AVENO 25
Informoj el la tuta mondo
>> Negative (AVENO 25)
> Auxstralio / Tasmanio / Pluvarbaro / Rifugxintoj:
Ni rememoras informojn pri sxipo plene da rifugxintoj (en
2001) kion la registaro ne allasis. La diskuto dauxrigas
ankaux en A-o. Sagxaj argumentoj estas sercxataj, kaj iu D-
ro Flannery pretendis la protekton de la ekologio; kaj diris, ke
jam "la boato estas plena". La Verda Partio en A-o
malkasxis, ke la resurso-konsumado po kape altigxas en A-o;
sed cxi-rilate la registaro de cxefministro Howard ne aktivas.
Kontraste ili forsegas unikajn arbogigantojn en la pluvarbaroj
Styx kaj Tarkine sur Tasmanio. www.wilderness.org.au
(Green #7 & faldfolio)

> D.R.Kongo kaj aliaj landoj: pro la alta bezono je Koltan
(erco, Tantalito) en la elektronika industrio (ekz-e por mobil-
telefonoj, ktp.) okazas simila manio kiel je oro. La
konsekvencoj estas, ke la ministoj - sen organizita
infrastrukturo mangxas cxion kio estas mangebla: cxefe
elefantojn, gorilojn, cximpanzojn kaj antilopojn. Ankaux
bienistoj estas forpelataj de ilia grundo. Tio jam dauxras 3
jarojn. La gajnitan monon oni investas en armilojn (por la
civila milito en Kongo).
Bob Brown, verda senatoro en Auxstralio, diras, ke tio
similas al la teroro, kontraux kiu nuntempe Usono kaj la
aliancanoj militas. Li postulas ke Britio retirigxas de la
subtenado de la Armil-Industria Foiro, okazonta en
Septembro en Afriko.
40% de la tantalo venas el okcidenta Auxstralio, kie oni
espereble ekspluatas pli dauxreble. (Green #7)
Por redukti la damagxon al la naturo necesas antauxplani la
recikladon de foruzitaj elektronikaj iloj, kiuj entute havas tre
mallongan vivon.

> Radioaktiveco: Rusio grandigas sian riskon je radioaktiva
endangxerigo de sia popolo - kaj de aliaj.
* Pluraj atomaj submarsxipoj dron(igx)is kaj nun kusxas kun
atomreaktoro je la marfundo - multaj cxirkaux la duoninsulo
Kola, parte kun siaj atomaj obusoj; tio signifas alian -
rampantan - Cxernobyl-Katastrofon. Igor Pasko, kiu atentigis pri
tio restas arestita.
* Rusio ofertis lokojn en Siberio por kusxigi nukleajn
rubajxojn el la tuta - pagipova - mondo. La prezidento Putin ecx
sxangxigis la legxon, kiu malpermesis importon de tia
materialo. (SEU-Times 26&27)
* Heredaj damagxoj pro radioaktiveco montrigxis je musoj:
ne nur ties infanoj sed ankaux la nepoj montrigxis altigitan
mutacion en la ripetigaj sekvencoj de ilia DNA. (laux Nature,
2000, 405, p.37)

> Kemiaj venenoj: Por produkti bananojn amase kaj ne havi
perdojn oni ofte uzas pesticidojn. Cxar temas pri grandaj
plantejoj en la Filipinio de DelMonte kaj Chiquita, oni aplikas
la venenon pere de helikoptero - kaj, cxar la laboristoj kutime
logxas cxe la kampoj, ili estas trafitaj de la venena nebulo.
NRO "Co. gegen Bayer-Gefahren" raportis pri uzado de
Nemacur - kaj pri plendoj pro malsanoj fare de la laboristoj.
Por protekti la bananojn sur la transporto oni aplikas Baycor
kaj Baymat, kiuj same malsanigas la sxpruc-laboristojn. Se iu de
vi legantoj mem spertis tiajn farojn, AVE petas pri raporto aux
konfirmo.
Versxajne Bayer diros, ke oni devas apliki la pesticidojn
observante la sekureco-informojn. Sed tamen - ankaux la
fisxoj mortas pro la grandarea aplikado. Ni povas eviti tion, se
ni acxetos pli multekostajn bananojn - sed - oni devus esti
certa, ke ili estis kreskigitaj sen apliko de (tiom venenaj)
pesticidoj.

> Germanio: Nutrajxa skandalo kun Nitrofen (4-Nitrofenil-
(2,4-dikloro)-fenil-etero) okazis ekde Aprilo en Germanio.
Gxi estis malpermesita en la Federacia Respubliko, sed uzata en
la GDR. Gxis nun la vera kauxzo estas neklara. Laux la
verda ministerino pri protekto de la konsumantoj kaj
agrikulturo, Renate Knast, oni uzis grandan stokejon, kie
dum la GDR-tempo trovigxis Nitrofen k.a., por stoki
grenojn. Sed - cxu tiel eblas ke nun en (cent)miloj tunoj da
greno oni trovas Nitrofen (kaj en viando de kokinoj, kiuj
mangxis gxin)? Mi dubas! Aparte mistera estas la afero, cxar
cxefe koncernis grenon el ekologie pura produktado - do, sen
apliko de pesticidoj. Kio estas klara: oni devas dubi pri iuj
etikedoj, kiuj parolas pri "Bio" - ni esperas, ke la kontroloj
igxu pri densaj, kaj la nutrajxocxeno pli travidebla. Acxetu
surloke lauxeble. La CDU-opozicio (kristan-demokratoj)
tamen samtempe kontrauxis legxoproponon de la rugx-verda
registaro, instali informdevon por la institutoj kaj
informrajton por la konsumantoj. La CDU ja regis dum 16
jaroj kaj la afero nur nun atingis la publikon.
 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)