AVENO 31
Verdaj Partioj en la tuta mondo
2007-06-21

Afriko
Ameriko
Australio/ Ozeanio
Azio
Europo
Miksitaj informoj chefe el Europo
Balotorezultoj kaj aliaj gravaj okazajhoj de Verdaj Partioj:
Ŝtato
Partio
Dato
Baloto
Procentajho
Seghoj
Persono Komento
Albanio 2007-02-18
komunuma
10 segxoj . La elekto-sistemo ne kongruas kun Euxropa normo
Austrio
Die Grünen
2006-10
chiuj landoj
5 - 16%
42 seghoj
. .
Austrio
Die Grünen
2006-10, tut-federacia 11,05%
20 (de 183)
. .
Chehhio
Strana Zelenych
2006-printempo
tut-federacia
6,3%
6
. .
Estonio
2007-03-05
nacia
7,1%
5
. .
Finnlando
Vihreae Liitto
2007-03-18
nacia
x%
15
. .
Germanio
B.90/Die Grünen
2006-09
Berlino
13,1 %
. .
Germanio
B.90/Die Grünen
2006-09
Mecklenburg-Vorpommern
3,4 %
0 s.
. .
Grekio
Ecologoi-Prasinoi
2006-10
lokaj konsilioj
ghis 4,6%
kelkaj sidoj
. Thessaloniki 4,6% (Michalis Tremopoulos, Dimitra Gogakou),
Atheno 1,4% (Tasos Krommydas - ne elektita),
k.a.u.,rajtas esti ne sub la partia nomo
Kiprio 2007
komunuma
pluraj urbestro en Peiya
Latvio
Latvijas Zala Partija
2006-10, shtata
Kamparanoj kaj Verduloj
17% . eble denove en koalicia registaro
Nederlando
Groen Links
2006-11-22, nacia 7 s. . (-1)
Pollando
Verda P.
2006-10 1,5% . en Varsovio, aliloke kun koalicioj
domagxe, ke ili ne elektigxis por distriktaj balotoj
Slovenio
Stranka Mladih Slovenije
2006-10, lokaj
konsilistoj
44 s. . .
Svedio
Miljöpartiet de Gröna
2006, federacia 5,2 . opozicio

Afriko
Dato........ Okazaĵo
2007-01 Nairobi (Kenia), Afrika Kongreso de la Verdaj Partioj, kaj Tutmonda Kongreso de la Verda Junularo.
AVE sercxas partoprenantojn - prefere el najbaraj landoj - por kunsido kaj inform-tablo pri lingvaj aferoj.
2008-01-24/27 Nairobi (Kenia), Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj
AVE sercxas partoprenantojn - prefere el najbaraj landoj - por kunsido kaj inform-tablo pri lingvaj aferoj.

Ameriko
Loko
Dato........
Okazaĵo
Buenos Aires
Ameriko
2006-12-12/14
Federacio de la Amerikaj Verdaj Partioj. Partoprenis Verdaj Partioj el Argentinio (kiuj jxus fondigxis), Brazilo, Dominika Republiko, Gujano, Kolombio, Kanado, Cxilio, Meksiko, Nikaragvo, Usono, kaj Catherine Grèze de la Euxropa Verda Partio. El la temoj: nuklea energio, gas-dukto, paper-uzinoj je la Rio de la Plata, politika ekologio.

Azio
Loko
Dato........
Okazaĵo

Eŭropo
Loko
Dato........
Okazaĵo
Baku
Azerbajdshan
2006-12-16
Verda Partio fondighis
Moldavio
2007-01-21
Verduloj protestis kontraux rusa stokego de bomboj, k.a. municio en Cobasna
Ghenevo
2006-10-13/15
Genevo (CH), 2-a Kongreso de la Eŭropa Verda Partio
AVE-Kunveneto kaj informstando; ni informis pri lingva politiko;
kolektis subskribojn kontraux la Grapol-Bomboj (por Handikapo Internacia); kaj disdonis la "kontribuon pri Lingva Politiko ene de la Eŭropa Verda Partio
Kontribuo al la 2a Kongreso de la EVP, 2006-10-13/15 en Ghenevo
dank' al Victoria Selwyn kaj Jerome Desquilbert
(Les Verts) kaj aliaj.
Kontribuo pri lingva politiko ene de la Europa Verda Partio (eo)
Contribution to the 2nd European Green Party Congress - Towards a European Green Party language and communication policy (en)
Contribution au 2ième Congrès du Parti Vert Européen - Vers une politique de langue et de communication (fr)
Retadreso: European Greens, Ann Verheyen

