AVENO 29
Mozaiko: Ekologio, Ekonomio


2005-01-06

>Litovio: Bloko 1 de la atomcentralo Ignalina estis malŝaltita finfine, tra subtena kontrakto kun EU. Restas la bloko 2. Ambaŭ estas de la tipo Ĉernobil (kiu eksplodis 1986-04-26). "Jarcenta" Tertremo en Litovio (forteco 5,3) pligrandigix fendojn en la betono. Similaj atomcentraloj troviĝas en Bulgario (Kosloduj) kaj Slovakio (Bohunice). Necesas alternativoj kaj eble altigi la pli efikan uzadon de kurento. (vidu la Konsiloj de AVE pri efika uzado de elektra energio)
(taz/ap, Reinhard Wolff 2005-01-03)

> Nuklea Rubo: 2004-09-12 Protestoj kontraŭ planoj de t.n. fina stokejo por forte radianta rubo el nukleaj centraloj okazis en Benken, Svisio, proksime de Schaffhausen [ŝafhausen] kaj la Lago de Konstanco.
Protestantoj el Svisio, Francio kaj Germanio unuiĝis; ĉar unue ili estas najbaroj kaj due en Francio oni planas simlajn instalaĵojn por Bure, proksime de Nancy, kaj en Germanio en Gorleben, sude de Hamburgo - tie jam oni stokas grandajn ujojn; sed ankoraŭ ne en t.n. fina stokejo. Pliaj informoj je: KLAR-Schweiz

Krom la problemo de la transporto oni devus esti certa, ke en miliono da jaroj nenio okazos je tiuj profundaj lokoj; kaj ke neniu (teroristo, ...) povus uzi la materialon por fiaj celoj.
Kompreneble ne nur temas pri la rubo sed ankaŭ pri la tuta serio de laboroj por produkti elektrikan kurenton en nuklea centralo: Elfosado de la erco, kiu poluas la tieajn regionojn per radioaktiveco. Produktado de la al-riĉigita materialo, kiu povus esti uzata ankaŭ por atombomboj, disdono de radioaktiva materialo - eĉ akceptitan kvanton - el la nukleaj centraloj, paneoj en la nukleaj centraloj, kaj prilaboro de la el-bruligita materialo, kiu tamen havas altan radioaktivecon. (red.)

> En Japanio, lando kiu nun tre dependas de nuklea energio, okazis pluraj akcidentoj en nukleaj centraloj; la lasta en Mihama kie mortis 4 laboristoj (2004-8-9) pro neglektado de antaŭ- zorgema riparado de streĉitaj partoj.
En Rokkasho, troviĝas uran-industrio: al-riĉigo, intertempa stokejo - ĉar oni ne plu rajtas transporti al Eŭropo, kaj oni konstruadas reciklado-fabrikon por nukleaj brulstaboj - ĝi daŭre prokrastiĝas kaj kostoj altiĝas - Tamen la kostoj ne tro gravas, sed la provizo per energio kaj finfine ankaŭ la sekureco.
Nur malmultaj civitanoj protestas, ekz-e s-ino Kikukawa, sed aliaj ne emas protesti; ĉar tio ne estas tradicio en Japanio.

> Fand-energio: ITER estas internacia projekto por konstrui reaktoron kiu uzas la energion el la fandigo de atomaj nukleoj. En 2006 oni volas ekkonstrui esplor-reaktoron ĉu en Cadarache (FR), ĉu en Rokkahso (JP).
El unu gramo da hidrogeno rezultos tiom da energio kiel je bruligo de ok tunoj da teroleo. ĉu eblos bridi tian altenergian procezon ? Nuntempe ĝi okazos nur en steloj, kiel nia suno, kaj surtere en fulmrapidaj eksperimentoj. (taz, 2004-09-15)

 Kasaĥio - Raketa veneno: Infanoj, loĝante proksime de
la fama raketo-startejo Bajkonur, suferas hormonajn problemojn
kaj sango-malsanojn kompare kun aliaj. Supozeble nebruligita
hidrazino kaŭzas la malsanojn.
(Mosnews.com, laŭ siberiaj sciencistoj en Nature,
2005-01-13)

