Subteninda Asocio PIEADC uzante Esperanton por regiona evoluo

 

PIEADC estas neprofita asocio por evoluiĝo kreita 2006 de Etienne KATCHELEWA kaj aliaj dum sia universitata studado pri agronomio, cele lukti kontraŭ la malriĉeco en la urbeto Kalima/Maniema, D.R.Kongo, kiu situas 100 km for de Kindu, la chefurbo de la la provinco Maniema. Etienne kiel filo de tiu urbeto deziras kontribui al la disvolviĝo, li lernis Esperanton en Goma je SBV.

Tie estis la Belga societo SOMINKI, gvidita de Italoj kaj Belgoj - bankrotis 1996 dum la milito de Laurent Désiré KABILA.

PIEADC signifas: Agronoma programo de iniciatoj kaj enkadrigo por la komunuma disvolviĝo. Ĝi posedas ejojn por brutaro kaj oficejon, kaj havas lagojn kaj aliajn kampojn, por la vilaĝanoj kun kiuj ni kunlaboras. Laŭ la statuto kaj leĝe rekonita en la Jaro 2006 estis 11 personoj; 2012 ni estas 20 personoj. PIEADC amendos la statuton kaj la asocio tuj iĝos "SPDD": Kamparana Solidareco por la Daŭra Disvolviĝo.

 

Raporto de 2012:

PIEADC bone evoluas malgraŭ la lasta cedo aŭ rompiĝo de la digo de unu el niaj lagetoj. Ni per iom da mono, kiun ni ricevis post la vendo de fiŝoj, plibonigis alian lageton.Ĉe ni estas 36 lagetoj. Kiam ni ricevis la unuan monhelpo, ni plibonigis nun kvar. Ĉar ili estas grandaj. Ni volas plibonigi ĉiujn lagetojn por havi sufiche da fiŝoj por la merkato, kaj prilabori ilin konservante en fridigilo.

Necesas ripari la digojn de aliaj lagoj. La taŭga periodo por plibonigi lagojn estas dum la sen-pluva sezono, fine de Majo ĝis la unua semajno de Oktobro.

 

PIEADC

c/o Etienne KATCHELEWA KANDOLO

Urbo: Kalima n°29, Kvartalo : Munyangi, Lando: D.R.Kongo

Retadreso : pieadc2006@yahoo.fr

UEA-Konto: ekkn-y

Bank-konto : BIAC (Internacia Banko por Afriko en Kongolando)

Adreso : Avenuo Butembo, Kvartalo de Turismo, Goma, RDKongo.

Swift-kodo de la banko: BIACCDKI; Konto-Numero: 37572568701-73.

 

2012-10-09 (teksto de Etienne KATCHELEWA, kunmetita de Manfred Westermayer, AVE@verduloj.org )

-----

 

Solidareco Bona Volo (SBV), Goma, D.R.Kongo

 

Alphonse Waseka* estras tiun projekton, kiu havas plurajn subfakojn - la plej rekta estas subteni orfojn - au duonorfojn- por ke ili povu daurigi la lernadon ghis la bona fino.

 

Legu pli chi tie ghenerale en Esperanto, la angla kaj franca:

http://solidarecobonavolo.weebly.com/bonvenon.html

 

 -----

 

Subteno por la projektoj de Mazingira, Tanzanio

 

Mramba Simba estras plurajn vilaghojn en Salama kaj Ketare, apud Bunda, Nord-okcidenta Tanzanio.

Tie ekzistas multaj orfoj, kiuj bezonas financan subtenon por daurigi la lernadon post la tria klaso. La lerneja materialo kaj vestajhoj por orfaj infanoj en la bazlernejo kostas 30 Eurojn, kaj por mezlernejanoj en "Esperanto Secondary School" kostas 50 EUR jare.
Dank al internacia helpo - organizita de esperantistoj - konstruighis klaschambroj por dua mezlernejo, char la regiono estas tre ampleksa, kaj multaj junuloj volas lerni pli, kaj ankau Esperanton.

Nuntempe junuloj gajnas monon vendante lignan karbon. La antaue arbaraj montetoj estas nun senarbaraj. La pluvakvo dum la du mallongaj pluv-periodoj rapide forkuras, kaj akrigas la mankon da trinkakvo. Re-arbarigo komencis antau tre jaroj kaj jam denove videblas arbaretoj.

Intertempe ili muntis puton en chiu vilagho.

Pliaj projektoj celas shanghi la kuir-metodon pere de la suno por shpari la lignon.

Mramba jam produktis simplajn parabolajn spegulojn por varmigi la akvon. Li partoprensi kurson che ULOG en Frejburgo konstrui fermitajn sun-fornojn, kiuj estas pli taugaj, kaj krom vitro ne bezonas fremdan materialon. ULOG: http://www.solarfood.de/

Ili ankau konstruis du malgrandajn biogas-produktantajn ujojn, kiuj ne tute bone funkciis, kaj en 2012 studis la metodon.

Pli ol 200 virinoj ricevis mikrokrediton por komenci komerceton, kiu sendependigas ilin.

Re-arbarigo helpos reteni la akvon en la grundo.


Vi povas ghiri la monon al la
UEA-konto de la Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen kun la mencio: "Mazingira (+ orfo-numero, au lernejo) " - au rekte al ilia bank-konto

IBAN: BE66 0000 2653 3843; BIC: BPOTBEB1

Ni petas vin sendi la monon antaula 20a de novembro. Ni ghiros la monon fine de novembro.
Pliaj detaloj kaj multaj fotoj sur ilia retejo: www.kono.be/Mazingira/