Pli pri la Verdaj Partioj - bonvolu membriĝi se eblas
Europeangreens.org Kalendaro

Miksitaj novajhoj (ghis 2007-06-21)

Irlando:
Post nacia baloto en Irlando Respubika, la Verduloj ricevis 6 seĝojn el 166. Sed post dektaga negocio kun la plej granda partio, Fianna Fail, la Verda Partio nun unuafoje tenas du gravajn postenojn, ministro pri mediaj aferoj (John Gormley) kaj ministro pri energio, komunikado kaj naturaj resursoj (Eamon Ryan). (de Kristoforo Fettes, 2007-06-15) kaj (Update)

-- Serbio:
En Serbio estas problemo ke ĝenerala ekonomia vivstato ankoraŭ ne estas bona, homoj apenaŭ sukcesas travivi eĉ laborante, kaj ankoraŭ sufiĉe da homoj estas senlaboruloj... en tia ĉi situacio ja homoj apenaŭ sukcesas kaj emas tro pensadi pri "tute aliaj aferoj", unue ili zorgas kaj pripensadas kiel travivi (trovi sufiĉan monon por plej bazaj vivbezonoj) Tamen, ĝenerale homoj interesiĝas ankaŭ pri medioprotektaj temoj, sed ne havante monon, unuopuloj ne povas multon konkretan fari. La ŝtato devus "helpi" per medioprotektaj leĝoj (pli parte jam starigitaj, ĉefe pro la bezono kaj postulo de EU) kaj (polica) zorgo pri la 'estimo' de tiuj 'ekologiaj'-leĝoj. Alia, eble eĉ pli ĉefa problemo, estas daŭra ne ekzisto de unu pli forta komuna verdula partio aganta en la tuta lando. Nun ĉiuj pli grandaj (ankaŭ malgrandaj) lokoj en Serbio havas eĉ pluraj plej diversaj medio-protektaj grupoj, asocioj, kluboj, ktp... la plej diversaj medio-protektaj agadoj oni preskaŭ ĉiutage organizas, la informiloj ĉiutage aperigas plej diversajn medioprotektajn novaĵojn... En Beogrado, Novi Sad, Niŝ kaj ankoraŭ kelkaj aliaj plej grandaj urboj en Serbio, ja ekzistas po unu pli aktiva verdula politika grupo de aktivuloj (ofte nur dekon-dudekon da personoj), en kelkaj urboj ekzistas eĉ du-tri registritaj partioj kiuj ne kunlaboras tro inter si. Ja tiuj unuopulaj grupoj ofte ne povas konkeri eĉ unu lokon je ilia propra loka urba parlamento.... Ja estis kelkaj provoj, sed ili ĝis nun donis neniajn pli signifajn rezultojn... (laŭ Zoran Ĉiriĉ el Niŝ, Serbio)


