Historio de la Asocio de Verduloj Esperantistaj
(provizore 2004-10-21):
Plej gravaj datoj de AVE:
1984-03-xx Liége, BE: Fondigxo okaze de la unua renkontigxo de la Euxropaj Verdaj Partioj.
Fondintoj: Christopher Fettes (fondis la bultenon AVE-NOvajxoj > Aveno),
Wolfgang Guenther, Ute Haas, Ruth Paintner-Trumpp, Jean-Claude Thumerelle, Robert Burnay.
Sekretario: Jean-Claude Thumerelle
Aliaj frua aktivuloj: Maire Mullarney (+2009), Claude Rouget
1990?-12 Jean-Claude petis Emilo Mas transpreni la sekretarion de AVE
kun la konsento de Christopher.
1991 Zuriko, CH: AVE-Renkontigxo okaze de la unua euxropa kongreso de la Verdaj Partioj
Rekta traduko (interpretado) de la cxefaj prelegoj de la Verda Kongreso en Esperanton fare de
Claude Piron kaj Farjon de la Gatinerie - ilia partopreno estis organizita de Mireille Grosjean
dank al geamikoj el Francio kaj
subtenita de la svisa-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner.
La sekretarion transprenis Manfred Westermayer (membro de AVE ekde 1985).
1997 Larzac, FR: AVE-Seminario pri Verda Politiko (Aveno #17).
Publikigo de nia la AVE-NOvajxoj - AVENO.
Aveno aperas en Esperanto.
Cxi-tie mi informas nur pri kelkaj gravaj tekstoj, auxtoroj (se ne la funkciuloj);
ĉiu numero enhavas enkondukan tekston, fiksdatojn de AVE
kaj artikolojn pri la verdaj partioj tutmonde.
Krom Aveno ankaux aperis VERDire (enhave tre valora ekologiisma jxurnalo en Esperanto) gxis numero 19.
Redaktoro Claude Rouget (detaloj je la fino, aperos pli poste)
AVENO N-ro, eldon-dato, pagxoj, formato.
00: 1984-10, 4 p. A5, Provnumero kun aveno-bildo kiel simbolo de la bulteno. Redaktoro Chr. Fettes (enkonduko), J-Claude Thumerelle (skiza historio, planoj), pri 10 verdaj partioj (inkluzive de P.R.), nacilingvaj varbfolioj.
01: 1985-01, 8 p. A5. Nia simbolo en verda koloro; invito al la 2-a Kongreso de Euxropaj Verduloj en Dover. Verda Movado en Belgio. Pri Fakvortaro. ekzemplo pri praktika agado (en Belgio). Novajxoj el diversaj landoj. Aspektoj de Verdismo. Informo pri 2 brosxuroj de SAT-Amika Rondo: Fessenheim; Por Ekologia Socio (Murray Bookchin).
02: 1985-04, 8 p. A5. Invito al AVE-Jarkonveno okaze de la 70-a UK en Augsburg, DE. Raporto pri la 2-a Kongreso de EV. Pri la kongreso laux virina vidpunkto, de Maire Mullarney. Cxarto de Paco de Orient-Okcidentaj Pacanoj, London. Pri Bhopal kaj aliaj kemiaj dangxeroj. Kontraux barajxo en Belgio. Ekologio kaj demografio. Informo pri "Naturo kaj Socio" de Edgar Guhde, trad-a de Wolfgang Gunther - li ankaux prezentis grafikan skizon pri la diversaj niveloj de neuxtraleco.
03: 1986-03, 16 p. A5. Raporto pri la AVE-Jarkonveno (cxeestis 30 personoj el 8 landoj). Verdaj Movadoj taksas Esperanton (5 demandoj, respondo de F. Roelants de Ecolo). Listigo de la AVE-membroj (67 el Australio & Nov-Zelando (3), Euxropo, Japanio (1) kaj Usono (1)). Pri la filiozofio de Henriko George (parto 1, de W.H. Simcock). Traduko de oficiala teksto de la Euxropaj Verduloj. Propono de rezolucio al nacia(j) parlamento(j) kun 15 punktoj kaj 4 postuloj (W. Gunther). Pri ekologiaj ideoj - kritiko al Aveno#2 (Pauxlo). Por nova Esperanto-Oazo (Akiles Sanz) kun komento de C.F rememorante Rudolf Bahro (Konstruante Verda Movado). Pri la Verda Movado en Usono (Prentiss Riddle). Celoj de AVE.
