APC = Asocio por progresema komunikado.

Interreto kaj informaj komunikadaj teĥnikaroj por sociala justeco kaj daŭrigebla evoluigo

APCa Ĉarto pri interretaj rajtoj

de APC (APC), en Montevideo, en Novembro 2006

La APCa ĉarto pri interretaj rajtoj haveblas en deknaŭ lingvoj. Danke al APCaj membroj tutmonde laborantaj en politiko, oni povas legi la ĉarton en la urdua, filipina, bengala, bulgara, ĉeĥa, kataluna, rusa kaj ceteraj lingvoj!


APCa Ĉarto pri interretaj rajtoj

Interreto por socia justeco kaj daŭrigebla evoluigo


Interreto estas tutmonda publika spaco, kiu devas esti malferma, malaltekosta kaj alirebla por ĉiuj. Kvankam ĉiam pli da homoj povas aliri tiun spacon, multaj restas ekskluditaj. Kiel la procezo de tutmondiĝo, kun kiu ĝi estis intime interplektita, la disvastiĝo de retaliro okazas kun neegalaj rezultoj kaj ofte pliakrigas socialajn kaj ekonomiajn malegalecojn. Tamen, Interreto kaj aliaj informaj kaj komunikadaj teknologioj ("ICT3 = IKToj) povas esti potenca ilo por socia mobilizo kaj evoluado, rezisto kontraŭ maljustaĵoj kaj esprimo de diferenco kaj kreivo.


APC kredas, ke la kapablo kundividi informojn kaj libere komuniki uzante Interreton estas nemalhavebla al la realigo de homaj rajtoj kiel enhavo en la Universala Deklaro de Homaj rajtoj (1948), la Internacia Interligo pri Ekonomio, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (1976), la Internacia Interligo pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj (1976) kaj la Kongreso por la Elimino de ĉiuj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj (CEDAW, 1980).


Interreto povas esti ilo al sinpovigo de la popoloj en la mondo, nur se la sekvontaj rajtoj estas rekonataj, protektata kaj respektataj.


Temo 1: Retaliro por ĉiuj

Temo 2: libero de esprimĝo kaj asociiĝo

Temo 3: Aliro al scio

Temo 4: Kundividata lernado kaj kreado - senpagaj kaj libere haveblaj programaraj fontoj kaj teknologia evoluado

Temo 5: Privateco, gvatado kaj ĉifrado

Temo 6: Administrado de Interreto

Temo 7: Konscio, protekto kaj realigado de rajtoj


Temo 1: Retaliro por ĉiuj


Artikolo 26, Universala Deklaro de Homaj rajtoj (UDHR): Edukado estu direktata al la plena evoluado de la homa personeco kaj al la fortigo de respekto por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberoj


1.1 La efiko de aliro sur evoluado kaj sociala justeco

Malaltekosta, rapida kaj facila aliro al Interreto povas helpi krei pli egalrajtecajn sociojn. Ĝi povas plifortigi servojn por sano kaj eduko, lokan komercon, publikan partoprenon, aliron al informoj, bonan direktadon kaj eliminon de malriĉeco. Sed ni ne supozu, ke ĉiuj teĥnikaraj ennovaĵoj estas aŭtomate utilaj. Civilaj sociaj organizaĵoj (CSOj), registaroj kaj reguligaj agentejoj estu konsciaj pri la Interreta potencialo pliigi ekszistantan malegalecon.


1.2 La rajto aliri infrastrukturon, kie ajn oni loĝas

Interreto estas tutmonda publika infrastrukturo. Tiu infrastrukturo estu vaste distribuata kaj subtenu sufiĉan bendlarĝon por ebligi, ke homoj ĉie utiligu ĝian potencialon por aŭdigi sin, plibonigi sian vivon kaj esprimi sian kreivon. Ĉiu rajtas bone distribuitan nacian Interreton konektitan al la internacia reto.


1.3 La rajto je la kapabloj

Scio kaj kapabloj ebligas al homoj uzi kaj adapti Interreton laŭ ĉies bezonoj. Lokaj kaj naciaj registaroj, internaciaj kaj komunumaj organizaĵoj kaj privatsektoraj organizaĵoj subtenu kaj antaŭenigu senpagajn aŭ malmultekostajn trejneblojn, metodarojn kaj dokumentarojn pri al la uzo de Interreto por sociala evoluado.


