AVENO 28
Mozaiko: Ekologio, Ekonomio

GMO: Industria agrikulturo ŝatas enkonduki novajn organismojn, kiuj estas modifitaj genetike. Ekz-e oni enkondukas genetikan informeron el bakterio (BT) por ke majzo iĝu rezistema kontraŭ insekto, aŭ alia por ke la majzo iĝu nesentema kontraŭ herbicido (sama firmao produktas la herbicidon kaj la majzo-semgrenojn) aŭ el fiŝo por ke fragoj ne detruiĝu pro frosto. Plej danĝera estas risko kiu ne tuj montriĝas; sed jam oni scias la jenajn:
- brazil-nuksa geno en soj-fabo kiu kaŭzas alergian ŝokon en sentema persono; kompreneble oni haltis tian produktadon.
- esplora nutrado de ratoj pere de GMO-aj terpomoj kaŭzis malbonajn ŝanĝojn en la reno kaj sango.
Oni ne povas preventi la interkruciĝon inter kolzo GMO-a kaj natura.
Abelbredisto ne plu povos deklami la produktitan mielon GMO-libera.
Ekonomia problemo ankaŭ gravas, ĉar temas pri patentoj. Bienistoj de jarmiloj kulturas semojn, de jaro al jaro. ĉar la GMO-plantoj staras sub patento-protekto; oni devas pagi licenc-kotizon aŭ aĉeti novan semaĵon ĉiujare. Tio signifas kvazaŭ re-sklavigon de la bienistoj nun sub la jugo de internaciaj konzernoj.
Usono devigis la EU-Komisionon liberigi la merkaton kun GMO-produktoj. La sola defendilo estas, ke ĉiu produkto devas montri la enhavon de GMO, sed ne kiam porkoj aŭ bovoj estis nutritaj per GMO-majzo, ktp.. Do, iometa risko restas, eĉ se aĉetanto per lupeo rigardas la produkto-etikedon. Ni aliĝu al la protestantoj kaj elektu zorgeme kiam ni aĉetas nutraĵojn.

Klimato/ Resursoj En Germanio okazas stafeto por protekti la klimaton, organizita de la Klimato-Alianco. Ĝi finos la 1a de Juni okaze de la Konferenco pri Renoveblaj Energioj en Bonn (DE). Indiĝenoj el la pluvarbaraj regionoj akompanas la stafeton. Ili protestas kontraŭ la ekspluatado de teroleo en ekologie malstabilaj zonoj, aparte en la pluvarbaroj. Do, ne nur temas pri la klimato post la bruligo de teroleo- kaj gaso, sed jam komence pri la detruoj okaze de la ekspluatado. Vi rememoras la fi-agadon de SHELL en Nigerio.
Mi legis ke Yukos (en Rusio) volas resanigi la detruojn (faritaj dum sovetiaj tempoj) en nord-okcidenta siberio kaj ke ili klopodos eviti poluadon de tero kaj akvo. Nuntempe Yukos estas atakita de la registaro, unu- flanke pro ne pagataj impostoj, aliflanke pri politikaj aspiroj de la "fondinto" Chodorkowski. Yukos (en, ru)
La uzado de teroleo altiĝas pro la ekonomia kresko en ĉinio k.a. evoluantaj landoj. Kompreneble ili ankaŭ rajtas evoluiĝi. Sed ni ĉiuj devas klopodi vivi kun elĉerpeblaj resursoj, kaj efektivigi la enerio-uzadon. Prefereble ni investu en renoveblaj energioj. Suno, akvoforto (sub ekologiaj framokondiĉoj), vento (kie eblas), biomaso; kaj aparte redukti la uzadon de resursoj.
Aĉeti novan produkton povas esti bona, se ĝi bezonas malpli da energio kaj kondiĉe ke oni recikligas la uzitan materialon. Klima-Ligo (de)

Migrantaj Birdoj / Sovaĝaj Bestoj en Irano: Lasta tempe mi kune kun aliaj preskaŭ 20 geamikoj veturis al nordo de Irano, apud Sari, por rigardi kaj ĝui migrantajn birdojn. En Irano ni havas kelkajn gravajn lokojn al kiuj ĉiujare alflugas milionoj da migrantaj birdoj, nome Mijankale, Ferejdunkenar, Samanskale (?). Ni helpe de Ekotur kiu okupas pri aranĝado de rondvojaĝoj - precipe por konatiĝi kun medio diversflanke, kaj helpe de regionaj verdaj organizaĵoj vizitis Daŝt-e Naz kie oni prizorgas flavan iranan cervon kaj Mijankale marĉon.
Fakte okaze de Internacia Tago de Marĉoj (2a de Feb-o) helpe de kelkaj regionaj verdaj organizaĵoj oni okazigis 'Birdajn Festojn' en naturparko de Mijankale kie estas la ununura ejo por rozaj flamengoj. Flanke interesa estas ke ili interesiĝis pri Esperanto kaj D-ino Karimi intencas organizos kurson por ili surloke. (laŭ Fatemeh Solat, Irano).

Naturprotekto en Kubo:
Esperantistoj laboras por zorgi la plantojn, florojn, riverojn, arbarojn, kaj klopodas pri daŭrebla agmaniero. Se iu ŝatus subteni nin, la adreso: Inst. de Amistad con los Pueblos, P.K. 48 Bajamo 1, CU-85110 Granma, Cuba. Rafael Cabrera, tel-o 42-5503. Kubo
ret-adreso (laŭ Geidis E. Liens)

Sciencaj informoj pri araneoj kun belaj fotoj prezentas Ed Nieuwenhuys, dank' al Ronald Nobel ? en Esperanto:
Araneoj (eo)

Fotovoltaiko en Germanio: La EEG, Leĝo favore al Renoveblaj Energioj, estis aktualigita. Ĝi donas ekonomian certecon al investantoj kaj firmaoj kiuj produktas kaj instalas tiajn ilojn. La ĉefa ideo estas la certigitaj prezoj por la produktita energio.
Ekz-e por fotovoltaika kurento: 0,457 EUR /KWh kiel baza rekompenco kun adiciaj cendoj laŭ diversaj detaloj. Malpli da mono por kurento el vento kaj akvo. Tiel la industrio por daŭrebla energio instalaĵoj povas kreski. Ne temas pri subvenico, ĉar la konsumanto devas pagi la kromkostojn. Ja, miksitan prezon ni jam havis dum la tempo de la energio-monopoloj - sed ne konsciis.
Ministerio (de)
EEG (leĝo pri apliko de renovigeblaj energioj)

 
  • Al la komenco de tiu ĉi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)