AVE-Renkontiĝo okaze de la IJK en Sarajevo, 2006-08
Dum la IJK okazis diskuto de EDE pri politiko, kie ankau AVE
estis prezentita, kaj Kristjan Schmidt disdonis la
AVE-Informilojn.
AVE-Renkontiĝo okaze de la 79-a SAT-Kongreso, 2006-08-20 en Beogrado
Enkadre de la 79a SAT-Kongreso en Beogrado 2006-08-20 okazis
kunsido de la ekologia frakcio, kiun organizis AVE. Krom konciza
informo pri AVE ni diskutis pri:
- Bestaj Rajtoj: rilate la eksperimentado je bestoj por eltrovi
novajn medikamentojn au eĉ plibeligenzojn.
Ne eblas simple malpermesi; sed la nombro da eksperimentoj povus
esti reduktita, se oni aplikas en-provtubo-testojn, kunligas la
rezultojn de diversaj firmaoj (en neŭtrala instanco),
aplikas teoriajn metodojn uzante analogiojn. Por instrui
studentojn en universitatoj eblas unue uzi simulado-programojn
kaj plastikajn organojn (anstataŭ ranojn) kaj simple viziti
buĉejon (dum ili ankoraŭ ekzistas) kaj uzi mortitajn
korpojn (anatomio).
- Rubo: ĉar survoje en eksa Jugoslavio (el trajno videbla)
ofte troviĝis hazardaj rubejetoj kaj kelkfoje oni bruligas
la rubaĵon (Tereza Kapista rakontis similan el Burundio) ,
la fumo de rubo kun plastikaĵoj enhavas toksajn substanocjn
(dioksinoj, pezaj metaloj (Cd, Hg), ktp., kancerogenajn
fulgojn). Edukado kaj pli bona organizado de reciklado aŭ
finfine bruligo de restaĵoj en taŭgaj instalaĵoj
necesas.
- Pri rubaĵo-politiko de sukerofabrikado en Serbio ni
aŭdis je la fino de la kunsido, kaj surbaze de la informoj
verkis la jenan rezolucion:
------
Rezolucio el la ekologia frakcio de SAT, 2006-08-20
Eksciante, okaze de la kunsido de la ekologia frakcio dum
la 79-a SAT-Kongreso en Beogrado, ke en Serbio ankoraŭ
eblas al entreprenoj ŝpari monon sur la kostoj de la natura
medio kaj de la civitanoj, ni decidis la jenan rezolucion:
Priskribo de la afero:
La italdevena sukerfabriko en Senta en norda Serbio planas
foruzi grandan terenon, ĉ. 1.000 ha, kie nun estas bienoj
kaj somerdomoj en harmonio kun la naturo, por filtri malpurajn
akvojn el la sukeroproduktado, kiuj ĝis nun estas
verŝitaj en la riveron Tisa (ankaŭ malbone) - kun la
sekvo de pun-pago.
Ni postulas kune kun la movado kontraŭ tiu plano, ke
la firmao investu en instalaĵojn por purigi la akvon ene de
la fabriko (laŭ la teknika nivelo)
Ni argumentas, ke la plano ĝenas pro la jenaj kialoj:
1-e La fabriko aĉetos la terenon je prezo sub la aktuala
valoro, laŭdire je 1/10 de la valoro. Kaj la nunaj multaj
posedantoj estos devigataj vendi sian terpecon sen la ebleco
akiri similan areon - kaj simile proksiman - per tiu mono.
2-e La pejzaĝo, kie nun estas tre fekunda grundo kun multaj
frukt-arboj kaj variaj kulturoj, perdas sian belecon kaj
diversajn utilojn (freŝa aero, libertempo en la naturo,
bonkvalitaj fruktoj) kaj oni antaŭvidas ŝanĝojn
en flaŭro kaj floro al malpli alta biodiverseco (tie
troviĝas ankaŭ sovaĝaj bestoj).
3-e Por ni ne estas klara, ĉu la areo odoros laŭ tiaj
malpuraj akvoj, sed tio ja eblas.
Krome ni postulas de la ŝtataj, regionaj kaj lokaj
administracioj ke ili postulu de la entrepreno pli modernan kaj
daŭripovan manieron purigi la akvojn, kio nek ĝenas la
homojn, nek la naturon.
La alternativo, trovi malpli valoran grundon por la filtrado
estus nur dua-ranga kaj ne-daŭripova solvo.
subskribis: Manfred Westermayer (KN 97) kaj Magdolna Roevid (KN
71)
kroma informo:
Tiu itala entrepreno (nomo mankas ankoraŭ) eksportas parton
de la sukero al EU-landoj kaj tie ricevas pli altan prezon por
la sukero.