AVE, fondita 1984 okaze de la unua kunveno de europaj Verduloj (verd-partianoj) estas kunlaboranta faka asocio de UEA ek de 1994, trovebla sub "Ekologio".
Historio de la nia propono amendi la UEA-Statutojn per "Dauripoveco":
La "Agendo 21" kiu sekvis el la pintokonferenco en Rio de Janeiro (1992)
postulis dauropovecon sur chiuj niveloj de la shtata kaj civitana vivo.
Jam por la UK 1996 en Prago AVE postulis de UEA amendon al la UEA-Statutoj en la direkto de dauripoveco.
1998 je la postkongresa seminario al la UK en Montpellier, en Larzac-Regiono,
AVE diskutis la statuton de UEA - kaj sekve sendis leteron al UEA 1998-09-06 por:
Amendi la UEA-Statutojn per kroma punkto "A.3.d" (versio de 1980):
"eduki inter siaj membroj la konsciencon, ke iliaj agadoj devas akordi kun la principo de Dauripova Evoluo sur nia planedo"
1999 dum la UK en Berlino okazis vochdono pri ni amendo-propono ene de UEA, bedaurinde negative.
2006 la UK-temo en Florenco estis: "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daurigebla evoluo",
sed ne eblis diskuti nian proponitan amendon de 1998-09-06:
2011 UK en Kopenhago, tie ni parolis kun UEA pri nia amendo, sed la respondo estis tre hezitema; char shangho de la statuto kostas iom da mono kaj laboro. Se venos alia punkto shanghenda en la statuto, ni havus shancon. Aliflanke ankorau necesas diskutoj, chu UEA vere akceptos ghin.
Jen konciza argumentado (2008) lau Wolfgang Guenther, Ekomed, chi-rilate:
La homo kiel viva pensa & socie organiza materio estas parto & partnero de la biosfero.
La homo nuntempe tutmondige detruadas la biosferon per materiala elcherpigo kaj de la vivaj &malvivaj resursoj kaj de la sentoksigaj kompensopovoj de la biosfero, chefe de la naturo.
La aktuala situacio estas tia, ke la vivobazoj de la homaro estas mortige endangherataj & tiel, ke sciencistoj jam parolas pri “pasinta futuro”.
Spite al tiuj ekkonoj kaj la mediokrizo kaj la justecokrizo akrighadas.
Komunikado de la monda komunumo ghis nun estas favoranta parto de chi homfaritaj krizoj, kaj la lingva diverseco samkiel la “biologia” diverseco kiel tuto pliighe minacatas.
Se Esperanto lau la Rezolucio de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto (Roterdamo 2008) volas alpreni rolon en “pli efika & justa komunikado pri la mondo”, ghi kiel imanente ekologia
komunikilo devas oficiale identighi tia kontraste al etnaj lingvoj & praktiki tia laueble kongrue kun ekologiaj kriterioj, chefe tiun de dauropoveco.
Por helpi solvi kaj la median kaj la socian krizojn de nia planedo Tero estas ja nur racie por la mondo utiligi Esperanton & por la oficiala Esperanto-movado utiligi la propran eko-identecon kadre de dauropoveca evoluigo.
Jen detala argumentado por la amendo je Dauropoveco
kaj jen uzante la Nova Help Alfabeto: NHA*
*) NHA = Nova Help Alfabeto:
restas: ch, sh, u; shanjijas: gh > j; hh > kh; jh > zh; j > y
EKOMED, D-ro med Wolfgang Guenther