Iomete senordigitaj informoj:
Aveno 31 - ekologio 8 (2007-06-21)
informo de Daithi pri interesa kalkulilo de VIA "ekologia
piedpremo"; t.s. kiom da areo vi bezonas, kaj kiom da mondoj
necesus, se la tuta homaro vivus kiel vi.
ecological footprint -
kalkulas surbaze de viaj informoj (UN-lingvoj ?)
Infektado pro uranio en Niĝerlando kaj Gabono.
mekredon la 4an de aprilo 2007, informo de Saïd Hatrit
Sciencistoj, juristoj, kuracistoj (Mondaj Kuracistoj) kaj
viktimoj merkrede starigis akuzon pri la ekspluatado de uranio
far la franca firmao Areva en Niĝerlando kaj Gabono.
Taksata malklara en la informado, la eksa-Cogema estas akuzita
ke ĝi konscie lasis siajn dungitojn kaj la loĝantojn
de la ercaj regionoj, kiujn ĝi ekspluatas, submetitaj al
gravaj dozoj de radio-aktiveco.
Merkrede ili kune kun la reprezentantoj de asocioj de viktimoj
de Airlit (Niĝerlando) kaj Mounana (Gabono) minejoj, tiu
lasta fermita depost 1999, prezentis en Parizo la konkludojn de
trijaraj enketoj. "Ni kun seriozaj kialoj pensas ke Afrikanoj
kaj envenintaj Francoj recevis malsanojn nur pro la neglektoj de
Areva rilate la protektadon de sano kaj medio, eksplikis William
Bourdon, prezidento kaj fondinto de la asocio SHERPA. Arlit
estas urbo konstruita en plena dezerto, dum la jaroj 70, por la
bezonoj de ekspluatado de la valora erco, kaj ĝi
hodiaŭ nombras 70 000 loĝantojn.
Laŭ la akuzantaj
asocioj kunvenintaj en Parizo merkrede, Areva kaj ĝiaj
filioj, Somaïr kaj Cominak en Niĝerlando, Comuf en Gabono,
intence gardis siajn dungitojn en la ne-scio pri riskoj dum
laboro ĉe minejoj ." Nur en 1986, okazis malgranda
konsciigo, eksplikis Almoustapha Alhacen, laboristo en la minejo
de Arlit kaj prezidento de la Niĝerlanda asocio de medio-
protektado Aghir N Man . Fondita en 2000, ĝi en 2003 petis
la Criraad mezuri la nivelon de radio-aktiveco sur la tereno.
"Ni vidis niajn kolegojn morti sen kompreni kial", memoras li.
Ne sukcesinte malpermesi tiun kontrolon en Arlit, la estro de
Cominak sukcesis konfiski la mezur-materialon de la sciencistoj
ĉe la dogano de Niamey, laŭ la raporto de la asocioj.
Tiuj-ĉi tamen sukcesos gardi instrumentojn, kies mezuroj
estos ne-diskuteblaj. " La nivelo de infektado de la trink-akvo
multe transpasas la normojn de OMS, asertas Bruno Chareyron,
respondeculo ĉe Criirad. La scienca laboratorio ankaŭ
mezuris la radio-aktivecon de feraj pecoj forte infektitaj
ĉe la bazaro de la urbo, kaj konstatis ke la radio-aktivaj
rubaĵoj (500 0000 Bq/ kg ) estis stokitaj subĉiele,
ricevantaj akvojn kaj ventojn.
Areva respondis al la kontroloj
de la Criraad per mezuroj faritaj de siaj ekspertoj, kaj
laŭ kiuj la la trink-akvo en Arlit estas sen infekto, diris
bruno Chareyron, kiu bedaŭras tiun strategion de kompleta
neado. La celo de Areva, akuzas la raporto de la asocioj, estas
malebligi la certigon de kaŭzo-ligo inter la submetiĝo
al radio-aktiveco kaj la malsanoj, tiu certigo povus kosti multe
al la entrepreno. Pro tio la societo gardas sekretaj siajn
kontrolojn, kiel tiun, kiun ĝi faris en 1986 en Mounana.