Hinda Oceano / Tutmonde: Rupert Neudeck postulas EU-vastan (mi dirus tutmondan, red.) helpo-korpuson por internaciaj katastrofoj, simile kiel fajrobrigado; ili devas troviĝi en ĉiuj landoj kaj ekagi laŭbezone sen burokrata diskutado, kiu estas tipa por la nuntempa UN. Aktuala nombro, kiu povus esti malpli alta, da mortigitaj: pr. 200 mil,

Fiŝkaptado: La eŭropaj ministroj pri fiŝkaptado diskutis la protekton de kelkaj fiŝ-specoj pro danĝero de ilia estingiĝo. Hispana, franca kaj brita ministroj ne emas malpermesi la kaptadon ekz-e de moruo kaj plateso. Sed almenaŭ oni limigis la kapto-monatojn kaj en la Balta Maro kelkajn regionojn. Tutmonda Mara Malpurigo per Plastikaĵoj: Plej multaj maraj birdoj kaj fiŝoj nevole kolektas plastikaĵojn en siaj stomakoj, kiu endanĝerigas ilin. Ĝi venas el la rubaĵo de ŝipoj kaj el riveroj. Do, bonvolu ne simple forĵeti kia ajn plastikaĵojn, sed kie ne jam funkcias, kunlaboru por kolektado kaj aŭ reciklado aŭ kontrolita forbrulado - kun lavado de la fumo kaj uzo de la energio. (Deutschlandfunk, 2004-12; red.) Cunamo kaj la Tero: La sismo en la Hinda Oceano (2004-12-26) estis tiom forta - ĝia energio egalis al 23.000 da Hiroshima-Bomboj - ke ĝi influis la tutan "korpon" de la tero, kiu nun kvazaŭ sonoras kiel giganta sonorilo kun frekvenco de 10 minutoj (1/600 Hz). Mezursistemo en rok-minejo de la Nigra Arbaro mezuras tion, kaj la sciencistoj diris ke la kerno de la tero estis movigita kaj sekve - laŭ usonaj sciencistoj la akso de la tero estis movigita je 8 centimetroj. Verŝajne la turniĝo de la tero rapidiĝis, ĉar la formo de la tero ŝanĝiĝis. Feliĉe por nia vivo tio ne gravas. (Badische Zeitung, Maikka Kost post vizito de BFO, Schiltach, 2005-01-15)
  • Sismo-Cunama Katastrofo ĉirkaŭ la Hinda Oceano:
    Por longdaŭra helpo al la ŝtatoj necesas rimedoj specifaj laŭ la lando. Rekta abolicio de ŝuldoj (plej facile) aŭ eble pli efike kondiĉi, ke tiu mono estu investita por katastrofo-protektado.
    La landoj timas, ke ŝuld-abolicio eble reduktos ilian financan bonecon. Aliaj taŭgaj rimedoj estus: malaltigi la doganajn merkato-barojn, ekz-e rilate tekstilaj produktoj. Kunlaboro ne funkcias kun Somalia, ĉar tie mankas ŝtata aŭtoritato (registaro) kaj kun Myanmar/Birmo, kie reĝas militara reĝimo; sole la Ruĝa Kruco povas aliri tien.
    (Deutschlandfunk, Intervjuo kun Uschi Eid (Verda Partio) - ŝtatsekretario pri ekonomia kunlaboro 2005-01-11)

  • Tutmonda Mara Malpurigo per Plastikaĵoj:
    Plej multaj maraj birdoj kaj fiŝoj nevole kolektas plastikaĵojn en siaj stomakoj, kiu endanĝerigas ilin. Ĝi venas el la rubaĵo de ŝipoj kaj el riveroj. Do, bonvolu ne simple forĵeti kia ajn plastikaĵojn, sed kie ne jam funkcias, kunlaboru por kolektado kaj aŭ reciklado aŭ kontrolita forbrulado - kun lavado de la fumo kaj uzo de la energio.
    (Deutschlandfunk, 2004-12; red.)

