AVENO 22, Januaro 2001

Verdaj Partioj

AVE

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

(fonto: Update, #5 kaj 6/2000)
> Tutmondo
La unua tutmonda kongreso de la Verdaj Partioj okazos 2001-04-
14/16 en Canberra, Australio. Ni verdaj esperantistoj celas
partopreni tie almenau pere de informstando kaj salutvorto.

> Esperanto-Partio en Britio estis fondita. Komprenble partio
havante nur unu temon ne indas eniri la parlamenton. Aliflanke,
jam delonge plejmulto de la paritoj, inkluzive la Verdaj ignoras
Esperanton. AVE jam havis sukcesetojn je EFVP kaj E-o ekz-e la
agnosko de la rezolucio de Pariso, kaj ene de Les Verts (FR)
ekzistas Esperanto-laborgrupo; kaj 24% de la MEP-oj de la
Verda/Regionalista frakcio subtenas la Pilot-Liston. Sed la
partioj mem ghis nun ne akceptas la temon Internacia Lingvo.
Tial N. McKilligan fondis EoP, kaj prunteprenis aliajn temojn.

> Afriko: (-> Mediteraneo)

> Ameriko: La nova Federacio de Verda Partioj de la Amerikoj
kongresis en Lima, PE. Unu el la produktoj estis la Deklaracio
de Lima.

Brazilio: la VP sukcesis plurflanke; krom 315 konsilistoj, 13
prefektoj (regionaj direktoroj ?), 5 shtataj deputitoj kaj unu
membro en la Senato: Julio E. Pereira, kuracisto.

Usono: Ralph Nader kandidatighis por la prezidenteco de Usono
kaj ricevis 3% de la vochoj - sufiche multe sub la kondichoj de
la usona elekto-sistemo. Lia chefa sukceso - li enkondukis la
temon de medio en la debatojn kaj metis bonan bazon por daurigo
de la Verda Partio; nun estas 21 usonaj shtatoj kie VP havas
oficialan statuson je baloto. ASGP-kandidatoj ricevis 20
diversaj oficoj. Nun en chiu shtato estas VP (ASGP = verda
partio de chiuj usonaj shtatoj). Bedaurinde Al Gore kaj lia
grupo batalis kontrau Nader anstatau defendi la temon, pri kio
Gore iam ech verkis libron. 

> Azio: La kvaran renkontigho de la VP chirkau la Nigra Maro
okazis en Buhharest kaj Konstanca. Temoj estis reteni la purecon
de la akvo. La cianido-venenigo printempe montris la neceson agi
kune. Bedaurinde mankas VP en Rusio kaj Turkio. Almenau forta
NRO el Bergama, kiu batalas kontrau oro-minado kaj la nuklea
centralo planita en Akkuyu. (vidu sub NRO)
Gyury Droppa, HU, komitatano de EFVP, skribis ke unu el la
grandaj obstakloj estis la lingva baro; chu sufichos, ke la
ukrainiaj verduloj tradukos la plej gravajn dokumentojn en la
rusan kaj anglan, respektive ?

Mongolio: la VP povas daurigi malgrau malfacilaj kondichoj. S-ro
Bum vizitis germanan VP-kongreson. Ili provas evolui ekologie
daurigeblan turismon.  (s-ro Kleemann, letere)

> Europo: La Europa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP) konsistas
nun el 31 partioj; el ili 17 havas entute 230 sidojn en la
koncernaj naciaj parlamentoj kaj en la Europ-Unia Parlamento.
Krome Verduloj sidas en pliaj shtatoj sur komunuma nivelo
(urboj, distriktoj).  
La 10-a konsilio okazis en Stokholmo kaj diskutis i.a. pri la
Klimato-Shangho:  EFVP celas al la enkonduko de minimuma
ekologia imposto por la uzado de fosiliaj fueloj en la EU. Ili
kontrauas la substituon de fosiliaj fueloj pere de nukleaj
centraloj, sed subtenas la investon en alternativoj kaj pli
efika uzado. La enkondukon de negociado je emisio-rajtoj
(tradable emission rights) ili ne kontrauas, se ghi ne malhelpas
la daurigeblan evoluon. 
EU-Etendigho: la Komuna Ekstera kaj Sekureco Politiko (KESP): Ni
tradukas la KESP-dokumenton en Esperanton, char ghi estos unu el
la bazaj politikaj dokumentoj de la EFVP.

La Mediteranea Reto de EFVP diskutis en Marseille pri la ludenda
rolo de EU tie kaj sur la Balkano.

La Verda Oriento-Okcidento Dialogo pri mediaj prioritatoj okazis
fine de julio en Ljubljana, SI. La gamo da temoj estis inter
sociaj kaj laboraj rajtoj, sekura nutrajho, aktualigo de la EU-
sistemo, klimato kaj media politiko.

La Serbia Verda Unio sukcesis por lokaj kaj provincaj balotoj en
kvin urboj ricevinte 7%; sed la majoritata elekto-sistemo
malhelpas ricevi seghon - eble en Topola ? Bedaurinde SVU
malsukcesis partopreni la baloton por la nacia parlamento;
shajnas, ke la sistemo kauzas grandajn malfacilajhojn al
malgrandaj partioj. Kial ili ne partoprenis en DOS ?

En Romanio okazis simile, kie la VP enkadre de Demokratia
Kongreso partoprenis nacian balotadon; ili ricevis 6%, kio ne
sufichis por la tre alta baro de 10%.


 
  • Al la komenco de AVENO ..
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
  • -->