Antaŭfrontante la inform-skuadon preparitan de la asocioj,
Areva anoncis je la lasta 16a de marto, sian volon krei:
"Observatorion de la sano apud siaj minejo-centroj" -"Pozitiva
paŝo al kiu ni devos respondi kun ĉiuj kutimaj
rezervoj", diras la prezidento de Sherpa. Kaj Almoustapha
Alhacen "Mi konfesas ke mi ne fidas ilin, ĉar ili estas
specialistoj en reklamo" diras li preskaŭ ĝenata. En
la komunikilo anoncanta sian proponon, Areva asertas ke ĝi
metas la daŭrigeblan evoluon en sian strategion" kaj
sampaŝe kontribuas "respondi al la defioj de la 21a
jarcento: la konservado de la planedo kaj la respondeco al la
futuraj generacioj" Sherpa, kiu jam devigisTotal monkompensi la
birmanajn laboristojn,antaŭavertis ke ĝi disponas pri
sufiĉe da elementoj por sur-religi "unu aŭ plurajn
procesojn" "longajn kaj komplikajn" en Francio.
http://www.afrik.com/article11482.html (fr)
sendita 2007-05-14 AVENO - ekologio 7
Protektu la abelojn - tutmonde !
2007-05-14, Germanio, GMO (malpermeso de MON810)
Germana abelbredisto sukcesis je juĝkorto kontraŭ
plantado de GMO-maizo (MON 810) en la proksimeco de sia abelujo.
La ĉefaj argumentoj estas, biologie:
ke la MON 810 produktas toksinon/venenon de iu bakterio ( Bac.
Thuringensis) kaj ekz-e larvoj de papilioj mortas pro tio; kaj
speciale:
ke abeloj kolektas la polenojn de maizo, sed mielo kiu enhavas
GMO-polenojn ne plu estas organika mielo (fakte ne
manĝinda). MON 810 estas ne akceptita en Germanio, k.a.
landoj por produkti manĝaĵojn, sed por produkti
energio-maizon (por produkti fuelon).
http://www.bienen-gentechnik.de/ (de)
Ĝenerale pri la abelo-bredado:
http://www.mellifera.de/
Tie troviĝas detala artikolo pri la grandega abelo-mortado
en Usono pro ĝis nun nekonata kaŭzo, t.n. CCD (Colony
Collapse Disorder).
Ĉu eblas imagi mondon sen abeloj ?
(tiuj internet-paĝoj estas en la germana)
Por aliaj lingvoj bonvolu viziti IFOAM:
http://www.ifoam.org/organic_world/directory/index.html
Iom pli pri abelbredado en Esperanto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mielabelo
-
sendita 2007-05-02 AVENO - ekologio 6
2007-04-25, Eŭropo - Italio diskutas la mankon da akvo
pro
la klimata ŝanĝiĝo ! La duonigita akvo-nivelo en
la rivero Po kaj malalta nivelo en la grandaj lagoj en norda
Italio minacas la agrikulturon kaj la energio-produktadon. La
Medio-Ministro postulis al la civitanoj ne malŝpari la
akvon kaj al la ĉefministro zorgi por taŭgaj rimedoj
kontraŭ kurento-malŝaltoj "nigriĝo", aparte eviti
la troan elektrokonsumadon pere de malvarmigiloj. Kompreneble,
la akvo-problemo ne nur rilatas al Italio, sed tie eble pli
grave ol en la nordaj regionoj de Eŭropo. Jam en la sudo de
Germanio (ktp) preskaŭ ne pluvis dum 5 semajnoj,
prokrastante la ĝermo de la grenoj, kaj tro frua evoluo de
la arbo-fruktoj.
2007-04-26, Ukrainio Rememoras Chernobil/Chornobyl.