1.4 La rajto je interfacoj, enhavo kaj aplikoj alireblaj al ĉiuj (“inkluzive de koncepto”)

La interfacoj, enhavo kaj aplikoj estu destinataj por certigi universalan alireblon por ĉiuj, interalie por homoj kun fizika, sensa aŭ mensa malavantaĝoj, nelegokapabluloj kaj parolantoj de malplimultaj lingvoj. La principo de inkluzivo de koncepto kaj la uzo de helpaj teĥnikaroj estu antaŭenigataj kaj subtenataj por ebligi al personoj kun malavantaĝoj plenan utiligon kaj je egala nivelo kiel plenkapablaj homoj.


1.5 La egalrajta aliro por viroj kaj virinoj

En multaj landoj virinoj kaj viroj ne havas egalrajtan aliron al lernado pri uzo, difino, aliro, kaj adapto de Interreto. Streboj por plifaciligi la aliron konsciu kaj kompensu la seksajn malegalrajteecojn. Estu ĉie plena partopreno de virinoj en ĉiuj aspektoj rilataj al Interreta evoluado por certigi seksan egalrajtecon.


1.6 La rajto je malaltekosta aliro

Politik decidantoj kaj reguligantoj certigu, ke ĉiuj civitanoj havas malaltekostan aliron al Interreto. La evoluigado de la telekomunikada infrastrukturo, kaj la difino de reguloj, prezoj, impostoj kaj tarifoj faru aliron ebla por ĉiuj ekonomiaj kategorioj.


1.7 La rajto je aliro en la laborejo Por multaj homoj la laborejo estas la ĉefa aŭ sola ejo de interretaliro. Laboristoj kaj dungantoj ebligu la uzon de interretaliro en la laborejo, interalie por la celoj de edukadoprogramoj por laboristoj kaj por protekti la rajtojn de laboristoj.


1.8 La rajto je publika aliro

Multaj homoj neniam ĝuos privatan aliron al komputiloj aŭ Interreto. Estu je la dispono por publika aliro lokoj, kiaj telekomunikadaj centroj, bibliotekoj, komunumaj centroj, kuracistejoj kaj lernejoj por ke ĉiuj homoj povas havi aliron ene de facile piedira distanco de kie ili loĝas aŭ laboras. Tio precipe gravas por junuloj en landoj, kie interretaliro ankoraŭ ne estas havebla aŭ tro multekosta.


1.9 La rajto aliri kaj estigi enhavon kulture kaj lingve diversan

Retejoj, enretaj iloj kaj programaroj estas dominataj de tekstoj en latina skribo. Tio limigas la evoluadon de loka enhavo en nelatinaj lingvoj kaj malhelpas la eblon de interkultura interŝanĝo. Teĥnika evoluado instigu lingvan diversecon en Interreto kaj simpligu la interŝanĝon de informoj trans ĉiuj lingvaj bariloj.



Temo 2: Libereco sin esprimi kaj asocii


Artikolo 18, UDHR: Ĉiu rajtas liberan pensadon, konsciencon kaj religion


Artikolo 19, UDHR: Ĉiu rajtas liberan opinion kaj esprimiĝon; ĉi tiu rajto inkluzivas liberon havi opiniojn sen sintrudo kaj serĉi, ricevi kaj doni informojn kaj ideojn tra iu ajn amaskomunikilo trans landlimoj


Artikolo 20, UDHR: Ĉiu rajtas liberan pacan kunvenon kaj asociiĝon


2.1 La rajto je libero sin esprimi

Libero sin esprimi estu protektata kontraŭ ĉia malrespekto fare de registaraj kaj neŝtataj aktoroj. Interreto estas medio por kaj publika kaj privata interkonsultiĝoj kaj informoj trans landlimoj. Ĉiu nepre povu per ĝi esprimi siajn opiniojn kaj ideojn, kaj libere kundividi informojn.

2.2 La rajto je libereco sen cenzuro

Interreto estu protektata kontraŭ ĉiuj provoj silentigi kritikon kaj cenzuri socian kaj politikan enhavon aŭ debaton.


