Returne al la cxefa pagxo de Aveno

AVE Raportoj, Aveno 30
2005-09-25

2005-07-19 Riga: AVE-Renkontiĝo okaze de la IEK.
Dank' al la bona organizado de Mara Timermane ni havis
kunsidon en la latva ministrejo pri medio-protekektado en Riga, dum ĉ. 2 horoj je tagmezo.
Manfred Westermayer (AVE) prezentis "Agendon 21" en Frejburgo/Br. (DE).
Agendo_21 kreiĝis en Rio de Janeiro (1992).
Krom la devontigo al la registaroj ĝi postulas
kunlaboron sur la urba nivelo inter la administraro kaj la lokaj NRO-oj.
Bonvolu viziti (iom pli poste) pri "Agendo 21".

Eriks Leitis, konsilisto de la ministerio, prezentis la evoluon
de eko-turismo en Latvio. Ili instalis plurajn naturprotektejajn
zonojn, parte tre grandaj; kien oni invitas la turistojn por
ekkoni la naturajn belecojn de Latvio kaj ĝui trankvilajn
feriojn. Tie jam ekzistas reto da biciklaj vojoj.
Bedaŭrinde en la urboj mem ofte mankas biciklo-vojoj; kaj
bicikli estas malfacile, ĉar la aŭto-ŝoforoj ne
tro respektas biciklojn. Tre malmultaj biciklistoj estis
videblaj. Sed ankaŭ en Latvio oni jam planas enkonduki
biciklo-vojojn.
Okazis diskuto pri la diversaj temoj. Poste s-ro Leitis montris
al ni specialaĵon de la ministreja domo. Ĝi situas
vid-al-vide al la muzeo de la okupacio en la urbo-centro.
Ĝi estis konstruita antaŭ ĉ. 600 (?) jaroj kaj ĉar la
ĉirkaŭaĵo leviĝis (pro sablo,
runinaĵoj, ktp.) dum la jarcentoj, la
antaŭa teretaĝo nun aspektas kvazaŭ kelo.
Elkoran dankon al Mara kaj al la ministrejo, kies ĉefo
apartenas al la verda partio.


2005-07-28 Vilnius AVE-Kunveno okaze de la 90a UK
Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis. La AVE-sekretario
Manfred
Westermayer raportis: pri la daŭra kunlaboro kun la verdaj
partioj; montris ilian eŭropan afiŝon kun slogano en
Esperanto; tradukservon al personaj paĝoj de verdaj
deputitoj en la Eŭropa Parlamento krom la oficialaj
ankaŭ i.a. en la albanan, eŭskan kaj rusan - por
montri al ili la taŭgecon de Esperanto por la politika
uzado.

Ekzistas pluraj ligoj de verd-partiaj hejmpaĝoj al AVE,
aparte al la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj en
Esperanto. Ankaŭ okazis kunsido en latva ministerio de
medio-protektado pri eko-turismo kaj civitana partopreno en la
Agendo 21, enkadre de la IEK en Riga, organizita de Mara
Timermane.

Krome ni diskutis pri la strukturo de AVE. Ni kreis provizoran
estraron, krom la sekretario tie kunlaboras George Sossois el
Belgio. Oxana Burkina el Rusio rakontis pri la okazinta AVE-
junulara renkontiĝo en Kovrov, ene de IJK 2004. De tie
venis la deziro al regiona komitato: AVE komencas instali
ankaŭ tiun strukturon por plibonigi la kunlaboron kun la
naciaj verdaj partioj kaj NRO-oj. (raporto pri la nova provizora
strukturo sekvos).