La Verda Partio rememoras la plej grandan katastrofon de la
civila uzado de la atomenergio. Ili kune kun ekologiaj NRO-oj
aparte protestas, kontraŭ la planoj de la registaro,
konstrui 20 pliaj atomreaktoroj, kaj la plano krei "eternan
stokejon" por la radioaktiva rubo en la regiono de Chernobil.
http://greenparty.ua/?p=news&id=15704&ln=2&cats=77 (jen pli da
detaloj) (Liliya Savych, laŭ Green Update, 2007-04-26)
sendita 2007-04-22: AVENO - ekologio 5
Pozitive:
La Asocio "envenaro" okupiĝas pri projektoj arbarigi la
dezertojn en Afriko pere de diversaj utilaj arboj. Parte ili
uzas malpurigitan akvon por akvumeti la plantojn. Projekto estas
en Egiptio kaj Mozambiko. Ilia hejmpaĝo estas en la araba,
germana kaj angla lingvoj. http://www.envenaro.de
Eŭropo / Mondo (?): Abeloj reduktiĝas.
La
abelbredistoj plendas, ke iliaj abelo-popoloj malpli ofte
travivas la vintron. Krom la konataj problemoj ("Varroa" Akaro),
ili suspektas ke temas pri GMO-maizo (genteknike manipulita
organismo); kiu produktas venenon kontraŭ insekto (de:
Mais-Zuensler). (laŭ Hans Ch. Wagner, Der Sonntag Freiburg.
2007-04-15, p.8 - kaj "Schrot & Korn", 2007/Aprilo, p.35-44)
Rusio: medioprotektantoj protestas
kontraŭ la maniero teni
radioaktivan rubon, importita el Germanio (firmaoj RWE/Urenco).
Laŭ satelitaj fotoj oni vidas (Irkutsk, Tomsk,..), ke la
ujoj troviĝas sur sub-ĉiela placo. Ili plendas, ke la
homoj kaj la naturo estas endanĝerata. La restanta uranio
en la rubo estos pliriĉigata. (laŭ taz, 2007-04-18,
p.4)
Ĉinio: Tai-hu (lago en orienta Ĉinio)
estas severe
poluita de la industrio. La medio-aktivulo WU Li-Hong estis
kaptita de loka polico-trupo, oficejaj aferoj kunprenitaj -
malgraŭ la protestoj de la najbaroj. Nuntempe la edzino
klopodas liberigi lin pere de aliloka advokato. La Ĉina
registaro ja forte intencas batali kontraŭ la poluado de la
naturo kaj akvo kaj kontraŭ la korupcio, sed evidente
ĝi estas tro malforta - aŭ fakte ne interesiĝas
ekscii la realajn problemojn. (laŭ DPA, taz, 2007-04-18,
p.9) Evidente parto de la lago estis purigita, kaj plenigita
pere de fiŝoj, antaŭ vizito de kontrol-komisiono, kiuj
tre laŭdis la bonan kvaliton; sed fakte temis pri
fraŭdo; ĉar tio estis nur kvazaŭ efemera
purigado. (laŭ DLF (Deutschlandfunk - germana radio-stacio)
-
EU: Angilidoj (vitra angilo) - forkaptitaj.
"Oni" kaptas la junajn angilojn por forvendi ilin al bredo-
firmaoj, kiuj nutras ilin. Ili povas diri ke la angiloj estas el
fiŝ-bredejo - tiel aspektas, ke la aĉetantoj ne
damaĝas al la sovaĝaj fiŝoj. La hispanaj kaj
francaj ministroj rifuzis redukti la procentaĵon por vendi
al Azio (ĝis la jaro 2010 ili devas vendi 60% (aliaj
postulis 75%) de la kaptaĵo ene de Eŭropo - por ne
ekstermi la sovaĝan angilon en Eŭropo; jam nun la
kvanto reduktiĝis draste. (laŭ DPA, taz, 2007-04-18,
p.9)
-
-
Pri la FESTIVALO de la TERO (24-28 Junio 2007)
ni kreis esperantan TTT-ejo :
-
Aveno 31 - eko4 (2007-04-12)
Anonco:
2007-06-19/25 - okazos en multaj lokoj
Festivalo de la Tero
http://www.allivie.com
kaj
http://www.festivaldelaterre.org/ (himno en Esperanto, teksto en
la franca) pli da informoj (eo) ĉe Emile MAS:
espergala@wanadoo.fr
--
2007-04-04 (EVP) - Green Update
La Verduloj en Malto postulas nacian akvo strategion.