2.3 La rajto partopreni enretajn protestojn

Organizaĵoj, grupoj kaj individuoj estu liberaj uzi Interreton por organizi kaj partopreni protestojn.


Temo 3: Aliro al scio


Artikolo 27, UDHR: Ĉiu rajtas partopreni en la kultura vivo de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni en la scienca antaŭeniro kaj ties utiloj


3.1 La rajto je aliri al scio

Daŭrigebla homa evoluado baziĝas sur ĝeneraliĝinta aliro al scio kaj komuna sciaro. Ĉar Interreto ebligas kundividadon kaj kunlaboran kreadon de scioj en senprecedenca grado, ĝi estu prioritato por la evoluada medio.


3.2 La rajto je libero pri informado

Naciaj kaj municipaj administracioj kaj internaciaj organizaĵoj antaŭenigu malkaŝemon per publikigo de la informoj, kiujn ili produktas kaj administras. Ili certigu, ke tiuj informoj estas enrete disvastigataj uzante laŭnormajn kaj malfermajn formatojn kaj estas alireblaj por homoj uzantaj simplajn teĥnikarojn kaj ne dosponas rapidan Interretaliron.


3.3 La rajto aliri publikajn informojn

Ĉiuj informoj, inkluzive de sciencaj kaj sociaj esploroj, kiu estas produktitaj per la subteno de publikaj financoj estu libere haveblaj al ĉiuj.


Temo 4: Kundividita lernado kaj kreado - libera kaj malferma programaro kaj teĥnikara evoluo


Artikolo 27, UDHR: Ĉiu rajtas partopreni en la kultura vivo de la komunumo ĝui la artojn kaj partopreni en scienca antaŭeniro kaj en ties utiloj


4.1 La rajto kundividi (kune uzi)

Interreto prezentas eksterordinaran eblon kundividi informojn kaj sciojn, kaj adopti novajn formojn krei enhavon, ilojn kaj aplikojn. Provizantoj de Interretaj iloj, servoj kaj enhavoj ne malpermesu al homoj utiligi Interreton por kundividi lernadon kaj kreadon de enhavo. Protekto de la interesoj de kreintoj okazu laŭ maniero konsekvenca kun malferma kaj senpaga partopreno en cirkulado de scienca kaj kultura scioj.


4.2 La rajto je liberaj kaj malfermaj programaroj (FOSS)

Ni subtenas la uzon de liberaj kaj malfermaj programaroj. Ili estas iloj sinpovigantaj, kapabligantaj, ili estas pli daŭrigeblaj kaj ĝi instigas al loka noviĝo. Ni instigas registarojn ellabori politikojn, kiuj instigas la uzon de liberaj kaj malfermaj programaroj, precipe en la publika sektoro.


4.3 La rajto je malfermaj teknologiaj normoj

Teknikaj normoj uzataj en Interreto ĉiam estu malfermaj por ebligi interfunkcieblon kaj noviĝon. Novaj teĥnikaroj plenumu la bezonojn de ĉiuj grupoj de la socio, precipe de tiuj, kiuj alfrontas limiĝojn kaj malhelpojn, kiam ili aliras interreton (kiaj komunumoj, kiuj uzas nelatinajn skribojn aŭ homoj kun malavantaĝoj, uzas pli malnovajn komputilojn aŭ malhavasj altrapidan retaliron).


4.4 La rajto profiti konverĝon kaj aŭdvidan enhavon

Interreto estas aŭdvida platformo. Aliro kaj reguligo baziĝu sur ĝian potencialon esti uzata por diversigi la kreon kaj proprieton de enreta enhavo en multoblaj formatoj, ekz. komune posedata kaj pelata radio kaj televido.


