AVENO 30
Verdaj Partioj en la tuta mondo

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

Verdaj Partioj: (mll: VP.) Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio: Global Greens
Bonvole trovi la aliajn ligojn sub Ligoj Tie vi trovos laux-kontinentaj pagxoj de la Verdaj Partioj.
>> Novaĵoj el la Verdaj Partioj
La Eŭropa Verda Partio (EVP) konsistas el 35 landaj partioj, 7 observantaj partioj kaj la Federacio de Eŭropa Verda Junularo.
Pro la elekto de Arnold Cassola en la italan parlamenton la EVP devis elekti novan gxeneralan sekretarion. Ni gratulas al Juan Behrend.
Bonvolu viziti la koncernajn retejojn. Ligiloj al Verdaj Partioj en Eŭropo
EVP pripensas la Klimatan Sxangxon, kaj tial kalkulis kiom da CO2 ili bezonis por vojagxi al ila Konsilio en Helsinki. laux tio ili donacis al la NRO Climate Care, subtenita de la Tutmonda Sovagxbesta Fonduso(WWF).
Oni kalkulis la manieron vojagxi de cxiuj 185 partoprenantoj, evaluis la koncernan kvanton da CO2, kiu egalis al 212 arboj (egalas al 717 EUR).

Fondiĝis la Eŭropa Retaro da Verdaj Maljunuloj (ENGS, European Network of Green Seniors). Ilia retejo - ĝis nun en la angla kaj nederlanda: ENGS
La germana versio troviĝas je: Gruene-Alte ; tie oni trovas ankaŭ ligilon al AVE.
Se iu ŝatus traduki tiun dokumenton - bonvolu !

Okazis Verda Konferenco pri la malgrandaj insuloj en la Mediteraneo.
Ili produktis suficxe detalan Proponaron por Ekologia Dauxrigeblo, kiu meritas tradukon (el la angla).
(update, 2006-06)

Rusio: Verduloj (kune kun diversaj NRO-oj) manifestaciis en Moskvo por la Homaj Rajtoj de samseksemuloj; kaj por la rajto manifestacii.
La urbestro Yurii Lushkov ne akceptis tion; la polico arestis Alexey Kozlov kaj Dmitri Makarov (Verda Alternativo/ GROZA); la dekstruloj kaj alian fundamentalistoj batalis kontraux la manifestaciantoj, sekve de tio ankaux Volker Beck, MdB (germana parlamentano) estis vundita.
Tia mistrakto de la Homaj Rajtoj fare de rusiaj instancoj ne bone koincidas kun la nuntempe rusa presidenteco de la Euxropa Konsilio, kiu laux la statutoj respektas la Homajn Rajtojn.
Olga Gnezdilova (GROZA) protestis kontraux tia neglekto de la Homaj Rajtoj, kaj ne-protekto kontraux la agreso de neo-naziistoj.
Pli je Resist.ru (plejparte en la rusa).
(update, 2006-06)

La Verda Partio en Bulgario pli aktivas. La centra gvidanto, s-
ro Karakaĉanov vizitis Veliko Tarnovo, la antikva
ĉefurbo de Bulgario. Tie okazis regiona kunsido kun la celo
kompletigi la regionan gvidantaron kaj diskuti pri eventuala
kunlaboro kun aliaj partioj, konekse kun estonta parlamenta
baloto.
(laŭ Ivan Tr. Minĉev, Veliko Tarnovo, 2006-04)
----
La Verda Partio en Cxehxio (Strana Zelenych) sukcesis en landaj balotoj kaj ricevis 6,3% de la vocxoj.
Evidente la nova partia presidento Dr. Martin Bursik, iama ministro pri la medio, bone alparolis la civitanojn.
Ili ankaux komentis, ke la cxehxa elekto-sistemo malfavorigas la malgrandajn partiojn.
Milan Horacek, nun MEP (elektita en Germanio), komentis la eblan koalicion. (update, 2006-06) ---- La Verda Partio en Italio sukcesis je landaj balotoj. La eksterlande loĝantaj italoj elektis Arnold Cassola; ĝis tiam ĝenerala sekretario de la Eŭropa Verda Partio. Interese por AVE: li ĉiam subtenis la partoprenon de esperantistoj je Verdaj Kongresoj. ---- La germana Verda Partio en la federacia lando Baden-Virtembergo sukcesis en baloto fine de Marto 2006 kun 11,7% kaj do 17 parlamentanoj. La ĉefaj temoj estis GMO (genetike modifitaj organizmoj), nukleaj centraloj kaj la lerneja moderniĝo. -- La Verda Partio en Germanio atingis ĉ. 8% en la federacia baloto, 2005-09; la nova frakcio konsistas el 51 parlamentanoj, inter ili 20 viraj. Respondeculoj "parolantoj" por la frakcio estas Fritz Kuhn kaj Renate Kuehnast. Buendnis 90 / Die Gruenen
------- Ligilojn al la Verdaj Partioj de la aliaj kontinentoj vi trovos ekzemple sub globalgreens.inf.
 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)