AVENO 25
Verdaj Partioj en la tuta mondo

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

Verdaj Partioj: (mll: VP.)
Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio:
Global Greens
Bonvole trovi la ligojn sub Ligoj; la euxropajn V.P. vi trovos pere de EFVP kaj iam rekte per la kontinenta sub-pagxo.
Nia TTT-ejo nun ligas al multaj verdaj partioj kaj kontinentaj federacioj, uzante subpagxojn; en kelkaj landoj partio ne ekzistas, sed verda NRO. Entute la Verdaj Partioj (kelkaj havas alian nomon) sukcesis; tamen, je malmultaj reduktigxis la nombro da parlamentanoj. La nombro da ministroj altigxis (vidu ekz-e la raporton pri la Euxropa Kongreso). Partopreni en registaro kiel en Belgio, Finnlando kaj Germanio montris malfacilajxojn. Cxu ni gratulu al la Vihreä Liitto, ke ili forlasis la registaron en finnlando - cxar la majoritato decidis konstrui plian atomcentralon ? Ni esperu, ke ilia decido estis sagxa. En Germanio felicxe ni ne havis tiun decidon, sed similan: rilate la subteno de militoj en Kosovo kaj Afganio. Kelkaj pacifistoj forlasis la partion pro tio. La mondo ja toleras multajn malbonajn situaciojn sen subteni la subprematan parton per milito. > Afriko: En Marto 2002 okazis la 2-a Kongreso de la Federacio de Afrikaj Ekologiaj Partioj en Dakar. La Verda Movado igxis pli kaj pli politike, ekz-e la Green Belt Movement kun Wangari Mathai. Tri Verduloj jam estas ministroj: Abubacar Djalo ( Guinea-Bissau, defendo kaj konfliktreduktado), Sylvio Michel (Mauritius, fisxistoj), Ram Ouedraogo (Burkina Faso, pri nacia repacigxo). Pro la kolonia historio oni uzas aux la francan aux la anglan en plej grandaj partoj de la nearaba parto de Afriko. La kongreso klopodis balancigi siajn klopodojn kaj financajn rimedojn; trovi "unu vocxon" (en la rekta lingvistika senco kaj en la enhava senco) por partopreni en la pinto-konferenco Rio+10 en Johannesburg. (Catherine Grèze en Update 2/2002) Do, ni povus proponi ankaux al ili uzi Esperanton. > Ameriko: Usono: La VP. ricevis oficialan ("legal") statuson, do, la saman kiel la du grandaj partioj. Elektitaj oficistoj estas jam 120. Ili havas 200.000 membrojn kaj ili partoprenos je la Kongresaj Balotoj. Meksiko: La VP. forlasis la registaron de Fox, cxar gxi ne komencis fari la promesitajn reformojn. Mike Feinstein igxis urbestro de Santa Monica (... da enlogxantoj), Kalifornio. > Auxstralio 2002: 4,9%, du (+1) ge-senatanoj, Bob Brown (Tasmanio) kaj Kerry Nettle (NSW). La Tasmania Verda Partio estis fondita 1972, kiel unua verda partio de la mondo - Gratulon ! En sxia unua publika letero Kerry nomis tri gravajn punktojn: Tutmondigxo, aparte sxi menciis GATS (Tutmonda Konkordo pri la Komerco en la Servoj, en 2001 AVE tradukis dokumenton pri GxKKS en Esperanton); klimato kaj forcejgasoj; respondeco rilate azilpetantoj. Ili diskutas nun proponi ekologian imposton al uzado de fosiliaj resursoj kaj samtempe redukti la imposton al la laboro. AVE 1999 publikigis dokumenton pri la sistemo de Ekologiaj Impostoj. > Euxropo (Informoj plejparte el Update 1 kaj 2, 2002 Belgio: La VP. faris purpuran-verdan koalicion kun la verdaj ministroj Vera Dua (Agrikulturo), Magda Alvoet (Sano kaj Medio) (k.a. ?). Ili jam sukcesis per traktato malsxalti la sep atomcentralojn - post 40 jara aktiveco; t.s. la unuaj finigxos en 2015, la lasta en 2025. Britio (England and Wales Green Party): Cxifoje ili havas pli multaj kandidatoj (930 dum marto) kaj altigxis la membro-nombro al 5000. Francio: Noel Mamere ricevis 5,25 % kiel kandidato al la prezidento. Gxi estas sukceso por la partio, cxar gxi ankaux ricevas sxtatan subtenon (ek de 5%); bedauxrinde la tri "malgrandaj" ge-kandidatoj kauxzis tiel, ke poste ili devis vocxdoni por la iom dekstra Chirac - por malhelpi la nacionaliston Le Pen. Germanio: La VP. findiskutis bazan programon (valida gxis 2020) kaj krome baloto-programon. Ambaux entenas frazon en sia internacia parto pri la protekto de malgrandaj lingvoj, i.i. ankaux pri regionlaj kaj krome pri supernacia(j) lingvoj (tio povus esti Esperanto, kio devus esti pridiskutata - vidu la raportojn). La unua verda elektita cxefurbestro estas Dieter Salomon, kiu bone sukcesis en Frejburgo (200.000 da enlogxantoj) kontraux la kandidatino de CDU (kiu jam estas urbestro en malpli granda urbo) - sxi faris grandan eraron, varbante por si, ke verda urbestro ne sukcesos ricevi suficxe da mono por la urbo de la federaci-landa registaro (CDU-a). Hungario: La komplika elekto-sistemo reduktas la sxancojn. VP. kaj Verda Interdikto (?) trovigxas en koalicio Centro kiu gajnis 3,85%. Tio suficxas por eviti dekstran registaron. Malta: En kvar komunumoj (kiuj egalas al 10% de la popolo de Malta) Alternattiva Demokratika ricevis meze 5,7%; sed ne suficxis por segxoj. Nederlando: Groen Links nun havas 432 (post 398) komunumaj konsilistoj. La iomete nacionalista kandidato Fortuyn, kiu alvenis kun nova partio, estis mortpafita. Norvegio: VP. festas sian 15-jarigxon; nur malrapide sxangxigxas la akcepto de verdaj vidpunktoj en N-o.
Rumanio (FER): preparas la 4-an nacian kongreson en autuno. Federatia Ecologista din Romania Pollando: VP. gxis nun ne ekzistas. Samideanoj trovigxis parte en la liberala kaj la agrikultura partioj. Sed nun sxangxigxis la politika sfero, kaj oni vidas lokon por memstara Verda Partio. Bonvolu skribi al: Marek Kryda Portugalio: Rugx-verda koalicio gajnis 6,97%, kio rezultis en 2 parlamentaj segxoj. Svisio: Kantono Vaud (21 el 180 segxoj); Philippe Bi‚ler preskaux sukcesis (mankis 829 vocxoj) por la kantona registaro. Kantono Bern (15 el 200 segxoj). Ukrainio: VP. malsukcesis en la naciaj elektoj, kiuj similis al batalo. Tamen la Verduloj dauxrigos sian laboron por ekologia kaj sociala socio.
 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)