Temo 5: Privateco, gvatado kaj ĉifrado


Artikolo 12, UDHR: Neniu estu submetata al arbitra sintrudo kun lia privateco, familio, hejmo aŭ korespondado, nek al atakoj al sia honoro kaj reputacio


5.1 La rajto je protekto de datumoj

Publikaj aŭ privataj organizaĵoj, kiu bezonas personajn informojn de individuoj, kolektu nur la minimume necesajn datumojn kaj por la minimume bezonata periodo. Ili procezu la datumojn nur por la minimumaj deklaritaj celoj. Kolekto, uzo, dissciigo kaj konservo de tiuj informoj respektu travideblan privatecpolitikon, kiu ebligas al homoj scii, kio estas kolektita pri ili kaj ĝustigi malĝustajn informojn. Datumoj kolektitaj estu protektataj kontraŭ nepermesita dissciigo kaj sekureceraroj estu senprokraste ĝustigita. La datumoj estu forigataj, kiam ili ne plu necesas por la celoj, por kiuj ili estis kolektataj. Ĉiu estu avertata pri la ebloj de misuzo de liveritaj datumĵoj. La organizaĵoj respondecas pri la sciigo al homoj, kiam la informoj estas fitraktitaj, perditaj, aŭ ŝtelitaj.


5.2 La rajto je protekto kontraŭ gvatado

Ĉiu povu libere komuniki sen la minaco de gvato kaj interkapto.


5.3 La rajto uzi ĉifradon

Komunikantoj per Interreto havu la rajton uzi ilojn ĉifrantajn la mesaĝojn por certigi sekuran, privatan kaj anoniman komunikadon.


Temo 6: Administrado de Interreto


6.1 La rajto je plurpartia demokrata kontrolo de Interreto

La Interreta administrado estu plurpartia kaj demokrata, kun plena partopreno de la registaroj, privata sektoro, civila socio kaj internaciaj organizaĵoj. Neniu registaro havu superan rolon en la internacia administrado de Interret.


6.2 La rajto je malkaŝemo kaj alireblo

Ĉiuj decidofaraj procezoj rilataj al la administrado kaj evoluigo de Interreto estu malfermaj kaj alireblaj je tutmonda, regionaj kaj naciaj niveloj.


6.3 La rajto je malcentralizita, kunlabora kaj interfunkcia Interreto

La teĥnikara evoluigo kaj bazrimeda administrado de Interreto estu malcentrala kaj kunlabora, kaj helpu certigi, ke la reto estas interfunkcia, praktika, stabila, sekura, efika kaj evoluigebla je longatempa perspektivo.


6.4 La rajto je malferma arkitekturo

Interreto kiel ‘reto de retoj' konsistigas multajn interligitajn retojn, surbaze de la fundamenta teĥnika principo de retfunkciado kun malferma arkitekturo , en kiu ia reto ie ajn povas esti inkluzivata kaj havebligata al la publiko. La malferma arkitekturo estu protektita.


6.5 La rajto je malfermaj normoj

La plimulto de la Interretaj protokoloj baziĝas sur malfermaj normoj, kiuj estas efikaj, fidindaj kaj aplikeblaj por tutmonda efektivigo kaj apenaŭ havas licencajn limigojn. La protokolaj specifoj restu senpage alireblaj al ĉiu, konsiderinde reduktantaj malhelpojn al eniro kaj ebligantaj interfunkcieblon.


6.6 La rajto je Interreta neŭtraleco kaj la finaĵ-al-finaĵa principo

Pro sia neŭtraleco, la informo transportata de Interreto, kies ĉefa tasko estas la efika transportado de paketoj, ebligas, ke strategiaj informoj estas konservataj plejparte ene de komputiloj, aplikoj, serviloj, moveblaj kaj aliaj aparatoj ĉe la retaj finaĵoj. Tiu specifeco ebligis la evoluigon de vasta gamo da novaj Interretaj aktivaĵoj, industrioj kaj servoj ‘ĉe la finajoj', kaj faras Interreton grava ilo ene de la pli vasta kunteksto de ekonomia kaj socia evoluado. Interreto ekhavas multon el sia potenco kaj atingoj el la valoro de ĝia retefiko. Ju pli da homoj ekhavas aliron al Interreto, des pli granda iĝas ĝia valoro kiel ilo por informinterŝanĝo kaj komunikado. La finaĵ-al-finaĵa principo kaj reta neŭtraleco estu defendata kontraŭ provoj krei dunivelan Interreton kaj centralizitan mastrumon.


6.7 La rajto je Interreto kiel integrita tutaĵo

Tiu centra interfunkcieblo estas parto de la valoro de Interreto kiel tutmonda publika bono kaj ne estu fragmentata de minacoj krei naciajn intraretojn, la uzo de enhavofiltrado, nepravigebla gvatado, invado en privatecon kaj limigoj al libero sin esprimi.