AVENO - Verdaj Partioj (2007-06-13)
Eŭropa Unio - Verduloj en la EU-Parlamento:
Jen vi povas vidi kaj/aŭ aŭskulti plurajn paroladojn de verdaj deputitoj al diversaj temoj - Bedaŭrinde ĉiam nur en unu lingvo (xx):
EU-Konstitucio: Joh. Voggenhuber (de),
Estonteco de Eŭropo: Kathalijne Buitenweg (nl), Monica Frassoni (it)
Homaj Rajtoj en Pollando: Kathalijne Buitenweg (en),
Savi energion: Satu Hassi (en),
Merkata regulado: David Hammerstein (es),
Presmedio-konferenco: Daniel Cohn-Bendit kaj Monica Frassoni (div. lingvoj),
Palestino: Caroline Lucas (en),
Patentoj (Intelekta propraĵo): Eva Lichtenberger (de),
Agrikulturo: Marie-Hélène Aubert (fr),
Aŭdio:
Socialaj labor-normoj, Pierre Jonckheer (en, fr),
Danĝeraj kemiaĵoj (PFOS): Carl Schlyter (en, sv),
Multilingveco: Bernat Joan i Mari (en),
Naturmedia budĝeto de EU: Marie Anne Isler Béguin (fr),
Bonvolu viziti:
http://www.greens-efa-service.org/medialib/fe/pub/en/home


Francio: Pro la maloportuna majoritato-elektosistemo Les Verts ricevis nur 3,25%. Je vononta semajnfino okazos kelkaj decidaj balotoj (kie neniu kandidato ricevis la majoritaton). Jen ŝanco por niaj francaj AVE-anoj elekti la verdan kandidaton. Sarkozy povus iĝi kvazaŭ nova Napoleono (espereble ne), ĉar li mem kaj lia partio jam ricevis tiom decidan subtenon. (laŭ Update, 2007-06-12)

Belgio: Gratulojn al la Verduloj kiuj re-pliboniĝis je elektoj en Belgio: Ecolo en Valonio (la franclinga parto): 12,7% = 8 seĝoj Groen! en Flandrio: 6,2% = 4 seĝoj (laŭ Update, 2007-06-12)

- Bulgario: la Verduloj ricevis preskaŭ 10.000 da voĉoj - pleje en Sofio; tio signifas averaĝe por tuta Bulgario 0,15%. Gratulon, ĉar temas pri malfacila tereno. (laŭ Update, 2007-05-21)

- Germanio, federacia lando Bremeno: Verduloj gajnis 16.4% = 14 seĝoj - gratulon! (laŭ Update, 2007-05-15)

Islando: Verda Partio gajnis 14,3% = 9 seĝoj - gratulon ! (laŭ Update 2007-05-13)

Update (2007-05-11)
Ĝenerale pri la sukcesa politiko de kelkaj Verdaj Partioj: mi aldonas kelkajn nomojn de elstaraj personj, kompreneble ili ne laboras solaj, sed bezonas bazon de membroj kaj elektantoj. Skotlando, (Harper) Ĉeĥio, en registara koalicio (Bursik) Finnlando, en registara koalicio Germanio, eble en registara koalicio en la federacia lando Bremeno Italio, en registara koalicio Belgio, gajno de seĝoj en Valonio kaj Flandrio Skandinavio, Verduloj estas fortaj en Svedio, sed malpli en Danlando kaj Norvegio Latvio, estis verda ĉefministro, sed nun .. Kiprio, almenaŭ unu verda parlamentano Aŭstralio, pluraj parlamentanoj kaj senatoro(j) favoraj terenoj por la Verduloj: Aŭstrio, Luksemburgio, Svislando Mi aparte petas la AVE-anojn en la sekvaj landoj, subteni la Verdajn Partiojn - ofte ili havas alian nomon, sed apartenas al al Verda "familio". Verduloj fortiĝas en: Albanio, Kanado, Malto, Slovenio, malfacilaj terenoj por la Verduloj: Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Grekio, Hungario, Kosovo, Kroatio, Pollando, Romanio, Serbio, Slovakio, Usono aliaj landoj kie ekzistas Verdaj Partioj - sen prijuĝo Andorro, Brazilo, Japanio, Kenio, Tunezio, Turkio, (lau pli ampleksa raporto de D-ro Vassallo, presidanto de Alternattiva Demokratika, la Verda partio en Malto)

- 2007-05-01 Hiltrud Breyer, MEP
Virinaj Novajoĵoj pri EU, Kemiaĵoj (REACH), Rajtoj de Konsumantoj: http://www.hiltrud-breyer.eu/hbreyer/fe/

2007-03-18, Finnlando:
La Verda Partio (VIHREAeT/ DE GROeNA) gajnis 15 seĝojn en la Finna Parlamento (+1).

