AVENO 22 - Januaro 2001

Agado de AVE

> 2000-04-28dd, Diskuto en la EU-Parlamento.
Okazis la EU-Europa Esperanto Konferenco 2000, Oostende.
Mirinde kaj dankinde la organizantoj zorgis pri ekologia konduto
de la kongreso. 
Per de la urbo Oostende luitaj bicikloj au tramo ni vizitis
komposhto-lernejon kaj la historiaj lokoj "Westwall" laulonge de
la marbordo. 
La Komitato Jean Paing demonstris per filmo kaj ene de sia budo
pri organika agrikulturo kaj ghardeno-kulturo. 
Same ekologie okazis nia veturado al Bruselo kaj reen - per
regula trajno; survoje ni ech povis informi skoltistojn pri
Esperanto. 
I.a. ni vizitis la Europan Parlamentejon kun diskuto pri la
lingvoj ene de la Europa Unio. Domaghe nur, ke en tiu semajno
estis preskau libertempo en la EP. Despli ni dankis al la du
membroj de la EP, Nelly Maes, de la frakcio de la Regionalistoj
kaj Verduloj, kaj alia belgo. S-rino Maes subtenas la Pirlot-
Liston favore al Esperanto. Ambau substrekis, ke la lingva
problemo estas grava - kaj ekz-e ke la jam uzata relajsa sistemo
de sinsekva traduko spertigas malegalecon al kelkaj lingvoj.
Lau la opinio de AVE Esperanto povus servi en la EP unue por
reprezenti neutrale la lingvojn kiuj ne estas oficialaj; jam nun
ekz-e la euska, kataluna kaj soraba. Due ghi povus servi ankau
ghenerale kiel unu el la laborlingvoj. Post la etendigho de EU
la nombro da oficialaj lingvoj, nun 11, kreskos al chirkau 20. 
                                                               
> 2000-07-22, 73-a SAT-Kongreso, Moskvo 
Rezolucio de la Ekologia Frakcio de SAT kune kun AVE.

Okaze de la 73-a SAT-Kongreso en Moskvo, Rusio, ni diskutis pri
la ekologio en la gastlando de la kongreso (-> Renkontigho). Kaj
sekve verkis rezolucion, kiu direktighas unuarange al la nuna
prezidento de Rusio, Vladimir Putin (Finredaktado: Sandor
Horvath kaj Manfred Westermayer):

Ricevinte la samajn informojn el diversaj flankoj - ekz-e de la
rusia NRO Sociala Ekologia Unio de Rusio, Moskvo - ni konstatas:

1. La nuna registaro de Rusio sub la prezidento Putin aboliciis
la shtatan komitaton pri ekologio kiel memstara organizajho.
Ekologio nun estas observata de la ministerio pri resursoj (au
ekonomio). El vidpunkto de bona registrado tio estas
kontraproduktiva char jhus tiu fako efikas ofte malbone al la
ekologio. Do, sendependa komitato au ministerio pri ekologio
estus bezonata por havi separitajn potencojn.

2. Rilate al la siberiaj arbaroj - la "Taigo" - nun estighis
granda problemo, char la prezidento Putin ankau aboliciis la
sendependajn arbarkomitatojn (ruse: "Lezkom"). Ni scias el
komunikajho de rusa NRO "Taiga" (ligita kun SEU) kaj propraj
spertoj (M. Westermayer dum vojagho inter Dalian (Chinio ) kaj
Irkutsk (Rusio)) ke grandega amaso da ligno estas eksportata al
Chinio fare de chinaj entreprenoj.  La mastrumado de la siberiaj
arbaroj devus esti bone kontrolata de la shtato mem, char arbaro
havas multajn efikojn: ne nur al la klimato kaj por reguli la
akvo-sistemon kaj tiel por preventi inundojn, sed ankau por
garantii la bonan staton de la biodiverseco. Shtataj
arbarogardistoj estas bezonataj por protekti la bestojn -ekz-e
ursoj kaj tigroj - kontrau chasbanditoj. La shtato devas zorgi
por la sekureco de la gardistoj. Ni agnoskas, ke Rusio havas
multajn grandajn naturprotektitajn areojn "Zapovednik" - ili
devas esti defendataj de la shtato.

A: Ni petas la rusan registaron - nome la prezidanton Putin -
tuj restarigi memstaran ekologian komitaton.

B: Ni petas la rusan registaron fari arbaropolitikon, kiu
respektas la naturajn resursojn por protekti la grundon kontrau
erozio kaj tiamaniere protekti la sistemon de la rusaj riveroj
kaj lagoj, kaj same grave por protekti la biodiversecon kaj la
sovaghajn bestojn kontrau chasbanditoj.

