AVENO 28
Verdaj Partioj en la tuta mondo

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

Verdaj Partioj: (mll: VP.) Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio: Global Greens
Bonvole trovi la aliajn ligojn sub Ligoj Tie vi trovos laux-kontinentaj pagxoj de la Verdaj Partioj.
>> Novaĵoj el la Verdaj Partioj Tutmondaj ret-ligoj: okaze de la Mond- Konferenco 2001. Pli aktuala: kun ligo al la TTTejo de AVE: Tutmonda ĉarto de la Verdaj Partioj (eo). AVE-anoj bonvolu aliĝi al la verda partio de via lando. Catherine GrŠze partoprenis la Tutmondan socialan forumon en Mumbaj (IN). Grava temo estis, kiamaniere eblas kunlaboro inter Verdaj Partioj kaj NRO- oj. > Afriko: 15 Verdaj Partioj troviĝas sur > Ameriko: La Federacio Brazilo: La Verda partioprotestis kontraŭ la politiko de la nova prezidento, Lula. Ili subtenis lian elekton laŭ programo "daŭrigebla Brazilo"; sed nun Lula ne plu interesiĝas pri ekologiaj temoj, ekz-e la eko-sistemo Pantanal estas endanĝerigata pro "evoluaj kaj ekspluaj celoj". Krom tio la nuklea industrio prosperas; la problemoj videblos nur post unu generacio. La Laborista Partio pli similas al sovetia komunisma partio; do, kunlaboro apenaŭ eblos. Kanado: La V.P. aktivas kaj partoprenas en parlamentaj balotoj. ? Kolumbio: Ingrid Betancourt estis kidnapita en 23a Feburaro 2002 de FARC, kiu serĉas dialogon kun la registaro; tion ankaŭ volas UN. Usono: V.P. kontraŭis la invadon en Irako kaj postulas Homajn Rajtojn kaj garantiitan politikan partoprenon por virinoj en Irako. > Azio/ Aŭstralio / Ozeanio: > Aŭstralio: V.P. kontraŭis la partoprenon en Irako; kaj same la planon por "Guantanamo Golfo" - kie homoj sub suspekto de terorismo estos tenitaj sub ne-leĝa statuso. En Indonezio ĝis nun Verda Partio ne ekzistas, sed ekologiaj NRO-oj. Per Gahrton kaj Kaia Braid vizitis la landon kiel baloto-kontrolistoj. Japanio: pre-partio Nov-Zelando: Dum Aprilo 2004 du MP-oj, kaj Nandor Tanczos, vizitis Eŭropon Suda Koreio: > Eŭropo/ Mediteraneo: 2003-11-07/09 Luksemburgo, EFVP Konsilio diskutis la "Manifeston" okaze de la EP-Balotokampanjo kaj preparis la fondiĝon de la Eŭropa Verda Partio en Romo. kun ligo al AVE 2003-12-05/07 Vieno (AT), Internacia renkontiĝo de verdaj komunumaj konsilistoj. 2004-02-20/22 okazis la Fondiĝo-Kongreso de la Eŭropa Verda Partio - kiel tegmenta partio - t.s. ke la naciaj aŭ regionaj partioj plie ekzistos. 32 Verdaj Partioj fondis la Eŭropan Verdan Partion. El ili 15 sidas en la naciaj parlamentoj (entute 168 sidoj), 9 estas 4 verdaj ministroj, Endulis Emsis estas ĉefministro de Latvio. 13 sidas en la EP kaj Michaele Schreyer estas EU-Komisarino de la Verduloj. En Junio 2004 okazos la baloto por la Eŭropa Parlamento kune kun la aliĝantaj ŝtatoj, kaj kompreneble ni verduloj bezonas parlamentanojn el ĉiuj EU-Ŝtatoj por havi sufiĉe da reprezentanoj el ĉiuj landoj kaj regionoj. Bonvolu subteni en via lando la Verdan Partion. ĉi tie mi menicas nur kelkajn. Se vi bezonas informon pri la kandidatoj de via lando, bonvolu viziti la TTT-ejon de la Eŭropa Verda Partio: Albanio: Verda Partio "Te Gelberte Shiqparti" fondiĝis en 2001 kaj estis akceptita de la EFVP dum la konsilio en Luksemburgo. Davida Pertena prezentis ĝin. Ili protestis kontraŭ donacita sendaĵo de GMO majzo el Usono. Grekio: Ne partoprenos la naciajn balotojn sed por la EP Hispanio/ Katalunio: sukcesaj Verduloj kun Socialistoj faras koalicion; ankaŭ por la EP-Baloto. Hispanio ne estu la enirpordo por GMO en EU. Hungario: Alianco por Verdaj Demokratoj partoprenos la EP baloton Italio: Monica Frassoni subtenis la amendon de Dell'Alba pri la uzado de Esperanto ene de la EP. 2003-11-23 Kiprio, Manifesto por nutraĵa sekureco; kontraŭ GMO, por ekologia agrikulturo. . Grekoj kontraŭis la komunan eniron de turkaj kaj grekaj partoj en la EU. Sekve, la turkoj devas atendi iomete. Kroatio: Batali dise - gvidis al malbonaj baloto-rezultoj. Oni planas fondi almenaŭ verdan tegmentan organizaĵon. Latvio: Gratulon ! Verda Partio estas en registara koalicio; pro la resigno de la ĉefministro tiun postenon ricevis Endulis Emsis. Li estas la unua ĉefministro de iu ajn Verda Partio. En la Eŭropa Balotado ili koalicias kun la Kamparana Unio. Malto: Arnold Cassola, parolisto de la Eŭropa Verda Partio kaj Esperanto-simpatianto kandidatiĝas por la EP. Pollando: En 2003 fondiĝis Verda Partio. Gabriele Szuba, EFVP- komitatano Partioj. Adr-o: Ul. Dobra 19/49, PL 00-384 Varsovio; www.zieloni.org.pl Portugalio: Forsto-bruloj estas naturaj, sed maltaŭga plantado - monokulturo de eŭkalipto - altigas la riskon. Os Verdes varbas por pli ekologia forstokulturo. Victor Cavaco Rumanio: La Verda Partio, Verzii, klopodas sekurigi samtempe la kvaliton de la Nigra Maro kaj de la limoj. Serbio: Borisa Antonijevic parte sukcesis arigi la diversajn verdajn partiojn. Por manko da mono ili ne povos partopreni la EP-Baloton; sed ili kandidatiĝos je komunumaj balotoj. Slovenio: Nova Junulara Partio "Stranka Mladich Slovenije" ankaŭ aliĝis al la EFVP Svisio: Pli alta procentaĵo en nacia baloto, 7.4%. Turkio: Reorganizis kaj kampanjas kontraŭ la or-minado pere de cianido, nuklea politiko, kaj granda hidroelektrika centralo -en Rize pro aparta speco da fiŝo (La konstruado devus konsideri la ekologion). La 2a Verda Dialogo inter la partio kaj NRO-oj okazis. Ili eldonas "3 Ekologioj", pri la naturo, pensado akj politiko. Fi-Laste: La militara registaro de Birma/Myanmar akceptas ke ĉinio grandskale forhakas la praarbaron en la regiono Kachin. Sekvos rilataj katastrofoj. ĉinio lernis nur sur sia propra teritorio

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)