2007-03-10 Tibeto
Antaŭ 48 jaroj Tibeto okazis popol-leviĝo kontraŭ la ĉina okupado (1949/50); Mao dse dong argumentis, ke ili liberigis Tibeton de la feŭdalismo. Sed fakte temis pri alpropriigo de grandega lando kun riĉaj resursoj. Sekvis jaroj de kruela subpremo kaj ekzekutoj. Eĉ nun, post malstreĉigo Tibeti kiel ĉina provinco ne estas vere aŭtonoma. La ĉina etno plimultiĝas, la malnovaj kvartaloj estas detruataj por stabiligi la situacion. La politiko de senarbarigo (Tutmondaj Scienco kaj Tekniko, (dulingva) 1996/#3) kaj maltaŭga agrikulturo havis postsekvojn de erozio kaj inundoj. En Aveno 26 < http://www.comlink.apc.org/ave/26/opinio.htm >
vi trovos pli pri la historio.
En Vikipedio < http://de.wikipedia.org/wiki/Tibet >
vi trovos i.a. la ekzilan flagon kaj ligojn al diversaj lingvoj. La Dalai Lamao ĉiam klopodas trovi paca interkonsenton kun la ĉina registaro; sed tiu ĝis nun rifuzas. Nun sekvas la traduko de la alvoko de Milan Horacek, MEP (membro de la Eŭropa Parlamento)* al tiu-ĉi tago. "... La tibeta popolo rajtas konservi sian kulturan, religian kaj nacian identecon; kiel konfirmis la Eŭropa Parlamento (en Aprilo 2002). Pro tio mi montras la flagon je tiu tago, kaj faros estonte ĝis la ĉina registaro komencas dialogon samrajtigitan/samnivelan, kiu celas al interpaciĝo. Pro tio la Eŭropa Unio devas instigi Ĉinion al plibonigo de la situacio de la Homaj Rajtoj** kaj komenco de sino-tibeta dialogo - ankaŭ rilate la ekonomian kunlaboron. La EU povas nomumi specialan senditon pri Tibeto en la komisiono, kiel videbla signalo por la solidareco kun la tibeta popolo. ..."
*) Milan Horacek, MEP, i.a. Sub-komisiono Homaj Rajtoj, renkontiĝos kun Sean O'Riain por diskuti pri la lingvaj temoj.
**) Ankaŭ en aliaj provincoj ĉinio subpremas la tendencojn vera aŭtonomio, ekz-e en Orienta Turkestano (XinJiang, Ujgura etno).
..... (vidu la mesaĝon) www.geocities.com/ikeldv/Etnismo.html
2007-01-21 (EGP-Update flash) UK: La Verduloj, malgraŭ minoritato en la urba konsilio, sukcesis, ke Londono elspezos 47 mio GBP (pundoj) por subteni la klimato-savan temon: pli efika uzado de energio en la trafiko (bicikloj, komuna uzado de aŭtomobiloj (car sharing), publika trafiko (reuzi la brems-energion), hejtado.

-- 2007-03-05 (EGP) Estonaj Verduloj gajnis 7,1% kaj 6 seĝoj en la nacia parlamento. Laŭ la nomoj la nov-elektitaj devenas el la diversaj etnoj: estona, rusa, latva (?)

- 2007-02-18 (EGP-Update flash) Albanaj Verduloj gajnis 10 seĝojn en komunumaj elektoj, jam malgranda progreso. Ili plendis, ke la elekto-sistemo ankoraŭ ne plenumas la eŭropan normon.

- 2007-01-21 (EGP Update flash) Moldavio: La Ekologia Partio ( PEM AVe) manifestaciis antaŭ la rusa ambasadejo (2006-12-19) Ili montris la sloganon "Putin, plenumu viajn promesojn !" Rusio promesis formeti la grandan stokejon de municio en Cobasna kaj retiri la 14-an Armeon (promesita en Istanbul antaŭ kelkej jaroj). La potenciala eksplodo de la stokejo kaŭzus katastrofon en regiono de 200 km ĉirkaŭe. Republic of Moldova and of the ammunition dump from Cobasna.

