ausrücken fehlt CELLPADDING=0 WIDTH="100%" BGCOLOR="#FFFFFF" >
  • AVE - Ghenerala informo pri la Asocio de la Verduloj Esperantistaj

  • Iomete pri la historio:
    Pri AVE & Celoj: La Asocio de Verduloj Esperantistaj estas malgranda Civil-Socia Organizajho (Ne-Registara Organizajo).
    AVE-membroj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (membroj au simpatiantoj de Verdaj Partioj) kaj
     favoras ekologian, socialan, pacan kaj viv-subtenan politikon.
     AVE pensas pri la tuta mondo; niaj membroj agas surloke.
     Ni celas informi niajn geamikojn en politiko kaj en Ne-Registaraj Organizajoj pri la avantagoj
     de Esperanto kaj ni informas niajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de Verda Politiko.
    
    Nia diskutejo:  
    2012 ni shanghis la diskutejon al Ipernity, kiu uzas multajn lingvojn, i.i. Esperanton. (!! ne plu aktuala - momente ni ne havas diskutejon - sed adicie pli modernan retejon !!)

    Tie vi povas rigardi la blogojn serchante: "Verduloj" en la kategorio Grupoj Krome vi trovos jam plurajn "Dokumentojn" ankau sub "Verduloj" Dokumentoj en Ipernity Kompreneble, por komenti vi devas alighi kaj ensaluti.