AVE: Ekzempla instigo por la sekaj regionoj de la mondo !
La Verda Partio de Malto "Alternattiva Demokratika" postulis
komplete ampleksan nacian akvo-strategion: AD-presidanto D-ro
Harry Vassallo postulis, ke la registaro pli serioze apliku la
ekzistantajn leĝojn por sav-gardi la naturajn akvo
resursojn kaj instigi iniciativojn por optimume efika uzi tiun-
ĉi raran resurson. Malgraŭ la sukcesojn en la
teknologio, kaj la riparado de likantaj tuboj, oni
antaŭvidas ke la insulo ricevos malpli da pluvo estonte,
pro la klimata ŝanĝo. Krome la afero akriĝos,
ĉar la prezo por la energio (nafto), kion ili bezonas por
produkti trinkakvon altiĝos. Aparte gravas, ke la
neleĝaj akvo-ekspluatoj flanke de la agrikulturo sen
permeso (kaj kontrolo) el bor-truoj detruas la pozitivajn
rezultojn, ĉar tiel la grundakvo sinkas. Anstataŭ li
proponis pli efike kolekti la pluvakvon de la tegmentoj; kaj
entute instigi la civitanojn al pli alta konscienco rilate la
akvon. Unu el la ekzemploj de la minaco al la akvo-kvalito
estas, ke oni planas novan preĝejon kaj tombejon super
granda kaj bona grund-akva tavolo. La Verduloj subtenas la
proteston de la kamparanoj kontraŭ tiaj planoj. La EU-
reguloj rilate la akvo estas bone, sed aparte por Malto - kaj
aliaj sekaj regionoj - ili eĉ ne sufiĉas.
Ne forgesenda granda fonto por akvumado, kaj por replenigi la
grundakvo-tavolojn, estas la purigo-traktado de rub-akvo.
--
La blogoj de la EU-Komisarino pri Medio, Margot Wallstroem:
(informo, dank' al Leo) v
Vi povas skribi ankaŭ en Esperanto (eble kun traduko al via
nacia lingvo)
http://blogs.ec.europa.eu/blog_wallstrom/page/wallstrom
La stato de la Mondo 2006
la jenaj paĝoj estas ligitaj. Millenniumassessment esploris
la staton de la mondo ek de 2000.
http://www.millenniumassessment.org (en)
Greenfacts klarigas diversajn temojn rilate al tiuj
trovaĵoj. krome ili provizas informoj pri diversaj san-
danĝeraj kemiaĵoj kaj hom-faritaj influoj en la mondo:
http://www.greenfacts.org (en pluraj lingovj)
-
Tutmonda naturprotektado:
Vivantaj Lagoj kaj aliaj temoj.
Bonvolu viziti - en la lingvoj: de, en, es, ru.
http://www.globalnature.org
2007-02-03 Mururoa - Atolo kiu radioaktive briladas
Dum 30 jaroj Francio eksplodigis atombombojn sur la atolo
Mururoa (en la suda Pacifiko). Post tutmondaj protestoj,
ankaŭ dank' al Verdpaco (Greenpeace), oni haltigis la
testojn. Kaj nun Francio (k.a.) simulas la eksplodojn komputile.