- 2007-01-21 (EGP-Update flash) La ĉeĥaj Verduloj kunlaboras en la nova koalicia registaro de Ĉeĥio.

- 2006-12-20 (EGP-Update) En Kipro estis elektitaj la urbestro en Peiya kaj pluraj urbo-konsilistoj de La Verda Partio. "Athos Agapitos"

-- Buenos Aires: Federacio de la Amerikaj Verdaj Partioj kunvenis, 2006-12-12/14. Partoprenis Verdaj Partioj el Argentinio (kiuj ĵus fondiĝis), Brazilo, Dominika Republiko, Gujano, Kolombio, Kanado, Ĉilio, Meksiko, Nikaragvo, Usono, kaj Catherine Grèze de la Eŭropa Verda Partio. El la temoj: nuklea energio, gas-dukto, paper-uzinoj je la Rio de la Plata, politika ekologio. (el EVP. Update flash, 2006-12-19)

- Azerbajdŝan: (2006-12-16), Baku, La Verda Partio okazigis fondan asembleon en Baku. Ili elektis Mayis Gulaliyev kaj Tarana Mammadova kiel estraranoj. Post unu monato ili devas fari la formalaĵojn por esti akceptota kiel partio. (el EVP. Update flash, 2006-12-19)

- Rusio: 2006-12-10, Moskvo, GROZA partoprenos nacian kongreson pri Homaj Rajtoj en Rusio kune kun aliaj NRO-oj kaj partioj. (Verda Alternativo "Alexei Kozlov" )

(sekva parto jam dis-sendita) Nederlando, parlamento, 2006-11-22 Groen Links gajnis 7 seĝojn - antaŭe estis 8.

Pollando, lokaj konsilioj: Verduloj ricevis 1,5% en Varsovio. Aliloke ili koaliciis kun aliaj partioj; ricevinte 4-6%oj, sed la gajnitaj seĝoj estis ne sufiĉe multaj. Ili ne partoprenis en distriktaj balotoj, ĉar ili estas malpli gravaj - sed eble ili devus montri, ke la Verda Partio ankaŭ pretas labori je malpli grava konsilio. Slovenio, lokaj konsilioj, 2006-10-22 En Slovenio kandidatis 4 verdaj partioj: "SMS" ( junulara) 2,2% = 44 seĝoj en 32 lokaj konsilioj (2 en Maribor); "Zelenij Slovenie" (tradicia) 12 seĝoj en 12 lokoj (1 en Ljubljana) "SEG" (ekologia movado, kun Leo Seserko (eksa MP) 10 seĝoj en 4 lokoj (49% = 7 seĝoj en Prekmurje); "Zelenka Stranka" 3 seĝoj. Estas dezirinde almenaŭ ke la unuaj du unuiĝu.

Green Party of California, kaliforniaj elektoj, 2006-11-10: Gayle McLaughlin gajnis kiel la unua verdulo la postenon de elektita urbestro - en Richmond - en Kalifornio. 18 verduloj estis elektitaj al diversaj postenoj en kaliforniaj urboj. www.cagreens.org Kontaktoj: Susan King, spokesperson, 415.823-5524 funking@mindspring.com Sara Amir, spokesperson, 310.270-7106 saraamir@earthlink.net Cres Vellucci, press secretary, 916.996-9170 civillib@cwnet.com (de Miko Sloper)

Latvio, 2006-11-07: Indulis Emsis (Ligo de Verduloj kaj Kamparanoj) estis elektita al (Saeima) parlamenta presidanto. La Latva Verda Partio nun havas pli ol 1000 membroj, pro tio ili nun estas rekonitaj partio - antaue nur kiel NRO. Ili prepariĝas al la baloto en Marto 2007 (laŭ Valdur Lahtvee).

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)