Ligo de AVE al BUND (2003)



Aktiva en la Triangula Lando

BUND Regiona ligo Suda Supra Rejno en Frejburgo

Nia tasko: La blua planedo. Ne necesas flugi en la kosmon por vidi kiom bela estas la Tero. Bela, sentema kaj minacata. La Tero bezonas amikojn. Homoj, kiuj pledas favore al la naturo kaj medio. Chirkau 10.000 membroj en la regiono "Suda Supra Rejno" chirkau Frejburgo (inter Achern (norde) kaj Müllheim (sude), entute distanco de preskau 100 km subtenas nian asocion pere de kotizoj kaj nepagita laboro por konservi niajn naturajn vivo-bazojn. Nia forto estas la aktiveco de 40 komunumaj grupoj en tiu-chi regiono: Praktika engaghigho por protekti la naturon (ekz-e): Falchi herbejojn kaj flegi la pejzaghon Protekti birdojn, vespertojn kaj amfibiojn Informado pri naturmediaj temoj: Medi-rilata edukado por infanoj kaj junuloj Komentarioj pri medio-dangheraj planoj Preventi troan drenadon de la kampoj Protestagoj kontrau nukleaj centraloj Preventi la misuzon de genteknikaj manipuladoj Subteni konsilon kaj protekton de la konsumantoj La endangherigataj balenoj en la oceanoj estas same gravaj al niaj lokaj grupoj kiel la endangherigata arbo kaj la lasta habitato de vespertoj en iu urba kvartalo. Ilia devizo estas: pensi tutmonde kaj agi surloke. Chiu bufo portita trans iu strato, chiu arbo preventita kontrau sennecesa faligo, chiu biotopo protektita pere de nia agado, signifas sukceson. Aparte tiu-chi pasio por la malgrandaj kreaturoj diferencighas la laboron de BUND kontrau aliaj organizajhoj kiel Verdpaco (Greenpeace). Kroma parto de nia laboro estas la natur-media edukado en la "BUND-Oekostation" (bela kaj agrabla ligna konstruajho en Frejburgo, Seepark). Vi trovos multe da informoj pri nia laboro en la germana sub: www.bund-freiburg.de Mediaj problemoj antau nia domopordo Nia hejmregiono inter Rejno kaj Nigra Arbaro estas bela. Ankorau tie trovighas orkideaj herbejoj, raraj alcionoj en apudriveraj herbejoj che Wyhl kaj senbruaj arbaroj. Ni ghojas/fieras, ke nia regiona oficejo situas en la "Ekologia Chefurbo" Frejburgo char BUND kunlaboris por atingi tiun-chi "titolon" por Frejburgo. Ghi ne signifas "Antauen al ekologio kaj daurigebla pensmaniero". Ghi signifas, ke chi-tie la detruaj procesoj malpli rapide pasas ol aliloke. Tamen ankau chi-tie la naturo estas forpushata: La habitatoj de endangherigataj specioj malgrandighas. Tio ankau endangherigas la vivokvaliton de la homoj kiuj vivas chi-tie. La regiono Suda Supra Rejono ighas densighanta zono kaj pli kaj pli da areoj estas uzataj nenature. Mediaj problemoj pliighas. En la najbara Alsaco laulonge de la Rejno formighas pezindustria zono. La teknikaj problemoj en la alsaca nuklea centralo Fessenheim kreskas kaj je la Alta Rejno Svisio planas finan stokejon por nuklea rubajho. Je la chefa europa sud-norda trafik-akso ni travivas la problemojn de socio, kiu vivas super siaj bezonajhoj kaj endangherighas sian propran estontecon. Tion oni devas shanghi. Amikoj de la Tero en Germanio BUND estas la germana brancho de la Amikoj de la Tero en Germanio. Establita en 1975 kiel federacio de ekzistantaj regionaj grupoj BUND originas en la natur-konservanta movado. En Germanio chirkau 375.000 homoj estas membroj kaj subtenantoj de BUND (Ligo por naturo kaj medio en Germanio); ili aktivas en ch. 2.200 lokaj kaj regionaj grupoj sur chiuj natur-mediaj temoj kaj tiel BUND estas bone agnoskita lobianto kun grava publikeco- profilo. Chiu-jare BUND kampanjas por specifaj temoj por promocii la naturo-protektadon, ekz-e la ekologian imposto- reformon kaj shanghi la kutiman agrikulturan politikon. Surbaze de la lokaj grupoj BUND povas mobilizi amason da homoj sur nacia nivelo kiam necesas. Internacie BUND laboras sur la klimato- politiko. BUND ankau havas junularan branchon, BUND-Jugend, kiu konsistas el junaj homoj ghis 25-jaraghaj kun propraj agadoj kaj kampanjoj. Pli da informo en la angla sur:
BUND (en)
(Teksto: Axel Mayer, BUND Südlicher Oberrhein; traduko: Manfred Westermayer)  

  • Returne al Ligoj
  • Returne al la Enirejo
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)