues Roca, Aera Ekologio Societo)

> Hispanio
La urbo-konsilantaro de Barcelona (1,5 milionoj) decidis, ke
pasho-post-pasho sunvarmo estos uzota por liveri varman akvon
por la tuta urbo. Novaj konstruajhoj devas esti muntitaj pere de
sunkolektoroj, malnovaj je iama renovigo. Jam 1000 m^2 estas
muntigitaj. Jam ekde 1994 komencis energio-konsilio.
Kontakto: Alicia San Miguel, asanmiguel@mail.bcn.es

> Slovenio:
Gornji Grad ighas ekologie avangarda. Ek de 1994 okazis lauspeca
kolekto de rubajhoj kaj klariginstalajho por la abakvoj laboras.
Nova projekto estas la biomaso-uzado por produkti kurenton kaj
varmon. Lignaj rubajhoj el la forsto tie estos bruligitaj kaj
produktas kurenton kaj varmon. Dank' al bona filtro-teknologio
la aero estos pli pura ol antaue - grava por la turismo. Dank al
la kombinita uzado de la ligno oni reduktas la ellason da CO2,
karbondioksido, je 35%. La investo estis subtenita de Slovenio
mem, EU (Phare programo) kaj austria nacia medio-fonduso.
Obcina Gornji Grad, urbestro Toni Rifelj, Attemsov trg 3, SI-
3342 Gornji Grad (Slovenio).
(ambau el Informo de la Klimato-alianco de europaj urboj kun
indighenaj popoloj de la pluvarbaroj. 2000 augusto kaj oktobro
trad.&red. MW)

> Eviti rubon:
Finfine en la EU ekzistas t.n. Malnov-Automobila Dekreto, kiu
redonas la respondecon, recikladi ne plu uzeblajn autojn, al la
auto-industrio. Ghi validas ek de 2002 por nov-produktitaj
autoj, kaj ekde 2006 por chiuj malnovaj.
Simile pri elektronika rubo (komputiloj, ktp.) EU verkas je
dekreto.

> Savi la ge-akvojn:
Pardonu - la ne-PIV-an terminon - akvaro eble taugus, do, mi
prove ampleksigis la seksan afikson "ge-" al la naturo (lau la
germana "Gewässer"). Do, temas pri riveroj kaj lagoj. Nova EU-
dekreto donas al la ge-akvoj komunan protekton en tuta EU.

> Kanabo-oleo kaj -fibro:
La medicina utileco de kanaba oleo estas esplorata en pluraj
medicinaj institutoj (lau Nature, autuno 2000). Speciale por
nervo-malsanoj ghi montris pozitivajn efikojn. 
La kanabo-fibro nun pli kaj pli trovas sin uzadon en la auto-
industrio, char ghi estas stabila, fleksebla kaj malpeza. Krome
ghi ne estas toksa - mi ne certas pri la kombinitaj kanabo-
plasikajhoj.

> Akvumi dezerton:
Ne eblas, char vi tiros salon al la surfaco; chiukaze en multaj
regionoj de la tero - kiel Karakalpakio, sude de la Aral-Maro.
Necesas konservi la akvon pli efike. El scienca novajho (somere
2000) audighis, ke el iu planto (el Hindio ?) eblas produkti
ghelon kiu povas konservi 60-oblan pezon da akvo en ghi. Oni
povas meti ghin en la teron kaj tiel la plantoj trovos la
bezonatan akvon. Post kelkaj jaroj la amaso ighis humuso.

> Sano - Yumeiho Terapio - koncize:
" Memsaniga kapablo estas shlosilo por elradikigi malsanon"
Ghi servas por malsanoj el tro-strechitaj muskoloj kaj
mislokighintaj ostoj. Ghi estas kombino de ghustiga kaj kneda
metodoj. Kun la koksostoj estantaj la bazo, kun la koksaj
artikoj kaj spinaj vertebroj estantaj la centro, kaj kun moligo
de muskoloj kaj konektitaj histoj estantaj la precipa celo.
"Yumeiho-terapio" estas plej bona rimedo por kreskigi la
memsanigan kapablon.
(lau teksto de Augustin P. TONGA, B.P 6482, New-bell, Douala,
Kamerunio, , red. MW)



 
  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)