04: 1986-12, 8 p. A5. Nekrologo pri Ruth Paintner. Priskribo de ekologia centro internacia Mondhejmo (Akiles Sanz). Pri la filiozofio de Henriko George, parto 2.
05: 1989-01, 12 p. A5. Raporto pri la AVE-Renkontigxo (kun aparta butono "La Verduloj en Antverpeno") okaze de Euxropa Verda Kongreso en Antverpeno (1988). Pri la kunordigo de Euxropaj Verduloj, invito al Verda Kongreso en Parizo 1989-04-21/23 (Maire Mullarney). Verdula Movado en Finnlando (4 p-oj, trad. de Jukka Pietilaeinen). "Cxernobil skuis la Mondon" de japana grupo. Radikala Antinukle-Energia Movado (Ronald Nobel). Ekologiaj artikoloj en Monato.
Afisxoj pri AVE "Waarom is Esperanto de taal voor de Groenen ?" la germana kaj nederlanda kun adresoj de 13 landaj asocioj (inkl. de Turkio). Ekologia Rezolucio de OkSEJT-29 (Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, 1988-08-18/28). Pri la Amikeca Reto de SAT. Kiel aligxi al AVE.
(06): 1990 (? sen dato "Sunradioj"), 6 p. A4. Komuna Bulteno de Amikoj de la Arbaro (Emilo Mas), Amikoj de la Infanoj (Joel Laporte), AVE (provizora sekretario Emilo Mas), franca Asocio de Verduloj por Uzado de Esperanto (Jean-Luc Mermet), EKologio kaj ESperanto (Emilo Mas). Informo pri aliaj asocioj: Ekoropa, Internaciaj Brigadoj Porpacaj, KUN DEL'LARZAC (neperforta agado kontraux pliampleksigo de tiea militkampo). Agadoj, Kampanjoj subtenendaj: Kontrauxnukleaj Eksperimentoj, Bojkoto kontraux Nestle (> pulvora lakto), Kontraux la Insektomortigiloj, La Tago de la Tero (22a de Aprilo), Pri Paco (en Jerusalemo), Dolcxaj Energioj (alternativaj). Pri Verdaj Partioj kaj E-o: Stagxo de Esperanto por Verduloj (rap-o (sen dato), 12 homoj, AVUE), 1990?-03-18/19 Renkonto de Euxropaj Verduloj (partioj) en Budapesto (inter ili 5 esperantistoj). Invito al la Kongreso de Verdaj Partioj en Zuriko (1991-05-25/26).
07: 1993-07, 4 p. A5. Klarigo pri la neceso de Aveno - malgraux la informoj kiuj aperas en VERDire. Raporteto pri la kunsido en Zuriko (1991), kun la decido de du kunfondintoj (Christopher kaj Maire) dauxrigi AVE kaj transdoni la sekretarion al Manfred Westermayer. Apogo de Elektro de la Suno. Pri Thermoselect. Deklaracio de Parizo (1984, de la Verda Alternativa Euxropa Ligo, frakcio en la Euxropa Parlamento). Alvoko al AVE-anoj.
08: 1993-09, 4 p. A5. Interŝanĝo de adresoj. Kritiko
de P. Touron (rilate la Deklaracio de Parizo - Demografio); kaj
respondo de la sekretario. Por kunlaboro kun la divers-direktaj
Verdaj Partioj (W. Gunther). Instigo diskuti Esperanton okaze de
la starigo de baloto-programoj al la EP. Respondoj de EP-anoj:
Claudia Roth (DE) Esperanto ne necesas; tamen ŝi konsentas
ke "Esperanto estas paŝo al pli bona komunikiĝo inter
la homoj."
Pri la "Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj" de la Internacia PEN-
Klubo. Junulara Agado en la verdaj partioj. La postuloj de la
Verda-Alternativa Junularo (1 p).
09a: 1994-04, 4 p. A5. 10-Jariĝo de AVE. Rilato inter
VERDire kaj AVE. Raporto de la 1-a Konsilio de la Eŭropa
Federacio de la Verdaj Partioj en Vieno (1994-01-28/30) kun
informstando pri E-o. (de MW); aparte menciindas, ke EFVP uzis
trilingvan titolon kun E-o kiel tria: La Eŭropaj Verduloj.