Tamen pri la polinezianoj, kiuj estis radioaktive priradiita kaj
enkorpigis radioaktivajn isotopojn, kaj pro tio suferas je
reduktita sano. Pri tio Francio ne okupiĝas - eĉ ne
komputile. Ligo al la kompleta raporto:
2007-01-27, malŝalto de bloko 1 de la nuklea centralo
Temelin
(Cheĥio). La kaŭzo estas ke la brul-bastonoj
post iom da tempo de laboro estas ne plu plene movigeblaj. Pro
tio la nukleoteknika sekureco ne plu estas garantiata. (pli je:
http://www.sonnenseite.com/index.php?pageID=6&news:oid=n6763&t
emplate=news_detail.html (laŭ Franz Alt, "Sonnenseite"
2007-01-14)
Informojn pri la energio-efikeco de diversaj maŝinoj kaj
iloj vi trovos - kun ligoj al pluraj lingvoj - jen:
http://www.topten.info
Dum la semajno 2007-01-29/02-02 okazis le EU Semajno por
daŭrigebla energio, jen la programo kun multaj ligoj en
ĉiuj EU-lingvoj: http://www.eusew.eu
(dank' al informo de Roland Rotsaert)
Aveno 31 - eko3 (2007-02-02)
Ĉu nuklea energio savos nian klimaton ?
La radioaktiva Tritio adicias al akva radioaktiveco,
la radioaktiva Kriptono adicias al aera radioaktiveco kaj
forceja efiko.
Nuntempe ni legas kaj aŭdas ofte pri la nuklea energio /
atomenergio , ke ĝi estas nepre necesa por savi la
klimaton: Laŭ kalkulo de Oeko-Instituto en Frejburgo
(Germanio) ili produktas inter 25 - 50 g karbondioksido /KWh.
Kial ? Ek de la ekspluatado de uranio, transportoj, konstruo kaj
rekonstruo de la centralo kaj speciala rubejo. Kontraste, efika
uzado kaj renovigeblaj energioj bezonas inter 0 - 20 g/KWh.
Krom tio, ankaŭ uranio por la nukleaj centraloj estas
limigita fosilia materialo.
Jen argumento rilate la sen-pera influo al la klimato fare de
nukleaj centraloj: Ekz-e la atomcentralo Fessenheim (Alsaco/
Francio) rajtas (laŭ laŭ permeso de 1972-05-26) pli-varmigi
la riveron Rejno dum la someraj monatoj je 4 Celsius-gradoj,
vintre eĉ je 7 kaj en aliaj monatoj je 6,5 °C. Tiam, en
1972 la rivero estis tiom malupura, ke nur malmultaj fiŝoj
povis vivi tie - nun, dank al multaj penoj kaj investoj la akvo-
kvalito pliboniĝis, ke la vivantaĵo de la pli fruaj
tempoj, ekz-e angiloj kaj konkoj, vivas denove en la rivero.
Multaj el ili mortis dum la varmega somero, kiam la akvo-
temperaturo atingis 28 gradoj. Je la Rhejno troviĝas
pluraj atomcentraloj: en Svisio, Francio (kune kun la alfluantaj
riveroj) kaj Germanio. En Germanio, kie la centraloj devas havi
malvarmigo-turojn eĉ se ili troviĝas je rivero,
ekzistas lima temperaturo, 25,5 gradoj: tiam centraloj kiuj uzas
la riveron kiel malvarmigilon, devas redukti la laboron. La
franca atomcentralo Fessenheim rajtas uzi la Rejn-akvon ĝis
temperaturo de 30 Celsius-gradoj. Kompreneble tia varmigo pere
de atom- kaj aliaj varmocentraloj ankaŭ iomete altigas la
temperaturon kaj klimaton.
Pri la radioaktiveco de atomcentraloj:
Oni tendencas forgesi, ke ĉiu atomcentralo rajtas emisii
radioaktivajn substancojn, aparte Tritio, kiu estas radioaktiva
isotopo de Hidrogeno (komponanto de akvo, H2O); malgraŭ la
mallonga duoniĝperiodo, ĝi endanĝerigas vivantajn
sistemojn - reduktante la sanon. El la ĝenerala ret-
paĝo de la naturprotekta asocio BUND vi trovos ligojn al
similaj paĝoj en diversaj lingvoj (en,fr,ro?, ,jp, ko)
inkluzive Esperanto. http://vorort.bund.net/suedlicher-oberrhein
Vi povas legi pli pri tiu temo - en la germana:
http://www.bund-freiburg.de/projekte/fessenheim/waswaerewenn.htm
kaj
http://vorort.bund.net/suedlicher-oberrhein/projekte/
fessenheim/rheinerwaermung.htm
kaj
atomlobby/akw_klimaschutz.htm
(laŭ Axel Mayer, BUND Suedlicher Oberrhein, ricevita
2007-01-31)
-
> Arboplantado - pli:
Mramba Simba en Bunda, Tanzanio skribis ke ili plantos 1,5
milionojn da arboj. --
Korekto de la antaŭa mesaĝo - pri la plano de Wangari
Maathai plantigi "bilionon" da arboj -Fakte temas nur pri "usona
biliono", do laŭ PIV pri miliardo da arboj (mil milionoj).
