Ligo de AVE al BUND



Aktiva en la Triangula Lando

BUND Regiona ligo Suda Supra Rejno en Frejburgo
Nia tasko: La blua planedo. Ne necesas flugi en la kosmon por vidi kiom bela estas la Tero. Bela, sentema kaj minacata. La Tero bezonas amikojn. Homoj, kiuj pledas favore al la naturo kaj medio. ĉirkaŭ 10.000 membroj en la regiono "Suda Supra Rejno" ĉirkaŭ Frejburgo (inter Achern (norde) kaj Müllheim (sude), entute distanco de preskaŭ 100 km subtenas nian asocion pere de kotizoj kaj nepagita laboro por konservi niajn naturajn vivo-bazojn. Nia forto estas la aktiveco de 40 komunumaj grupoj en tiu-ĉi regiono: BUND Freiburg (de)

Praktika engaĝiĝo por protekti la naturon (ekz-e): Falĉi herbejojn kaj flegi la pejzaĝon Protekti birdojn, vespertojn kaj amfibiojn Informado pri naturmediaj temoj: Medi-rilata edukado por infanoj kaj junuloj Komentarioj pri medio-danĝeraj planoj Preventi troan drenadon de la kampoj Protestagoj kontraŭ nukleaj centraloj Preventi la misuzon de genteknikaj manipuladoj Subteni konsilon kaj protekton de la konsumantoj La endanĝerigataj balenoj en la oceanoj estas same gravaj al niaj lokaj grupoj kiel la endanĝerigata arbo kaj la lasta habitato de vespertoj en iu urba kvartalo. Ilia devizo estas: pensi tutmonde kaj agi surloke. ĉiu bufo portita trans iu strato, ĉiu arbo preventita kontraŭ sennecesa faligo, ĉiu biotopo protektita pere de nia agado, signifas sukceson. Aparte tiu-ĉi pasio por la malgrandaj kreaturoj diferenciĝas la laboron de BUND kontraŭ aliaj organizaĵoj kiel Verdpaco (Greenpeace). Kroma parto de nia laboro estas la natur-media edukado en la "BUND-Oekostation" (bela kaj agrabla ligna konstruaĵo en Frejburgo, Seepark). Vi trovos multe da informoj pri nia laboro en la germana sub: BUND Freiburg (de) Mediaj problemoj antaŭ nia domopordo Nia hejmregiono inter Rejno kaj Nigra Arbaro estas bela. Ankoraŭ tie troviĝas orkideaj herbejoj, raraj alcionoj en apudriveraj herbejoj ĉe Wyhl kaj senbruaj arbaroj. Ni ĝojas/fieras, ke nia regiona oficejo situas en la "Ekologia ĉefurbo" Frejburgo ĉar BUND kunlaboris por atingi tiun- ĉi "titolon" por Frejburgo. Ĝi ne signifas "Antaŭen al ekologio kaj daŭrigebla pensmaniero". Ĝi signifas, ke ĉi-tie la detruaj procesoj malpli rapide pasas ol aliloke. Tamen ankaŭ ĉi-tie la naturo estas forpuŝata: La habitatoj de endanĝerigataj specioj malgrandiĝas. Tio ankaŭ endanĝerigas la vivokvaliton de la homoj kiuj vivas ĉi-tie. La regiono Suda Supra Rejono iĝas densiĝanta zono kaj pli kaj pli da areoj estas uzataj nenature. Mediaj problemoj pliiĝas. En la najbara Alsaco laŭlonge de la Rejno formiĝas pezindustria zono. La teknikaj problemoj en la alsaca nuklea centralo Fessenheim kreskas kaj je la Alta Rejno Svisio planas finan stokejon por nuklea rubaĵo. Je la ĉefa eŭropa sud-norda trafik-akso ni travivas la problemojn de socio, kiu vivas super siaj bezonaĵoj kaj endanĝeriĝas sian propran estontecon. Tion oni devas ŝanĝi. Amikoj de la Tero en Germanio BUND estas la germana branĉo de la Amikoj de la Tero en Germanio. Establita en 1975 kiel federacio de ekzistantaj regionaj grupoj BUND originas en la natur-konservanta movado. En Germanio ĉirkaŭ 375.000 homoj estas membroj kaj subtenantoj de BUND (Ligo por naturo kaj medio en Germanio); ili aktivas en ĉ. 2.200 lokaj kaj regionaj grupoj sur ĉiuj natur-mediaj temoj kaj tiel BUND estas bone agnoskita lobianto kun grava publikeco-profilo. ĉiu-jare BUND kampanjas por specifaj temoj por promocii la naturo-protektadon, ekz-e la ekologian imposto-reformon kaj ŝanĝi la kutiman agrikulturan politikon. Surbaze de la lokaj grupoj BUND povas mobilizi amason da homoj sur nacia nivelo kiam necesas. Internacie BUND laboras sur la klimato-politiko. BUND ankaŭ havas junularan branĉon, BUND-Jugend, kiu konsistas el junaj homoj ĝis 25-jaraĝaj kun propraj agadoj kaj kampanjoj. Pli da informo en la angla sur: BUND (en)
kaj en la germana sur: BUND Freiburg (de)

(Teksto de Axel Mayer, BUND Südlicher Oberrhein; traduko de Manfred Westermayer)  

  • Returne al Ligoj
  • Returne al la Enirejo
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)