Papo: „Ekzistas EKOLOGIO DE HOMO !“


Papo Benedikto la XVI-a vizitis Germanion /22.-25.9.2011./, kie - la unan tagon - li parolis en la Germana federacia parlamento /Bundestag/. En sia parolado li prezentis

eĉ kelkajn instigajn pensojn por kreado de tuthomara harmonio. Inter alie li avertis

la sciencon sen moralo kaj speciale aprezis la ekologian movadon:


Signifon, kiun ekologio atingis, estas nerefutebla. Ni devas daŭre, atenteme aŭskultadi

la parolstilon de la naturo kaj adekvate ĝin respondadi. Sed mi sentas ankoraŭ neceson

akcenti gravecon de unu ĝia aspekto, kiu en pasinteco, eĉ nuntempe, estas amplekse

neglektata: Ekzistas nome ankaŭ EKOLOGIO DE HOMO !



Enkaŭ homo havas naturecon, pri kiu li devas zorgi kaj kun kiu li ne povas libere manipuli. Homo ne estas nur memkreanta sin libereco. Homo ne kreas sin mem. Li estas spirito kaj volo, sed ankaŭ natureco. Lia volo estas justa nur tiam, se li aŭskultas naturecon, respektas ĝin kaj akceptas sin mem, kiun tiun, kiu li estas kaj kiu sin mem ne kreiĝis. Tial li devus konstante direktiĝadi laŭ la voĉo de sia Kreinto, aŭdebla en sia Konscienco. Ĝuste tiamaniere kaj nur tiamaniere sin efektiviĝas fakta homa libereco.“


- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -


Komento: Ekzistas EKOLOGIO DE HOMO !


Papo en tiu-ĉi sia parolado pri ekologio, akcentis gravecon de la EKOLOGIO DE HOMO,

espriminte bedaŭron, ke ĝi estas ĝenerale neglektata. Tamen certe en la tuta mondo ekzistas multega nombro da homoj, kiuj en sia interno kulturas tiun-ĉi naturan EKOLOGION DE HOMO kaj fakte vivas laŭ ĝi.


Tuthomare strebas kulturi ĝin la kanada „Hilelista Esperanto-Komunumo“ /fondita en j.

2001/, surbaze de la verko „Hilelismo“, kompilita en j. 1901 per d-ro Zamenhof, aŭtoro de

la internacia lingvo Esperanto. Tiu-ĉi lia verko konsistas el 2 partoj: etika kaj lingva.

1-a :

La universala etiko, bazita sur eldiro de saĝulo Hilel /vivinta en la 1-a jarcento, antaŭ nia epoko/ : „Kio ne estas agrabla al vi, ne faru al homo alia. Tio estas la tuta leĝo, la

resto estas komentarioj.“ Tiu-ĉi universala etiko estas ege simpla, natura, per ĉiu homo

akceptebla. Ĝi plene identiĝas kun la - per la papo citita - esprimo: EKOLOGIO DE

HOMO.

2-a :

La universala lingvo Esperanto estas praktike uzebla kiel „lingva sekurigilo“ en internaciaj kontaktoj ĉiam, kiam kono de lingvoj naciaj tiacele ne sufiĉas. Tiamaniere

povus facile interkompreniĝadi ĉiuj homoj kun ĉiuj kaj samtempe potencigadi efekton

de la internacie kulturata universala etiko.


Sian verkon „Hilelismo“ Zamenhof universaligis en j. 1906, sub titolo „Homaranismo“.

Por bezono de la nuna globala epoko, estas la ĉefaj ideoj el ambaŭ tiuj-ĉi Zamenhofaj

verkoj popularigataj ankaŭ sub la titolo : HOMEKOLOGIO. La cititaj 2 partoj restas

en ĝi esence sen ŝanĝe. Ĝia karakterizo :




- 2 -


HOMEKOLOGIO :

Tuthomara harmonio, surbaze de la fundamenta unueco en diversecoj etikaj kaj lingvaj,

progresigata interkulture, fare de la komun-stilaj edukigiloj, pere de la internacia lingvo

Esperanto.


Ĝiaj fundamentaj maksimoj en sferoj:


ETIKA:

Agu kun aliuloj tiel, kiel vi deziras, ke ili agu kun vi kaj

ne faru al ili tion, kion vi deziras, ke ili ne faru al vi.“


LINGVA:

La internacia interkompreniĝado okazas principe per naciaj lingvoj, sed estas tuthomare, unuece, kompletigita per la „lingva sekurigilo“, la universala lingvo Esperanto, facile, amuzmaniere, ellernebla, eĉ per infanoj. Tiu-ĉi estas uzata en ĉiuj kazoj, kiam kono de lingvoj naciaj por ĝi ne sufiĉas. Tiamaniere perfekte lingve interkompreniĝados ĉiuj

homoj kun ĉiuj.


La artikoloj sekvaj, disvolvas tiujn-ĉi fundamentajn maksimojn eĉ prezentas aktualajn proponojn, kiamaniere homekologion popaŝe, celkonscie, tuthomare realigadi.

Precipe tiun-ĉi:

Enkadre de la nunaj, plej diversaj, etikaj edukadoj de tutmondaj infanoj, ensemadi

la tuthomare unuigan, homekologian, etike-lingvan, grajnon. En ili ĝi ekĝermados

kaj maturiĝados per fruktoj de tuthomara harmonio. Tio ebligus realigi la malnovan, tuthomaran, revan vizion pri transformo de ĉiuj detruiloj en konstruilojn. Tio ebligus

fondi eĉ tuthomaran fondaĵon por forigadi domaĝojn de naturkatastrofoj, laŭeble eĉ

preventadi ilin, forigadi malsaton kaj ekologie resanigadi eĉ komplekse plinobligadi

vivon sur nia unike belega planedo Tero.


=======================================================================


Detalaj informoj pri Homekologio kaj proponoj por ĝia tuthomara kulturado, precipe

por homekologia edukado de la tutmonda junularo, troviĝas sur la retpaĝo de la

kanada „Hilelista Esperanto-Komunumo“ <hilelista_komunumo@yahoo.com> :


http://sites.google.com/site/roansartsthinkery/home/esperanto/homekologio

------------------------------------------------------------------------------------------------



Homekologio estas aktualigita Zamenhofa homarana idearo, por realigo

de lia vizio pri tuthomara harmonio kaj tutmonda paco, esprimita en

la Esperanto-himno.



======================================================================

Jaroslav Karhan 22. 10. 2011.




  • Reiri al "Dokumentoj"