> Referendumo en Rusio malsukcesis:
Dum somero 2000 estis kolektitaj 2,5 mio da subskriboj; post
kontrolado nur 1,873 mio estis akceptitaj kiel korektaj; necesus
2,0 mio. Unue el la tri punktoj temis pri la abolicio de la
legho kiu malpermesis la importon de radioaktivaj rubajhoj en
Rusion.  La aliaj punktoj trovighas en la rezolucio de la
ekologia frakcio de SAT. <2000-11-29, RIA>
Vera Mishenko, juristino de Ecojuris, Moskvo, protestis kontrau
la miksigho de funkcioj, kiuj malebligas taugan kontrolon rilate
la ekologio, char Putin aboliciis la shtatajn medio-komitatojn
kaj transdonis ilian respondecon al la ministerio pri resurcoj.
<2000-08-03, AP>


> 2000-11-02, Strasburgo, Europa Parlamento
Dank' al la oficejo de Nelly Maes mi povis viziti la EP-on kaj
la frakcion de Verduloj & Regionalistoj en Strasburgo. Mi
disdonis nian bultenon por ne-esperantistoj, Verda Mondo, en la
angla, respektive en la franca kaj paghon kun la subtena frazo
(lau Germain Pirlot). 
Dum tiu vizito mi povis paroli kun pluraj parlamentanoj el la
frakcio de la Regionalistoj kaj Verduloj. Pro aktuala problemo
ne eblis diskuti dum la frakcia kunveno. Mi vizitis la novan
parlamentejon la unuan fojon; ghi havas tre interesan
arkitekturon.
Krome mi vizitis tie inform-budon de ekzil-demokratoj el Burmo;
fermita lando, kies militistoj ne respektas la homajn rajtojn.
Ili ricevas monon pere de vendado de Heroino kaj tiel povas
acheti armilojn por subpremi la diversajn etnojn. Aung San Suu
Kyi estas la mondkonata reprezentantino de la demokratoj.
Bedaurinde konsumantoj de Heroino ne nur damaghas al si mem sed
adicie subtenas kruelajn registarojn.

> AVE-Publikigo: Verda Mondo, "Kial" (en la serba lingvo)
Verda Mondo: AVE lanchis chi tiun bultenon por informi
poltikistojn (aparte verdpartiajn) kaj membroj de NRO-oj pri la
potencialo de Esperanto en diversaj sferoj. La unua numero estis
produktita en E-o, la angla kaj la franca. Mi planas eldoni la
sekvajn en E-o kaj diversaj etnaj lingvoj, dulingve. La temo de
#2 estos: La Jaro de la Lingvoj (en Europo) - ekzistas ret-
letero organizita de Anna Ritam„ki: xxxx
Zoran Ciric el Nish, Serbio, eldonis nian tradician faldfolion
"Kial Esperanto estas la lingvoj por la verduloj ?" en la serba
- elkoran dankon.


> TEJO-seminario "Balkana junulara agado por kulturo de paco",
okazis 2000-09-1/8 en Varna, Bulgario. TEJO volas provizi al
gejunuloj el la regiono eblecon renkontighi, lerni kaj spertighi
en internacia etoso, kaj instigi ilin al kunlaboro kaj kunagado.
La seminarion auspicias la Europa Junulara Fondajho che la
Konsilio de Europo. TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ,
Rotterdam, NL, 
(de G.K. de UEA #77)

> Varbado por Esperanto je Naturprotekta NRO.
Alois Eder jam la duan jaron rajtas prezentas Esperanton je
regionala Junulara Agado Kongreso de la BUND (Ligo por
Naturprotekto en Germanio). Mi subtenis lian unutagan "flar-
kurson" pri E-o. Eble Vi povas okazigi similan flar-kurson je
via regiona NRO.

> 2000-08-20/27, okazis la XIV Ekspedicio "Dnestra Delto-2000".
Ghin organizis Odesa junulara Esperanto-klubo "Verdajho", kiu
jam delonge okupighas pri Esperanto kaj ekologio.
La ekspedicianoj esploris naturajn richajhojn de Dnestra Delto -
 marcha teritorio de tutmonda valoro, lau la Ramsara Konvencio.
Ni loghis inter netushita naturo; apud ni flugis alcionoj,nigraj
cikonioj, ardeoj... Matene ni auskultis birdan hhoron;  tage
pashadis tra kanejoj lau apraj padoj; vespere che lignofajro
fluis rakontoj kaj kantoj.
Kaj lanta rivero fluis, fluadis chirkau la tendarejo; potenca,
vasta, kvieta... Tiu natura mondo estas tre harmonia en si mem;
kaj cefa celo de nia ekspedicio estis ghuste trovi harmonion.
(JEK  "Verdajho", Odessa, de T.Auderskaja, red.)

> Aral-Maro / Karakalpakstano: D-rino O.Atanyasov sendis
raporton el la Nukus-Laborstagho en septembro. La klimataj
kondichoj malbonighis, la rikolto de rizo kaj kotono preskau
fiaskis pro granda sekeco. La situacio rilate la trinkakvo
malbonighis pro agrikulturaj kemiajhoj kaj pezaj metaloj, aparte
grave por patrinoj kaj infanoj. 
La informoj el shia propra laboro donas esperon: dank' al
gajnita premio shi povis fondi du filialojn, kaj dank al la
donace de AVE, shi povis subteni 140 infanojn kaj 40 patrinojn
pere de  vitaminoj kaj ...; shia principo estas, ke nur sana
homo havas fortojn reakiri la Aral-Maron. Bedaurinde ankau la
ekologia bieneto suferis je la sekeco. Ili devus lerni de
Israelo au de siaj praavoj, plej efike uzi la akvon.
Shi serchas praktiko-staghon por la agrikulturaj kunlaborantoj.


 
  • Returne
  • Al la komenco de tiu-chi AVENO
  • Al la indekso de AVENO ..
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)