(2006-12-12)
> Aral-Maro - malgranda repleniĝas:
La norda kasaĥa parto de la Aral-Maro, nomita la
"Malgranda" repleniĝas pro klopodoj de la registaro kaj
Tutmonda Banko kiu financas la Kokaral-Bardigo. La sukceso
staras sur tri kolonoj: - Barlago je por kolekti la akvojn de
la riveroj Syr-Darja kaj Naryn, kiuj estas uzataj en Kirgizio
por nutri akvo-elektrogeneratorojn dum vintro - sed tiam la akvo
ne estas bezonata por la akvumo de agrikulturo. Tio ebligas pli
regulan akvo-fluon. - Elkavigo de la malnova bedo de la Syr-
Darya, por ke ĝi ne dis-perdiĝu en la sabla grundo,
sed atingu plene la lagon. - Konstruo de solida Kokaral-Bardigo,
por preventi la forfluon de la akvo en la restaĵon de la
"Granda" Aral-Maro. Enfluigi akvon en tiun pli grandan basenon
ankoraŭ ne estas senco-hava, ĉar Uzbekio evidente tute
ne klopodas pli bone mastrumi la Amu-Darya - almenaŭ
ĝis nun mi ne legis pri tio.
Jam ŝanĝiĝas la mikro-klimato, pluvas, tio
ankaŭ signifas, ke la sabla aero puriĝas; kaj jam
reaperis la Sazan, unu el la fiŝ-specioj. Do, esperiga kaj
estonto-direkta afero, zorgi pri bona akvomastrumado. (laŭ
Elke Windisch, Badische Zeitung-Magazin, 2006-11-04)
Pri-mediaj ekspozicioj:
Ekspozicioj pri ekologiaj temoj (pleje germanlingvaj).
http://vorort.bund.net/suedlicher-oberrhein.org/index.htm
(tie vi trovos memprezenton de la germana naturprotekto-asocio
(BUND) eĉ en Esperanto)
sub "projekte" kaj de tie "Ausstellungen" vi trovos multajn
diversajn, ekz-e pri la katastrofa eksplodo de la nuklea
centralo en Ĉernobil; rekta aliro:
http://vorort.bund.net/suedlicher-oberrhein/
projekte/aus_tschernobyl_idx.htm
Klimatoŝanĝiĝo en Rusio:
La 4an de novembro en centro de Sankt-Peterburgo pasis verda
demonstracio kiu estis parto de tutmonda kampanjo kontraŭ
klimatŝanĝo.
http://www.campaigncc.org/
La celo de tiu kampanjo estas atentigi homojn kaj politikistojn
pri reala danĝero de klimatŝanĝo, pri ekologia
maljusteco (riĉaj industriaj landoj ricevas profiton kaj
malpurigas mondon kaj loĝantaro de evoluiĝantaj
malriĉaj landoj suferas), pri ebleco de alia vivstilo ktp
ktp. La kulmina demonstracio okazos en Nairobi dum UN kunsido
por prezenti al UN-membroj, kiuj diskutos ekologiajn problemojn, realan interesiĝon kaj
influi ties decidojn.
Rusiflanke kunorganizis Sankt-Peterburgan demonstracion la
neregistara organizo Nova Homo - vidu la antaŭ nelonge
aperintan webpaĝaron
http://human.nov.ru/
nuntempe ĉefe en la rusa. Inter partoprenintoj estis
ankaŭ esperantistoj, disdoninte foliojn, flagetojn kaj
parolinte kun homoj. (laŭ Oksana, 2006-11-06)
PFOS: Eŭropa Parlamento decidas malpermesi tiun san-
danĝeran teksaĵo-kemiaĵo.
