Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj (2001-04-16)

Politika Agado

1 Demokratio
1.0 La plimulto de la homaro vivas en landoj regataj de nedemokrataj reĝimoj, kie korupto superas kaj kie misuzo de homaj rajtoj kaj cenzurado de publikaĵoj estas ĉiutaga. La demokratioj de la t.n. unua mondo (riĉaj industriaj landoj) suferas je malpli evidentaj formoj de korupto pere de koncentriĝo de publikaĵoj, kompania financado de politiko, sistema ekskludo de rasaj, etnaj, naciaj kaj religiaj komunumoj, kaj pere de elektosistemoj kiuj diskriminacias alternativajn ideojn kaj novajn kaj malgrandajn partiojn.

La Verduloj

2 Egaleco
2.0 La diferencoj inter la vivniveloj kaj -eblecoj en la mondo estas netolereblaj. La ŝuldoj de la t.n. tria mondo troviĝas je la plej alta nombro de 2,5*10^12 USD (bilionoj da usonaj dolaroj) kaj samtempe OEKE (en: OECD) helpas pere de 0,23% de la BNP. La plej riĉaj 20% de la homaro havas enspezon de pli ol 80% de la tutaj enspezoj, kaj samtempe 1,2 miliardoj da homoj vivas en malriĉeco (ricevante malpli ol unu USD/tago). 125 milionoj da infanoj neniam vizitas lernejon kaj 880 milionoj da homoj povas nek legi nek skribi - pli ol 2/3 el ili estas virinoj, samtempe ili estas 60% el la malriĉuloj. La populacia kresko reduktiĝis, sed ankoraŭ oni prognozas ke ĝi aldonos pliajn 2-3 miliardojn da homoj ĝis la jaro 2050. Aidoso (HIV) kaj tuberkulozo (TB) plioftiĝas. La Verduloj
3 Klimato-Ŝanĝiĝo kaj Energio
3.0 Naŭ el la dek registritaj plej varmaj jaroj okazis en la naŭdekaj jaroj (1990-aj); nuntempe la nivelo de karbondioksido en la atmosfero estas la plej alta dum la lastaj 15 milionoj da jaroj; la klimataj katastrofoj plioftas, ili kaj mortigas milojn kaj dislokigas milionojn da homoj; vastaj paliĝado kaj morto de koralaj rifoj, kiuj komenciĝis en 1998 estos ĝeneralaj ĝis 20 jaroj. Sciencistoj el la ITKK (en: IPCC) konstatas, ke la tutmonda varmiĝo estas reala, kaj ke la homa agado estas konsiderinda faktoro de la ŝanĝiĝo. Ili atendas, ke la Tero varmiĝos je pliaj 1 - 5 øC dum la 21-a jarcento kaj ke la induktita altigado de la mara nivelo, kiu jam komenciĝis, kontinuos dum la sekvaj 500 jaroj inundante multaj el la plej loĝataj regionoj de la Tero. La klimata katastrofo okazos se ni ne agas nun.
La Verduloj

