Agotagoj de UN kaj aliaj NRO-oj

Plej multaj de la sekvaj paĝoj ne "parolas" Esperanton - ĝis nun.

(por novaj tekstoj ĉi-tiu pagxo uzas ĉapelitajn literojn: charset=utf-8)
Pardonu ke tie mankas naciaj kaj religiaj festotagoj.
Agotagoj de la antaŭaj jaroj servas kiel rememoro - se ili ne aperas en la aktuala jaro. La listo ne estas kompleta.Se vi opinias, ke iu grava, ĝenerala ago-tago mankas, bonvolu anonci ĝin kun mallonga priskribo.

ĝeneralaj paĝoj de UN - bonvolu viziti je:

United Nations Non-Governmental Liasion Service

UN-Kalendaro

Listo laŭ la monatoj kaj tagoj (kutime la agotagoj estas ĉiu-jaraj):

2003-03-08: Internacia Tago de la Virinoj UNIFEM

2003-03-14 Agotago kontraŭ Digoj kaj Por Riveroj, Akvo kaj Vivo: IRN

2011-03-20: Tago de monda unueco, Tago de la civitanoj de la mondo

2003-03-22: Internacia Tago por la Akvo. UN Traktato batali kontraŭ la sekeco.

2011-04-27: Agotago kontraŭ la bruo: Charto de Linz, Gegen-Laerm(de), Noise (en)

2003-10-15: Agotago de la farmo-virinoj: Womens World Summit Foundation

2012-06-05: Tutmonda tago por la natura medio

2006-10-16: Tutmonda Tago por la Nutrajho

2006-10-xx: Internacia Tago kontraux la Mort-Puno>

2006-11-04: Tutmonda Klimata Kampanjo

2005-11-17: Internacia tago de enkarcerigitaj ĵurnalistoj

2005-11-25: Internacia tago kontraŭ perforto al virinoj

2002-12-01: AIDS, Preventi Aidoson, UNAIDS

2002-12-10: Por la Homaj Rajtoj: Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj (en Esperanto)

2002-12-11: Fondiĝotago de UNICEF, UNo-Fonduso por Infanoj

2002-12-18: UNHCR, Migrantoj, fuĝantoj NRO por MigrantojUN ĉef-komisaro por la fuĝantoj

Aliaj Rememortagoj



Reen al la listo

  • Novembro-17: Internacia tago de enkarcerigitaj ĵurnalistoj
    En multaj landoj ĵurnalistoj estas malliberigitaj pro ilia laboro. Ekz-e en P.R.Ĉinio, Tunisio, Irano,...
    Ankaŭ la interreto estas kontrolita.
    Aŭtoro de interreta taglibro (angle:Weblog) en Irano kiu skribis pri ia tabua afero devis abdiki tion por ricevi vojagxpermeson al Kanado. Tie li denove konfirmis sian opinion - sekve de tio li ne plu rajtas reveturi.
    En Tunesio ne ekzistas liberaj printmedioj.

    En P.R.Cxinio oni kontrolas la vizitantojn de interret-kafejoj. Serĉ-masxinoj forfiltras nociojn kiel "Homaj Rajtoj" kaj aliajn el la sociala sfero.
    Pro la kunlaboro de Yahoo kun la sekreta polico de P.R.Ĉinio AVE ĉesas la retan diskutejon en "Yahoogroups"
    Yahoo liveris la necesajn datojn al la ĉina polico por kapti ĵurnaliston.
    La "krimo" de la ĵurnalisto: li transdonis la averton de la ĉina propagando-departemento rilate la memortago al la TienAnMen-Masakro. Tio estis pritraktita kiel publikigo de ŝtata sekreto. Nun, unu jaron poste, tiu ĵurnalisto, Shi Tao, estis kondamnita al 10 jara malliberejo.
    En la lastaj jaroj PR Ĉinio malliberigis centojn da defendantoj de la civitanaj rajtoj kaj da demokratoj pro la publikigo de "ŝtataj sekretoj".
    Yahoo Hongkongo diris (laŭsence): "Ni devas certigi, ke niaj ret-paĝoj akordas kun la leĝoj kaj reguloj de ĉiu koncerna lando kie ni laboras."
    (laŭ H. Maas, Badische Zeitung 2005-09-09, p.29).

    Rimarko de la AVE-sekretario: mi ne volas kunlabori kun tia firmao, kiel Yahoo.
    En la pli libera mondo tiuj informoj tute ne estas konsiderataj ŝtataj sekretoj, sed kiel necesa por vivteni kaj evolui la demokration, certigi la Homajn Rajtojn kaj por bari korupcion.
    Sub tiaj premisoj ili verŝajne ankaŭ estus kunlaborintaj ankaŭ kun la nazia registaro de Hitlera Germanio.
    Ya ZeLi, kies t-taglibro estis uzita ankaŭ de Falun Gong estis enkarcerigita.
    Reen al la listo

  • Novembro-25: Internacia tago kontraŭ perforto al virinoj
    Ĉi tie nur nekompleta listo de krimaj agoj aparte kontraŭ virinoj:
    Seksa perforto - dum paco, dum milito
    Deviga prostitucio- kaj eksterlande, kaj en turismaj centroj
    Mutilacio (fortranĉo de kelkaj inseksaj organoj), sub premo de ia tradicio en ĉ. 15 mez-afrikaj landoj.
    Murdoj - kaj pro t.n. "honoro", kaj pro manko de infano, aparte de filo.
    Reen al la listo
  • Decembro-11: Fondiĝotago de UNICEF, UNo-Fonduso por Infanoj
    Tutmonda Konvencio pri la Rajtoj de la Infanoj:
      1  Egaleco
      2  Sano
      3  Klerigado
      4  Ludi kaj havi libertempon
      5  Libera opini-esprimado, informo kaj aŭskultado
      6  Senperforta edukado
      7  Protekto dum milito kaj je la fuĝo
      8  Protekto kontraŭ ekonomia kaj seksa ekspluatado
      9  Gepatra zorgado
    10  Subtena prizorgo kaze de handikapo
    Reen al la listo

  • Al la komenco
    Index