Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
2006-05-11

La Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) estas Neregistara Organizo.
AVE-membroj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (parte verd- partianoj) aux subtenas ekologian, socialan, pacan kaj viv- rilatan temojn.
Ni celas informi niajn politike verdajn geamikojn pri la avantagxoj de Esperanto. Kaj ni informas niajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de verda politiko.

> Nia historio:
AVE estis fondita 1984 en Liege (Belgio) okaze de la unua renkontigxo de la Euxropaj Verdaj Partioj.
El la fondintoj: Christopher Fettes (AVE-NOvajxoj > Aveno), Jean-Claude Thumerelle (unua sekretario gxis 1991), Maire Mullarney, W. Gunther, Ute Haas k.a..
1991 okaze de la unua euxropa kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko - kun interpretado de la cxefaj prelegoj en Esperanton (dank' al niaj geamikoj el Francio kaj Claude Gacon kaj Claude Piron). Tie la sekretarion transprenis Manfred Westermayer.
Pli detala historio - alklaku !

> En 2006 pere de AVE ligigxas pli ol 400 membroj kaj interesuloj sur la 5 kontinentoj.
Junularaj temoj de AVE estas prizorgataj de Zoran Ciric, Nisx (Serbio) kaj Oksana Burkina, ...
La membro-kotizo estas libervola, ni proponas 5 EUR jare.
Kotizon kaj donacojn por AVE transpagu prefere al nia
UEA-konto: avex-z (ni volonte akceptas ankaux IRK-ojn kaj monbiletojn, prefere EUR).
Ni pagas al UEA, cxar AVE estas kunlaboranta fak-asocio de UEA; kaj pagas por la salonoj kaj por dissendo de surpapera Aveno (unufoje jare).
AVE kunlaboras en la Ekologiisma Frakcio de SAT.

> AVE-Renkontigxoj kaj Politikaj Seminarioj:
Ni renkontigxas okaze de la internaciaj kongresoj de UEA (UK), de SAT, kaj de la Verdaj Partioj. Ni organizis AVE-Seminarion post la UK-oj en Montpellier kaj Berlin.


> AVE-anoj pensas tutmonde; kaj agas surloke.
Ni celas informi niajn geamikojn en politiko kaj en Ne-Registaraj Organizajxoj pri la avantagxoj de Esperanto kaj ni informas niajn esperantistajn geamikojn pri la neceso de Verda Politiko.

> Cxar AVE vivas de la ligo inter la membroj, ni sxatas ricevi de vi informojn, rilate al verda politiko en via lando por eble publikigi ilin en Aveno, nia bulteno. Kaj ni tradukas gravajn tekstojn el/de/por la Verdaj Partioj kaj ekologiistoj. Gxi servas por reciproka informo; la plej aktuala versio trovigxas sur nia TTT-ejo: ave

> Por membrigxi al AVE ne necesas esti membro de iu Verda Partio, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la verd-politikan filozofion.
AVE gxis nun estas nura reto da homoj; ne estas oficiala asocio kun elektita estraro. Ekzistas nur la sekretariejo - la nuna sekretario estis elektita en 1991 dum la Kongreso de la Euxropaj Verduloj en Zuriko de la cxeestantaj AVE-anoj.
AVE kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizajxoj kiel ekz-e la "Federacio de la Euxropaj Verdaj Partioj" kies "Gvidlinioj"-n ni tradukis. Kaj ni tradukis la "Cxarton de la Tutmondaj Verduloj", kiu estis decidita en Aprilo 2001 en Canberra (AU) okaze de la Unua Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj (en: Global Greens).

> Bonvole informi AVE se vi aktivas (pli aux malpli) en iu ajn NRO aux partio por nia statistiko. Se vi povas, estus bone membrigxi en Verda Partio de via lando - se gxi ekzistas (kelkfoje gxi havas alian nomon); aux kunfondi gxin, se tio eblas. Tamen la cxefa celo de via membrigxo ne estu por propagandi Esperanton.

Komuna aktiveco de AVE povus esti rilate al : besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je tenado kaj transportado de la brutaro;
: helpi regajni la Aral-maron en Centra Azio; ni subtenas projektojn de arboplantado por senpolvigi la aeron kaj por bona kvalito de la trinkakvo; ni eldonis brosxureton.
: tradukado de gravaj tekstoj de la Verda Movado:
(ekz-e aktuale ni tradukis - havebla e-posxte aux papere):

- Politikaj Gvidlinioj de EFVP (16 pagxoj)

- Cxarto de la Tutmondaj Verduloj (12 p.)

- Ekologiaj-Impostoj (4 p.)

- Paco-Politiko (3 p.)

- Civila Krizo- kaj Konflikt-Solvado (2 p.)

- Gxenerala Konvencio pri la Komerco en la Servoj (2 p.)

- Europa Manifesto de la Verdaj partioj, 2004 (3 p)

> Niaj TTT-pagxoj: ave

Pri la adreso de la TTT-ejo:
APC signifas: Alternativa kaj Progresema Komunikado, COMLINK: estas la german brancxo de APC.
La celo de APC (ktp.): surbaze de la plej simplaj teknikaj rimedoj intersxangxi informojn inter NRO-oj. Tio signifas intersxangxi tekstojn en ASC-kodo (7-Bita). Pro tio mi preferas tekstojn en simpla formato (*.TXT, *.ASC, *.rtf).

> Nia agado:
Euxropa Lingvo Politiko - Rezolucio akceptita de la EFVP (1999).

La temoj de la plej gravaj AVE-renkontigxoj

2004-07/13 IJK en Kovrov, apud Vladimir (RU), Temo: Socialaj Framokondicxoj, Konfliktreduktado / kunlabori en NRO aux en partio ?
organiza respondeco: Oxana Burkina


2004-07-24/31* UK (Pekino), Temo: Verda Politiko: Ekologio, Paco, Homaj kaj Bestaj Rajtoj
organiza respondeco: Manfred Westermayer


2004-08-15 kaj 20 SAT (Bratislava), Temo (15a): ekologiisma frakcio: Tutmondigxo sub verdaj framokondicxoj
Temo (20a): AVE: Tatjana montros filmon pri ekologia ekskurso sur la Dnjestro Rivero.
Organiza respondeco: Tatjana Auderskaya


2004-08-25/29* EEU, Bilbao (ES) Temo: Verdaj Partioj en la EU - rilatoj al Esperanto
organizis: Sandor Horvath
----
aktualaj fiksdatoj:
----
> Kiel sekretario mi invitas vin elkore,
partopreni en AVE por intersxangxi spertojn kaj opiniojn; kaj por influi niajn ne-esperantistajn geamikojn kaj kolegojn en ekologio-socialaj partioj aux NRO-oj.

> Adreso:
Bonvolu sendi viajn komentojn kaj kontribuojn rekte al AVE (por Aveno) aux al nia plej nova diskut-servilo:
Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
Por aliĝi bonvolu viziti:

lists.riseup.net/www/info/verduloj

Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon
(por konfirmi, ke vi intence aliĝis).

Etiketo kaj Reguloj por la Diskutlisto
aux al la sekretario de la:
Asocio de Verduloj Esperantistaj
c/o Manfred Westermayer (AVE)
Kandelstr. 62
D-79194 Gundelfingen
M.Westermayer@comlink.org