2005-08-04? Zakopane, Kunsido de verdemuloj dum la IJK

Oxana Burkina, kiu organizis la kunsidon kaj disdonis
materialon: Ni parolis pri verduloj en Esperantujo - kio jam
ekzistas kaj kiu kiel agas jam. Ni diskutis tion rilate al
kunlaboro kun eksteresperantaj verdaj organizoj - kiel ni
aspektas por ili?
Kion specifan verduloj-esperantistoj povas proponi al ili, kial
ili kunlaboru kun ni?
Estas konata agado de AVE (kunsidoj, AVENO, retpaĝo,
diskutlisto), tamen ekzistas ankaŭ unuopuloj, kiuj ne
ŝatas aparteni al ajna organizo sed ankaŭ
okupiĝas pri verdaj temoj. Kaj ekzistas aliaj organizoj
kiuj subtenas verdajn ideojn. Oleg proponis krei ĝeneralan
retan ligilon por ĉiuj, tio povus esti ekologiisma komunumo
ĉe orkut.com - tio estas bona ebleco por verdaj kontaktoj
ene de Esperantio, kaj ankaŭ por eksteraj
interesiĝantoj. Ĉiu deziranta partopreni petu ĉe
Oleg
invitilon al orkut.

Apartan atenton ni donis ankaŭ al lingvo kaj lingva nivelo
de verdemuloj en Esperantio - bedaŭrinde, ofte verda
entuziasmo ne povas naski belajn fruktojn pro manko de
lingvoposedo.
Krome ni diskutis eblan laboron pri esperantlingva vortaro pri
ekologiismaj temoj, evidente, ke mankas terminologio kaj
diskutantoj ofte spontanee uzas anglismojn ktp...

Ni diskutis ankaŭ kiel kunagi krom kunsidoj kaj diskutoj,
kaj unu el ideoj estis organizi dum ajnaj partoprenataj
kongresoj iujn verdajn agadojn: aŭ prelegojn por lokanoj,
aŭ purigon de ĉirkaŭaĵo, ....

Krome ni parolis pri tio, ke ni povas influi homojn en
Esperantio per aktivaj proponoj de pli ekologiisma sinteno dum
organizo de kongresoj: dum elekto de ejoj konsideri ekzemple
uzon de naturafablaj lumigiloj, por kongresaj bezonoj uzi
reciklitan paperon anstataŭ tutblankan, printi sur
ambaŭ
flankoj de la folio, dum kongreso vendi trinkaĵojn en
naturafablaj ujoj...  Tio fakte estis proponita laŭte dum
la solena fermo al la organiza teamo de la venonta IJK de la
verda grupo).

Krome el konkretaj proponoj notindas invito de Tomio partopreni
en verda kunveno en lia regiono (pri tio kontaktu lin rete):
estas bona ideo pro tio ke la kunveno fariĝos internacia
dank al esperantistaj verdaj ligoj. Tio ankaŭ estus la
bildo de
verda movado en Esperantio por eksteruloj...
Posta rimarko de Manfred: se eblas partoprenu en via lando okaze
de verdaj kongresoj kaj informu pri Esperanto.
(raporto de Oxana el St. Peterburgo)
-----------

Daithi el Irlando, parolis pri pri "naturamika manĝado",
t.e. kaŭzoj por ne konsumi viandon; alivorte rilatas al la
"ekologia pied-spuro" de nia vivo-stilo.

Jen informo de Oleg pri "orkut.com"
Unu el la rezultoj de tiu diskuto estis decido starigi komunumon
"Ekologiemaj esperantistoj" ĉe Orkut.com kaj uzi ĝin
kiel ilon por tiu ekologia per-Esperanta kunlaboro. Tiu komunumo
jam estis kreita, kaj nun ni invitas ĉiujn
interesiĝantojn aliĝi al ĝi kaj partopreni labor-
diskutojn tie; bonvolu serĉi la komunumon laŭ la frazo
"Ekologiemaj esperantistoj" en "ĉiuj lingvoj". Ret-Adreso
de Oleg




 
  • Lingva Diskriminacio en EU
    Teksto de la Komunikadcentro en Bruselo
    Ret-Adreso de la Komunikadcentro
    Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)