4 Biodiverseco
4.0 Sanaj ekosistemoj estas esencaj por la homa vivo, sed ŝajne ni forgesis rilaton inter naturo kaj socio. Estingiĝo-nombroj estas ekde 100- ĝis 1000-oble pli grandaj ol en la antaŭhoma epoko. Nur 20% el la originalaj arbaroj sur la Tero persistas relative netuŝitaj. 60% el la fiŝejoj estas endanĝerigataj de troa fiŝkaptado. Invadoj de herboj, bestoj kaj malsanoj, devenantaj de eksteraj regionoj, multiĝas rapide. Detruado de vivolokoj kaj estingado de specioj estas kaŭzataj de industria kaj agrikultura evoluo, kiu ankaŭ rezultigas ŝanĝojn de la klimato, tutmondan malegalecon kaj detruadon de indiĝenaj kulturoj kaj vivten-eblecoj. Agrikultura monokulturo, promociita de agrikultura negocado kaj akcelita de genetika modifo kaj patentado de la naturo, endanĝerigas la diversecon de la specioj de brutoj kaj kamparaj plantoj; tio radikale altigas la vundiĝeblon iĝi malsana. La Verduloj
5 Regi ekonomian tutmondiĝon per daŭripovaj principoj
5.0 Kvindek de 100 plej grandaj ekonomiaj sistemoj de la mondo hodiaŭ estas korporacioj. Kune kun kunludantaj registaroj ili kreis leĝosistemon, kiu starigas nebremsitan ekonomian aktivecon super la publika bonfarto, protektas bonfarton de korporacioj sed atakas socian bonfarton, obeigas naciajn ekonomiojn al ampleksa financa fi-kazino kiu enmetas ĉiutage 1.3 bilionojn (10^12) da USD en spekulaciaj transakcioj. Sed la tajdo povus renversiĝi. La MAI (Multflanka Akordo pri Investado) estis rifuzita, por la nuntempo. En evoluitaj landoj, internaciaj financaj institucioj povas renkontiĝi nur ĉirkaŭigate de kontraŭuloj. La reputacio de la Monda Banko kaj IMF (Internacia Mona Fonduso) ĉifoniĝas.
La Verduloj -
6 Homaj Rajtoj
6.0 Malobservado de Homaj Rajtoj kaj liberecoj rekte rilatas al malriĉeco kaj politika senpotenco. Milionoj suferas pro diskriminacio, timigado, arbitra malliberigo, perforto kaj mortigo. Tri kvaronoj de la registaroj en la mondo utiligis torturon dum la lastaj tri jaroj. La Verduloj

7 Nutraĵo kaj akvo
7.0 Centoj milionoj da homoj restas subnutrataj, ne pro nesufiĉo de manĝaĵo, sed pro neegala alirebleco al grundo, kredito kaj merkatoj. Genetike modifitaj organismoj (GMO) ne estas la solvo, ĉar la akuta problemo ne estas la produktado sed la distribuo. Tute kontraŭe GMO alportas neakcepteblan riskon por la medio, sendependaj malgrandaj farmistoj kaj konsumantoj; kaj same al la biodiverseco kiu estas nia plej taŭga asekuro kontraŭ agrikulturaj katastrofoj. Malabundo de akvo minacas kaj en surteraj sistemoj kaj en grundakvo. Senarbarigado de akvokolektaj terenoj (akvokaptejoj) havas la katastrofajn sekvojn de ter-lavangoj kaj inundoj, dum dezertiĝado kaj malpliboniĝado rapide ampleksiĝas. Hela lumopunkto estas la rapida kresko de organika agrikulturo. La Verduloj

8 Planado de la Daŭripovo
8.0 Konsumado en industraj landoj estas ekscesa, transe de iu ajn mezuro, kaj plejparte respondecas pri la naturmedia malboniĝo. Homoj en okcidentaj landoj uzas naŭoble pli da papero ol en la sudo, kaj havas centoble pli da aŭtomobiloj popersone ol en ĉinio aŭ Hindio, ekzemple. La ŝanĝiĝo al verda ekonomio, kiu imitas ekologiajn procezojn, evitas rubon per reuzado kaj reciklado de materialoj, kaj emfazas aktivecojn kiuj plialtiĝas la vivo-kvaliton kaj interrilatojn, kontraŭe al la foruzado de varoj - promesas novajn okupojn, industriojn kun malpli da poluado, pli bonajn laboretosojn kaj altigitan viv-kvaliton. La Verduloj

9 Paco kaj sekureco
9.0 La kaŭzoj de konfliktoj ŝanĝiĝas, la diferencoj inter milito, organizata krimo kaj intenca rompado de homaj rajtoj malkonturiĝadas, kaj la armila komerco kreskas kaj tutmondiĝas nutrata per escepto el la TKO-reguloj (en: WTO) kontraŭ subvencioj. Kiel tutmonda reto ni havas vitalan rolon en la fortigado de ligoj inter komunumaj organizaĵoj, kiuj laboras por homaj rajtoj kaj paco, kaj en la subtenado kaj formado de ekestiĝantaj konceptoj kaj institucioj de tutmonda regado. La Verduloj

10 Agante tutmonde
10.0 La Tutmondaj Verduloj estas sendependaj organizaĵoj el diversaj kulturoj kaj devenoj, kiuj havas komunan celon kaj agnoskas, ke, por akiri ĝin, ni devas agi tutmonde same kiel surloke. La Verduloj

--- trad. de AVE ----
 
  • Al la Glosaro de la ĉarto

  • Reen al la indekso de la Charto

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)