NRO - AVENO 25
Agado de Neregistaraj Organizajxoj
Bonvolu atentigi pri la diversaj Ago-Tagoj de UN.
  • Fiksdatoj kaj Ago-Tagoj (2001)
    >> NRO (ene de AVENO 25)
    "Afganio kaj Hirosximo"
    Raporto pri la 8a de marto - Internacia Virino-Tago, kiu en
    Japanio okazis en la 3a de marto, cxar tiu tago estas por
    knabino kaj virino, okazis pupfesto tra Japanio. Ni ricevis
    raporton de Sugitani Hiroko, kiu organizis kaj tradukis 14
    leterojn de eksterlandaj virinoj el Esperanto en la japanan
    lingvon - entute venis 39 el 21 landoj.
    La 3-an de marto, Tago por Knabino en Japanio, okazis la
    kunveno de ok ne-esperantistaj virinaj organizajxoj por la
    Virina Tago, internacie la 8-a de marto, responde al alvoko
    de gxen. sekr. de UN. La organiza komitato de la kunveno
    publikigis la mesagxojn, kaj aparte prezentis sur muro. En la
    kunveno sola esp-istino el la komitato vocxlegis mesagxon,
    kiu temis "Afganio kaj Hirosximo".
    La organizantoj miris pri multaj mesagxoj, kaj dankis. En du
    gazetoj aperis raportoj pri tiuj leteroj.
    Plejpartan tempon okupis raporto fare de reprezentanto de
    japana volontula servo en "Asocio Pesxavaro".
    La cxeestantoj sciigxis, ke bildo pri Afganio, kiun donas
    registaroj usona kaj japana estas alia aux mala kontraux la
    raporto flanke de la popolo. (laux Osioka Moritaka)
    TTT-ejo: www.rawa.org (virina organizajxo de Afganio)
    
    
    > Virinoj por Paco, Afganio
    Por subteni la instruadon de afganaj virinoj kaj geknaboj -
    unue rifugxintoj vivantaj en Irano kaj Pakistano kaj poste en
    Afganio mem - iranaj esperantistoj kaj UEA lancxis la NROn
    "Zaban-e-Salam" (Virino por Paco). Bonvole pagi al la Konto
    Espero de UEA: "Lingvo de Paco 1/2/3"
    1 = Esperanto kurso
    2 = alfabetigo
    3 = materia helpo de rifugxintoj.
    > Virinaj Rajtoj: La legxaro en Germanio nun enhavas azil- rajton por virinoj ne nur pro politikaj kauxzoj sed ankaux por seksrilataj; ekz-e la mutilacio de knabinoj - AVENO raportis pri tiu krueleco jam plurfoje. Kompreneble Germanio (aux Euxropo) ne volas altiri homojn el Afriko; do, samtempe (ekz-e) la Germana Helpo kontraux la Malsato subtenas porvirinajn NRO-ojn (en Gvineo-Bissauo: "Sinim Mira Nasseque" - t.s. ni pensu estontece): Welthungerhilfe.de Konto 1115 cxe Sparkasse Bonn, Banknumero 380 500 00 > Sanigi aux superi blindecon: La fondajxo Evidente organizas kolektadon da uzitaj okulvitroj, subtenon de blindulo-lernejoj kaj la bezonatajn operacioj. Ekzemple vi povas subteni Evidente pagante al la UEA-konto de Jacques Tuinder, Henegouwenlaan 35, NL 1966 RH, Heemskerk. Aux al la blindula kaso de UEA; aux al vialanda organizajxo (ekz-e en Germanio: CBM, Posxtkonto 653440-101 Berlin, BLZ 100 100 10). > Naturprotekto: Global Nature Fund (Tutmonda Naturo- Funduso) subtenas praktikajn projektojn por vivteni lagojn kun siaj vivantaroj. Du ekz-oj:
    * La Tengis-Lago en centra Kasahxio, malpli granda ol la Aral-Maro, sed simile grava kaj ankaux endangxerigita. Gxi servas por migrantaj birdoj kaj por la tie vivantaj agloj, antilopoj kaj lupoj; temas pri 340 diversaj plantoj, 325 specioj da birdoj kaj 50 da mambestoj. Kiaj dangxeroj ? La nova kaj kreskanta cxefurbo Astana uzas la akvon de la rivero Nura, kiu sole alportas akvon al la lago. Lago sen akvo ne povas vivteni tiom da bestoj - kaj gxi ne mildigxas la klimato. Krome grandaj kurento-dratoj endangxerigas la grandajn birdojn - instali fotovoltaikon evitas tion.
    * La Lago Fuquene en Kolumbio, kusxante 2500 m super la maro, havas similan signifon por speciala vivantaro, kiel ekz-e fisx-aglo kaj ando-vulpo. La NRO Fundacion Humedales klopodas konservi gxin, edukante la agrikulturistoj por pli efike uzi la akvon, kaj nek super-nutri nek venenigi per pesticidoj la lagon; krome ili planas rearbarigi zonon cxirkaux la lago. La subfako de GNF Vivantaj Lagoj kaj NABU agas en Germanio (ekz-e pri la cxeborda regiono kun malsekaj arbaroj cxe la rivero Elbe/Labe, kie vivas ranoj, kastoroj, cikonioj ktp. kaj plantoj. Vizitindas iliaj TTT-ejoj: GNF kaj NABU
    kaj prefere subteni la naturprotektajn organizajxojn en via lando. > Tutmondigxo: ne nur SAT-anoj partoprenas la kritikon rilate la tutmondigxo. Simile al Verdpaco (Greenpeace) nun aktivas ATTAC, subtenado de Tobin-Imposto kaj similaj temoj, kritikante la Neoliberalismon. En Sennaciulo 1161 (2002-3) trovigxas artikoloj pri Porto Alegre (AVENO 24) k.a.; SAT-Esperanto
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)