Rezolucioj. El la internaciaj gastoj Mike Feinstein publikigis
ampleksan raporton "16 semajnoj kune kun eŭropaj verduloj";
en ĝi ĉapitro kial Partito Radicale elir(ig)is el la
kuna ĉielarka Frakcio en la EP. Prezento de NRO-oj: VIDU,
SATEB, Laŭte, Scienca Revuo, Socikredito, Hejmoj, Centro
pri Ekologia Medicino, Albanio agado - aparte blindaj.
10: 1994-05, 4 p. A5. AVE-Statistiko: 50 membroj en 17 landoj.
Informiloj de AVE. Letero al germanaj EP-Kandidatoj.
Demonstracio de PR antaŭ la EP-ejo en Strasburgo; kun
detaloj kial Verduloj ne kunlaboras kun PR (ekz-e pro malakcepto
de Nelson Mandela). Vizito de la Verduloj en la EP (prezento de
SLOW kaj interparoloj pri E-o). Prezento de la Federacio de
Junaj Eŭropaj Verduloj. Prezento de AVE: Celoj kaj Verda
Filosofio, Aktivecoj, Membreco, Aveno kaj VERDire (asociita fak-
ĵurnalo).
11: 1995-01, 4 p. A5 kun listo de novaj EP-anoj. Enkonduko, pri
paco kaj naturo. AVE-Statistiko: 63 membroj. Nova statuso de
kunlaboranta faka asocio de UEA kaj prezento de UEA. Ne-formala
kunlaboro kun EFVP. Unuaj paŝoj kaj demando pri kunlaboro
kun SAT. Pri baloto al EP. Pri (post-sovetiaj) militoj en
Eŭropo: Jugoslavio (ŝanĝo de la pura pacifismo de
la Verdaj Partioj), ĉeĉenio. AVE ĉe 38-a ISO en
Tuebingen, DE kun la ĉeftemoj pri rubo kaj reciklado.
Informoj: Eko-Festivalo en Barra do Garcas, BR. Eŭropa
Turneo por Daŭrigeblaj Energioj.
12: 1995-03, 4 p. A5 kun teksto pri la katastrofa situacio de la
Aral-Maro, UZ. Invito al AVE-kunvenoj: EEU en Parizo; 95-a UK en
Tampereo, FI; SAT en Maribor, SL; Monda Sociala Pinto en Sao
Paulo, BR; Konferenco Etnoj kaj Naturo, Poprad, SK; Turismo kaj
Mediprotektado, Budapesto, HU; Daŭrigeblaj Energioj
(denove). Informoj pri: Federacio de Junaj Eŭropaj
Ekologiistoj; SOS Loire Vivante; Kanalo Rheno-Rhodano; Naturopa;
Partito Radicale (denove) Marco Taradash kunlaboras kun
Berlusconi, Emma Bonino protektas la kontraŭ-leĝan
trofiŝadon; Daŭrigebla evoluo; Genteknikaj esploroj;
Tibeto, artikolo de AVE-anoj MW kaj Christian Lavarenne,
publikigita en Tutmonda Scienco kaj Tekniko, Pekino, pri
senarbarigo en Tibeto fare de P.R.ĉinio kaj la malbonaj
sekvoj.
13: 1995-10, 4 p. A5 (provizora versio en Julio por la UK).
Protestoj kontraŭ la atom-eksplodoj de Francio kaj
P.R.ĉinio; raporto de J.F. Clet. Raporto pri la EEU-
Kongreso en Parizo. Verdaj Partioj kaj NRO-oj pri:
Maastriĥt (EU); Trans-Eŭropa Trafiko-Reto;
Agrarpolitiko; Virina Monda Konferenco; Maraj Aferoj (balenoj,
Brent Spar katastrofo); Eks-Jugoslavio; Sri Lanko; Homaj Rajtoj
(raporto pri EU, sklaveco en Pakistano, diskriminacio de
handikapita lernanto, Ekvatora Guineo, Alĝerio (virinoj
ricevu asilon); EU subtenu la pacigon de t.n. Proksima Oriento;
Mercosur; EFVP; Ekologiaj Impostoj; prezento de subskribolisto
kontraŭ grund-minoj.