  • Gripo-Pandemio kiam ?
    Epidemiologoj timas ke iam okazos nova severa gripo-epidemio; elvenante el la t.n. birdo-gripo en sud- orienta azio. Se ĝi okazos oni timas ĝis milionojn da mortoj kaj multe pli da malsanuloj. Ili postulas, ke la ŝtatoj mendu la vakcinon jam nun, ĉar sen mendo la firmaoj ne volas riski la produktadon; temas pri 100 milionoj da EUR.
    (Deutschlandfunk, 2005-01-12)


    Arkivo

  • Hinda Oceano / Tutmonde:
    Rupert Neudeck postulas EU-vastan (mi dirus tutmondan, red.) helpo-korpuson por internaciaj katastrofoj, simile kiel fajrobrigado; ili devas troviĝi en ĉiuj landoj kaj ekagi laŭbezone sen burokrata diskutado, kiu estas tipa por la nuntempa UN. Aktuala nombro, kiu povus esti malpli alta, da mortigitaj: pr. 200 mil homojn.
    Intervjuo en DLF, 2005-01-05

  • Fiŝkaptado: La eŭropaj ministro pri fiŝado diskutis la pretekton de kelkaj fiŝ-specoj pro danĝero de ilia estingiĝo. Hispana, franca kaj brita ministroj ne emas malpermesi la kaptadon ekz-e de moruo kaj plateso. Sed almenaŭ oni limigis la kapto-monatojn kaj en la Balta Maro kelkajn regionojn. (taz, Hanna Gersmann 2004-12-23, p.7)

  • Homoj ĉasmortigas birdojn - ekz-e en Katalunio En Hispanio oni malpermiesis ĉasi migrantajn birdojn pere de gluaj tigoj.
    Sed la homo tro sxatas la viandon de la birdoj, sed sxajne ne la birdojn.
    Do, nun oni provas kapti la birdojn pere de metalaj kaptiloj; sed tiuj same tormentas la birdojn ĝis ilia morto. Birdoprotektantoj nun klopodas kontraŭ tia kaptado. Temas pri milionoj da migrantaj birdoj; kiom da ili estas kaptitaj ? (oni diras milionoj).
    Ĉu iu scias pli precizan nombron - ankaux en aliaj landoj ?
    (Informo: 2004-09-26 Birdoprotekto-Komitato (de) )
  • Salumitaj Birdoj en Irano - Homoj helpas al birdoj
    Ĉijare okaze de malpliiĝo de akvo dum somero en Orumieh Maro kiu situas nord-oksidente de Irano, multaj birdoj fariĝis kristal-sal plene (ĝia akvo normale estas tro sala).
    Tio signifas ke ili tutkorpe kovriĝis per salaj kristaloj (same kiel blankaj belaj statuoj!)  kaj ankaux pro akvumi en la sala akvo ili  malsaniĝis.
    La irana televido montris ke multaj membroj de medio-protektantaj organizaĵoj pene elversxadis blankajn kristalojn de la korpoj de birdoj kaj post fari ilin indikitaj, metis ilin en nesala akvo de la sama regiono dum tuta ĉirkauaĵoj estis tute blankaj kaj belaj!
    (Informo: 2004-Septembro de Fatemeh Solat, Irano)
  • Belaj Grandegaj Pontoj - Danĝero por migrantaj birdoj. Bela sed malbona ekzemplo !
    La ponto super la Oeresund inter Danio kaj Svedio estas portita en la mezo de kvaropo da grandaj pilonoj. Ili estas fiksitaj kvazaŭ de harpo de ŝtalaj ŝnuregoj - belega arĥitekturaĵo.
    Bedaŭrinde ĝi estas mortigilo por miloj da birdoj. Aparte dum la nokto ili estas allogataj de la multaj trafikaj lumoj. Sed ili preskaŭ blindigas la birdojn kaj multaj aŭ estas mortigitaj de aŭtomobiloj aŭ kraŝas kontraŭ la ŝnuregoj. Sveda ornitologo (birdo-specialisto) nombris je unu tago en aŭtuno 2003:
    Pli ol 1000 migrantajn birdojn, inter ili 188 turdoj kaj 46 ruĝ-gorĝuloj.

    Oni rezignu pri nova ponto super la Fehmarn-Belt, inter la insuloj Fehmarn (DE) kaj Lolland (DK). Laŭdire sufiĉos la pramŝipoj; eĉ laŭ ekonomia vidpunkto la projekto ne donos profiton.
    (Informo: 2004-Septembro de NABU (Naturprotekto-Ligo en Germanio) ) NABU

     
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)