AVENO 23

Verdaj Partioj

AVE

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

> Verdaj Partioj (V.P.), 2001-09
Kiel vi legis en a raporto de Jennifer Bishop, V.P. el 70 landoj
konferencis 2001 en Canberra (AU).

+ Ukrainio: Serhiy Kurykin, vic-prezidento de la V.P. igxis
ministro pri medio - gratulon.

- Italio: perdis segxojn je la nacia balotado.
+ Italio: gajnis kune kun la maldekstruloj segxojn en la
konsilioj de Romo, Napoli kaj Turino.

+ Hispanio: la Verduloj kunlaboras kun Izquierda Verde; ni
esperas pli bonajn rezultojn estonte.

+ Norvegio: la V.P. instigis delonge esplori la lagon Mjoesa,
kie estis uzita kiel rubejo por toksaj ruboj kaj municioj;
finfine konsilio okupigxas pri la afero.

+ Britio kaj Valiso: ili gajnis duoblan procentajxon, 2,85%, kaj
atingis la sojlan valoron de pli ol 5% en 10 distriktoj.

+ Ciprio: V.P. atingis sian unuan segxon en la parlamento.

+ Grekio: Prassini Politiki (t.s. V.P.) klopadas enmeti
ekologion en la grekan politikon, kaj batalas kontraux la
tutmondigxo.

+ Kanado - Brita Kolumbio: V.P. gajnis 12 segxojn, kaj klopodas
fari referendumon por establi pli demokratan elekto-sistemon. +
Belgio: je urbaj konsilioj 46% de la verdpartiaj segxoj
apartenas al virinoj; tio signifas "gender equity" balancon
inter la seksoj.

* Skotlando: la V.P. ne rajtis esti registrita, pro absurda
legxo rilate la partieco; felicxe ili rajtis uzi la nomon de la
brita kaj valisa V.P.; pro simila legxa baro ili ne rajtis uzi
la propran monon; Robin Harper (MSP) tamen estis elektita.

+ Latvio: la V.P. gajnis plurajn konsiliajn segxojn en la
regiono de Riga.

+ Auxstrio: V.P. en Vieno ricevis 12.5% post 7.9 en 1996.

* Hungario: Verdaj Demokratoj ricevis preskaux la saman
rezulton, sub malbonaj kondicxoj; Karoly Juhasz, konsilisto kun
ekologia programo, estos la kandidato. 

+ Francio: V.P. gajnis bonajn rezultojn; kaj ili subtenis la
maldekstrulojn gvidi la urban registaron en Parizo kaj Lille.


 
  • Al la komenco de AVENO 23
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)