14: 1996-04, 4 p. A5. Informo kaj instigo: kontraŭ nukleaj
proveksplodoj; ĉernobil. Pri Verdaj Partioj. Invito al
Viena Kongreso de EFVP kun informstando de AVE. Temoj: Arbaroj;
Balenoj; Ozon-Tavolo; EU; Aral-Agado de AVE; Brest (BY); Etno
kaj Naturo; kolonioj de ĉinio ĉina setlado por
minoritatigi tibetojn kaj ujgurojn; Grund-Minoj; nova ret-adreso
de AVE enkadre de APC (Alternativa kaj Progesema Komunikado).
15: 1996-10, 4 p. A4. Pri la 81-a UK en Prago. El Verdaj
Partioj: balotoj; Leolucca Orlando pri la Mafio; EFVP-Kongreso
en Vieno; AVE en laborsesio de la Verda Frakcio de la EP;
Malarmado: Grundminoj kaj Eurofighter (batal-aviadilo).
Biodiverseco ĉe Aleutaj Insuloj; BSE; Bestaj Rajtoj.
16: 1997-07, 4 p. A4. Invito al renkontiĝo de Eŭro-
Afrikaj
Verduloj en Niamey, Kenio (Semedo reprezentos AVE). Invito al
AVE-renkontiĝo en Montpellier (83-a UK) kaj poste AVE-
Seminario pri Verda Politiko en la regiono Larzac. Raporto pri
AVE-Renkontiĝo okaze la EEU-Konferenco en Stuttgart. Pri
landoj: ĉinio (aŭtonomaj regionoj); Zairio/Kongo;
Belarusio (subpremo de la demokratio); Alĝerio (espero?);
Irano (ne-respekto de la Homaj Rajtoj); Indiĝenoj en pluraj
landoj; pri "civilizo"; Religioj (Monda Etoso de Prof-o Kueng,
Homekologio); Bestaj Rajtoj (Eŭropo, Azio, Ameriko, La
Maroj); Milito kaj industrio; Resursoj/Daŭrigeblo (for-uzo
de resursoj, klimato, ozon-tavolo, akvo, biodiverseco, GMO,
nuklea teĥniko kaj armiloj); Eko-impostoj akceptataj de la
EU-Komisiono; Alternativa Pinto en Amsterdam.
17: 1998-02
18: 1998-06
19: 1999-01
20: 1999-05
21: 2000-02
22: 2001-01
23: 2001-07
23/24: 2002-01
25: 2002-06
26: 2003-04
27: 2003-07
28: 2004-02
27/28: 2004-05
Detaloj de la aliaj Aveno-j sekvos.
Publikigo de VERDire (ekologiisma jxurnalo en Esperanto): gxis numero 19, 1997.
Redaktoro Claude Rouget (detaloj pli poste)
Pri rilatoj de AVE kun NRO-oj en Esperantio.
Sub "Ligoj" vi trovos multajn NRO-ojn, parte esperantistajn, kaj Verdajn Partiojn.
UEA: AVE estas kunlaboranta Faka Asocio de UEA ekde 1994, pagas
kotizon kaj kunvenas ofte en la UK-oj (pagenda salono, nepagenda
uzado de inform-budo dum kelkaj horoj). Pri antaŭaj rilatoj
??
SAT: AVE kunlaboras kun SAT formale ekde 1999 - interparoloj
okaze de la UK en Berlino, 1999.
ERA: AVE ne kunlaboras kun ERA. Unu el la kaŭzoj estas la
samaj kial PR forlas(ig)is la kunan ĉielarkan Frakcion kun
la Vedaj partioj en la EP; vidu ankaŭ en raporto de Mike
Feinstein (Aveno 9a kaj 10): .....detaloj venos
Aliaj homoj rakontis pri entrudiĝemo de ERA. Persona
konatiĝo de ERA-ano okaze de kongresoj de la Verdaj
Partioj; kie ERA voli kunlabori kun AVE. Tiu parolis Esperanton
ankoraŭ tre malbone. PR kontraŭis kunlaboron de
ĉielarka Frakcio kun Nelson Mandela. PR-Komisarino Emma
Bonino defendis la tro-fiŝadon de moruoj fare de
eŭropaj fiŝistaj kompanioj antaŭ Kanado.
Esperanta Civito: (sekvos)
Mallongigoj uzataj:
E-o: Esperanto
EEU: Eŭropa Esperanto Unio
EP: Eŭropa Parlamento
EFVP: Eŭropa Federacio de la Verdaj Partioj