Dum esploro - en somero 2006 - de fiŝoj el la riveroj
Rhejno kaj Ruhr (en nord-okcidenta Germanio) oni trovis altajn
koncentrecojn da PFOS (Perfluoro-oktan-sulfonato); ĝi
troviĝis ankaŭ en la trinkakvo, kiu finfine venas el
tiuj riveroj; pro tio oni malpermesis doni kran-akvon al
malgrandaj infanoj.
Evidentiĝis ke la toksaĵo troviĝis en rubakvaj
klarig-feĉoj el Belgio, kaj oni suspektas ke ĝi estis
eksportita por kaŝi la danĝeran enhavon, tiam temus
pri medio-krimaĵo.
PFOS estis uzita por teksaĵoj, tapiŝoj, paperaĵoj
kaj kosmetikaĵoj; ĝi endanĝerigas la heredecon de
animaloj. En Eŭropo estas produktita jare 350 tunoj da
PFOS. La decido
malpermesi ĝin, estis farita mirinde rapide, kompare kun
aliaj EP-kutimoj.
Ĝenerale pri kemiaĵoj en Eŭropo regulas REACH.
(laŭ Franz Alt, 03.11.2006 )
Kenio: Planti miliardon da arboj.
Wangari Maathai, fondinto de la Verd-Zona Movado, nobelpremiita,
okaze de la UN-Klimata pinto-konferenco en Nairobi prezentis
ŝian planon plantigi miliardon da arboj - ne nur en Kenio -
por batali kontraŭ la rampanta malarbarigo, erozio,
dezertigo kaj klimata forcejo-efiko. Ŝi ankau partoprenos
la kongreson de Tutmondaj Junaj kaj Afrikaj Verduloj en Nairobi
en Januaro.
(laŭ Agence France Presse, 2006-11-08)
2006-10-01, AVENO #31 - ekologiaj & ekonomiaj temoj
Iomete pri la ekonomio
EU: Bridi "akridojn" -
(investantaj firmaoj kiuj "elsuĉas"
la entreprenojn). Finfine la ministroj pri financoj en la EU
pripensas fari framo-leĝon por bridi la akridojn;
(malakrigi ilin). Ili mem investas nur malgrandan parton de la
kapitalo, la resto estas debeto de la kaptata firmao - t.s. ke
la laboristoj perdas (malaltigo de la salajro, eble perdo de la
laborloko, akrigo de la firmaa klimato). Krome, tia maniero
investi eĉ malstabiligas la tutan ekonomion - pere de
domeno-efiko.
(laŭ Nikolai Fichtner, taz, 2007-04-20, p.4)
- Regasiga stacio planata en Italio por tergaso el Nigerio por
la itala nafto-firmao ENI. Pro la malbonaj kondiĉoj en
Nigerio por la naturo (medio-malpurigo) kaj por la homoj (manko
da civitanaj rajtoj, mortigo de manifestaciantoj) itala grupo
protestas kontruax tia ekspluato-maniero. Pli detalan leteron vi
ricevos baldaŭ.
- Karbominejoj en Rusio, Ukrainio kaj Kasaĥio parte sub
posedo de Lakhshmi Mittal estas viv-danĝeraj, ĉar la
firmao ne investas en sekurecon. En la minejo Lenin en
Karaganda mortis 41 ministoj, en la ukrainiaj karbo-regiono
Doneck ĉiujare mortas ĉ. 100 ministoj; aparte en
"Sasjadko" dum la lastaj 7 jaroj okazis 4 gravaj eksplodoj kiuj
mortigis pli ol 120 ministojn. (laŭ E. Windisch, BZ,
2006-09-22, p.9)
- Radioaktiva rubaĵo-monto enhavanta radioaktivan rubon
produktas la radioaktivan isotopon de Hidrogeno Tricio, kiu
poste troviĝas en grundakvo (700 Bc/l); tio signifas ke
tiu akvo estas sep-foje tro alta je radioaktiveco. Kamparanoj
uzas la akvon por iliaj bestoj. (laŭ Greenpeace/Verdpaco
en Schrot&Korn, 2006-07, p. 8)
rim: Schrot&Korn estas ĵurnalo ĉefe por informi pri
biologia nutraĵo.
