Karaj geamikoj,

elkorajn salutojn de la partoprenantoj de la
AVE-kunsido okaze de la SAT-Kongreso en Bratislava, 2004-08

Okaze de la 77-a SAT Kongreso kunsidis la ekologia frakcio; AVE aktive kunlaboras en ĝi. Ni diskutis pri la lastjara resolucio kaj konstatis, ke ĝi ankoraŭ validas.
Tatyana Auderskaja el Odesso montris du ekologiajn filmojn kiujn produktis ŝia grupo:
- Birdoj de ukrainiaj marĉejoj.
- Perloj de ĉenigramarujo.
Aparte ŝi informis pri la konstruado de bar-digoj kaj kanalo en la deltao de la Danubo, kiuj havas kontraŭ-ekologiajn postsekvojn.
Pro tio la Ekologiisma Frakio de SAT - same kiel la Sociala kaj Ekologia Unio (en Rusio kaj Ukrainio) - postulas: (redaktita teksto de la sekretario de AVE)

Deklaracio de la Ekologiisma Frakcio de SAT kaj AVE:

La Ukraina Registaro planis kaj konstruis kanalon en la natura reservejo de la deltao de la Danubo. Gxi detruas la ekologion de tiu biotopo. Ili misatentis la protestoj kaj proponoj de pluraj ekologiaj organizaĵoj. Pro tio ni postulas:
1. De la Ukraina Registaro ke ĝi observu la internaciajn kaj naciajn legojn pri naturprotektado; kiuj ne permesas trarompi la limojn de naturaj rezervejoj (sub la Ramsar-Traktato) kaj okazigi tie mastruman aktivadon, nocan al la natura medio.
2. De UNEP (Ekologia Programo de UN), ke ili pli atentas pri kontraŭ-ekologiaj planoj de diversaj registaroj; por influì ilin sufiĉe frue kaj konsili pli saĝajn manierojn por trovi balancon inter ekologiaj kaj ekonomiaj bezonoj.
 
AVE
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)