Temo 7: Konscio, protekto kaj realigo de rajtoj


7.1 La rajto je protekto de rajtoj, konscio kaj edukado

La rajtoj de homoj kiel uzantoj de Interreto estu protektataj de la internaciaj deklaroj pri homaj rajtoj, leĝo kaj politika praktiko. Naciaj, regionaj kaj tutmondaj estraroj senpage havebligu informojn pri rajtoj kaj proceduroj pri Interreto. Ĉiuj uzantoj de Interreto do estu informataj pri siaj rajtoj kaj pri la mekanismoj trakti malrespektojn pri tiuj rajtoj.


7.2 La rajto je helpo kaze de malrespektataj rajtoj

Homoj bezonas liberan publikon aliron al efikaj kaj respondecaj helpaj mekanismoj kaze de malrespekto al rajtoj. Kiam homaj kaj Interretaj rajtoj estas minacataj de interreta enhavo, aŭ de malprava gvatado,de limigoj pri la libero de esprimiĝo kaj aliaj rajtoj, la partioj havu aliron al defendaj mekanismoj.



Pri la ĉarto


Ĉi tiu ĉarto estis unue evoluigita en 2001-2002 de APCaj membroj kaj partneraj organizaĵoj ĉe “Interretrajtaj” laborgrupoj laborintaj en Eŭropo, Azio, Latinameriko kaj Afriko. La skizitaj temoj kaj principoj esprimas niajn komunumajn vidojn kaj celoj koncernantajn la rajtojn de homoj kaj organizaĵoj libere uzi Interreton precipe en sia strebo por socia, ekonomia kaj ekologia justeco. Ni referencas specife al Interreto; tamen, ĉi tiuj principoj koncernas ĉiujn alian IKTojn (inkluzive de telefono, radio, kaj aliaj).


La ĉarto ne estas ampleksa. Ĝi prilumas iom el la specifaj aferoj, kiujn individuoj, el la civilaj sociaj organizaĵoj, komunumaj amaskomunikiloj, kaj politikaj decidantoj kaj reguligantoj nepre konsideru ĉe siaj streboj protekti la rajton libere komuniki per Interreto kaj realigi ĝian potencialon krei pli bonan informitan kaj pli justan mondon.


La ĉarto estis originale inspirata de, kaj asociiĝinta kun la “Ĉarto pri Homaj Komunikadoj” kaj la komunikaĵo de “ Tutmonda Movado por Homaj Voĉoj en Amaskomunikiloj kaj Komunikado en la 21a Jarcento. ”


Ĉi tiu reviziita versio de la ĉarto precipe celas alpreni estraran demandon pri Interreta administrado starigita dum la tutmonda pintokunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri la Informada Socio (WSIS) kaj fiksita en la raporto de la Laborgrupo pri Interreta Administrado kaj la Tuniza Tagordo por la Informa Socio. Ĝi ankaŭ enkalkulas la diskuton de Interreto kiel tutmonda publika bono, kiu okazis en la konsideradoj de la WSIS kaj ankaŭ la UN-IKTa Laborgrupo. La revizio ankaŭ ĉerpas el Apc-aj rekomendoj al WSIS pri Interreta administrado.


Komunikadoj pri Programoj kaj Programo pri Informada Politiko (CIPP) - Grandeco de la aldonitaĵo

Angle: http://www.apc.org/en/pubs/briefs/all/apc-internet-rights-charter

Hispane 45.56 KB

France 43.15 KB

Portugale 65.91 KB

Bulgare 70.07 KB

Katalune 33.73 KB

Filipine 69.89 KB

Ruse 70.49 KB

Ĥmere 1.5 MB

Ĉeĥe 92.66 KB

Makedone 133.78 KB

Rumane 68.83 KB

Albane 117.43 KB

Jorube 66.1 KB

Hause 50.77 KB

Bengale 1.12 MB

Urdue 2.48 MB

Angle 122.15 KB

Bosnie-Serbokroate XX??XX) 113.12 KB


Tradukita el la angla originalo de Leo de Cooman, uzante http://www.traduku.net/


AVE (c/o M. Westermayer)