- P.R.Ĉinio nordokcidenta provinco Shaanĥi: je la
firmao Jongning Drilling (=ekspluato) okazis oleo-akcidento,
pro tio oleo elfluis en la riveron Ĝou (cn: Zhou) - entute
sur 9 km. (laŭ afp, taz, 2006-08-14, p.8)
- Eŭropo eksportas venenon al Afriko, Ebura Bordo:
tie mortis pluraj homoj kaj bestoj kaj multaj estis severe
damaĝigitaj. 500 t da alt-venena rubaĵo ne-legale
estis ŝutitaj proksime de la ĉefurbo Abidjan.
Laŭ EU-Leĝara, tia rubo devas esti traktita
(neniigita) ene de la lando kie ĝi estas produktita.
Korupcio (ambaŭ-flanka) kaj avido de la blankuloj ebligis
la eksporton. (laŭ taz, 2006-09-15, p.1ff)
- Tutmonda Banko: investas en nukleajn centralojn kaj gigantajn
barlagojn laŭdire por batali kontraŭ la
malriĉeco. Sed fakte per la barlagegoj ili detruas la
naturon kaj forprenas la vivo-areojn por la malriĉuloj,
kiuj kutime ne ricevas taŭgan anstataŭaĵon (same
en Hindio, kiel en Ĉinio, ktp.). La asocio IRN (Internacia
Retejo por la Riveroj)
pledas kaj proponas
investi en regajneblaj energioj, inkluzive de malgrandaj
akvostacioj. (laŭ N.Liebert, taz, 2006-09-15, p.8)
- GMO-Rizo trovita (LL601 de la germana firmao Bayer, produktita
en Usono) kie ĝi ne devus esti. Tio signifas, ke sekureco
kaj informa diafaneco ne povas esti garantiata, rilate kelkaj
nutraĵoj - ĉu ili estas naturaj aŭ GMO-aj (=
genteĥnike modifita organismo). La plantado de tia rizo
por nutraĵo-produktado eĉ ankoraŭ ne estis
permesita en Usono. (laŭ K-P.Klingelschmitt, taz,
2006-09-15, p.8)
Pli da informoj ankaŭ (en la angla):
(en) kaj jen la prelego de Perci
Schmeiser en la germana
vortrag_schmeiser_zuerich_okt2005.pdf> (de)
- Tajvano: 2005 Ben-Q aĉetis fabrikon por produkti la
mobilajn telefonojn de la germana firmao Siemens. Ben-Q ricevis
multe da mono de Siemens kaj de la ĉi-rilata landa
registaro (NRW) (ĉ. 350 milionoj EUR); ili garantiis la
daŭrigon de tiu fabriko por kvin jaroj.
Sed nun ili
klarigis insolvencon (ne-pagipovecon) de la fabriko - kaj
evidente antaŭe ili forportis la valoraĵojn
(patentojn kaj similajn dokumentojn, valoro laŭ la
fabrika-konsilisto je 1 miliardo) al Tajvano. Ĉ. 3000 da
laborlokoj estus neniigitaj. La laboristoj eĉ akceptis
redukton de salajroj antaŭ la forvendo al Ben-Q. Evidente
kontraktoj ne plu validas. Sed ankaŭ Siemens perdis la
bonan famon, ĉar ili ne sukcesis evolui la propran
firmaon. (laŭ N.Liebert, taz, 2006-09-30)
- Usono, Kalifornio: la guberniestro Schwarzenegger instigas la
investon en alternativaj energioj kaj postulas multe da mono de
aŭtomobil-produktantoj por malpuraj ellas-gasoj (ab-gasoj).
rim-o (AVE/mw):
Sed - kiam Schwarzenegger simile avangarde abolicios la
mortpunon ?