    La regulaj mesaghoj / blogoj de AVE aperas ch. semajne kolektitaj en AVENO kaj vi povas mendi la semajnan elsendon de AVE, ne forgesu noti ion (chu vi volas alighi al AVE (au simile)) je "Koncernas" Historio de AVE:
    AVE estis fondita 1984 en Liège (Belgio) okaze de la unua renkontigho de la Europaj Verdaj Partioj. El la fondintoj: Christopher Fettes (AVE-NOvajoj > redaktoro de AVENO), Jean-Claude Thumerelle, (unua sekretario gis 1991), Maire Mullarney (mortis 2008), W. Guenther, Ute Haas, Emilo Mas (red-o de Sunradioj 1 (= Aveno 6), k.a. . 1991 okaze de la unua europa kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko - kun interpretado de la chefaj prelegoj en Esperanton fare de Claude Piron kaj Farjon de Lagatinerie, kaj dank' al niaj geamikoj el Francio kaj la svis-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner. Tiam Manfred Westermayer transprenis la agadon de AVE-sekretario de Emilio Mas. Dum la AVE-kunsido en Gotenburgo, UK 2003, majoritato aklamis la ne-formalan statuson de AVE. Stukturo de AVE (2016): AVE gis nun estas nura reto da homoj; estas neformala asocio. La sekretario estas la afergvidanto. Estraro - sekretario: Manfred Westermayer
    Estraro - verdaj partianoj: George Sossois kaj Michael Leibman" Provizoraj Komitatanoj (alfabete) - Britio, Irlando, Europo: Christopher Fettes - Junuloj: Julia Noe - Dauripovo: Wolfgang Guenther Kunlaboro: AVE kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizajhoj, ekz-e kun la Europa Verda Partio kies Manifesto ni tradukis. Por "Global Greens" (Tutmondaj Verdaj Partioj) ni tradukis la "Charton de la Tutmondaj Verduloj",
    estis decidita en Aprilo 2001 en Canberra (AU) okaze de la Unua Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj kaj amendita 2012 en Dakar. Ni tradukis ilian Deklaracion de Liverpool, 2017. Agado: Char AVE vivas de la ligo inter la membroj, ni shatas ricevi de vi informojn, rilate al verda politiko en via lando por eble publikigi ilin en AVENO, nia reta bulteno. Kaj ni tradukas gravajn tekstojn el/de/por la Verdaj Partioj kaj Verda Movado. Ghi servas por reciproka informo. Niaj temoj: Ekologio, Sociala Justeco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj, Milito kaj Paco, Konfliktsolvado pere de nemilitaj agadoj. AVE dissendas informojn rete, kaj la AVE-NOvajhojn unufoje jare (average). Temoj de komuna aktiveco de AVE: : besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je tenado kaj transportado; : helpi regajni la Aral-Maron en Centra Azio; ni subtenis projektojn de arboplantado por senpolvigi la aeron kaj por bona kvalito de la trinkakvo; ni eldonis broshureton. Bedaurinde la germana NRO "Aralsee-Hilfe" rezignis, car ne eblis bone kunlabori kun la uzbeka registaro. Ni gratulas al la sukcesa agado de Kasahhio revivigi la nordan parton de la Aral. : ni subtenas la projektojn "Mazingira Salama" de Mramba Simba, http://www.kono.be/mazingira/ : informo pri kaj tradukado de gravaj tekstoj de la Verda Movado; la tekstoj sur nia retejo - kaj havebla e-poste au papere (+ sendokostoj, 2 EUR): Politikaj Gvidlinioj de EFVP, 1994, (16 pagoj) - ne plu aktualaj Charto de la Tutmondaj Verduloj, 2001, (12 p., 2 EUR) Ekologiaj-Impostoj (4 p.), Paco-Politiko (3 p.) Civila Krizo- kaj Konflikt-Solvado (2 p.) Ghenerala Konvencio pri la Komerco en la Servoj (2 p.) Europa Manifesto de la Verdaj partioj, 2004 (3 p.) Programo de la Europa Verda Partio, 2006, (16 p., 2 EUR) Ekologio de la Homo, Sokolev, tradukis T. Auderskaja, 1996/2008, (51 p., 5 EUR) La Verdula Libro (de la Verda/EFA Frakcio en la EP (2004-2009) 100 Bonaj Argumentoj kontrau la Atomenergio (sur nia pagharo pri energio - kun multaj ligiloj) Por membrighi al AVE vi ne bezonas esti membro de ajna Verda Partio, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la verd-politikan filozofion. Bonvolu informi AVE-on se vi aktivas (pli au malpli) en ajna NRO au partio por nia statistiko. Se vi povas, estus bone membrighi en Verda Partio de via lando - se ghi ekzistas (kelkfoje gi havas alian nomon); au kunfondi ghin, se tio eblas. Tamen la chefa celo de via membrigho ne estu por propagandi Esperanton, sed uzi Esperanton por atingi verdajn celojn. En 2018 pere de AVE ligighas ch. 300 membroj kaj simpatiantoj. Gejunuloj de AVE renkontighas kutime je IJK, aliaj renkontighoj eblas ... Kotizo: La mono estas por la UEA membreco kiel faka asocio, UK-salonoj, aliaj renkontejoj; kaj krome por nia per-Esperanto-Agado. La membro-kotizo estas libervola (do, se vi ne povas pagi - ne necesas). Ni proponas 5 + x EUR, por malpli-richaj landoj (au homoj) 2 EUR jam estas multe. Bonvolu pagi - se vi povas - la kotizon kaj donacojn por AVE prefere al nia UEA-konto: avex-z Se vi ne estas membro de UEA, vi tamen povas transpagi al nia konto kun la rimarko: "via nomo, por AVE, UEA-konto: avex-z"; kaj Tutmonde al la ING-banko de UEA en Nederlando: IBAN: NL72 INGB 0000 3789 64; BIC: INGBNL2A AVE-sekretario: Manfred Westermayer: naskigis 1947, kemiisto (laboris che farmacia entrepreno je kampo de spektroskopio), vivas kun edzino apud Freiburg/Breisgau (sudokcidenta Germanio); ni havas tri gefilojn kaj kvin genepojn. Nia familio aktivas en la germana partio "Buendnis 90/ Die Gruenen" (Verduloj). > Okaze de la Europa Kongreso de Verdaj Partioj, 1991, en Zuriko, mi estis elektita sekretario de AVE.
    Mi invitas vin elkore, partopreni en AVE por intershanghi spertojn kaj opiniojn; kaj por influi niajn ne-esperantistajn geamikojn kaj kolegojn en ekologio-socialaj (verdaj) partioj au NRO-oj. Amike salutas Manfred Westermayer Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) - sekretario Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen rete: ave@verduloj.org ; retejo: verduloj.org :) Mi preferas simplan tekston "ch..u, cx...ux", au RTF-formaton. Iu preferis NHA - nova help alfabeto
  • Al la enirejo de AVE - - al la bulteno AVENO
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)