Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj (2001-04-16)

Preamblo

Ni, kiel civitanoj de la planedo Tero kaj membroj de la Tutmondaj Verduloj estas:
Unuiĝintaj en nia konscio, ke ni dependas de la vitaleco, diverseco kaj beleco de la Tero kaj ke estas nia respondeco transdoni ĝin integra aŭ eĉ plibonigita al la sekva generacio;

Ekkonantaj, ke la regantaj paradigmoj de la homa produktado kaj konsumado, bazitaj sur la dogmo de ekonomia kresko - senrigarde la kostojn - kaj la ekscesa kaj ruboproduktanta uzado de naturaj resursoj ne konsiderante la elteno-kapaciton de la Tero, ekstreme difektas la medion kaj kaŭzas amasan estingon de specioj;

Agnoskantaj ke maljusteco, malriĉeco, ignorado, korupcio, krimo kaj perforto, perarmaj konfliktoj, kaj la serĉado de maksimuma maldaŭra profito kaŭzas ampleksan homan suferadon;

Akceptante ke evoluitaj ŝtatoj pere de ilia persekutado de ekonomiaj kaj politikaj celoj kontribuis al la degrado de la medio kaj de la homa digno;

Komprenante, ke multaj el la popoloj kaj nacioj de la mondo estis malriĉigitaj dum la longaj centjaroj de la kolonizo kaj ekspluatado, kreante ekologian ŝuldon flanke de la riĉaj nacioj rilate al la malriĉigitaj;

Devigataj al la fermado de la breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj al la konstruado de nova civitaneco, bazita sur egalaj rajtoj por ĉiuj individuoj en ĉiuj sferoj de la socia, ekonomia, politika kaj kultura vivo;

Koncernataj pri la digno de homeco kaj la valoro de kultura heredaĵo;

Ekkonantaj kaj la rajton de la indiĝenaj popoloj kaj ilian kontribuon al la komuna heredaĵo kaj la rajton de ĉiuj minoritatoj pri siaj kulturo, religio, ekonomia kaj kultura vivo;

Konvinkataj, ke prefere kunagado ol konkurado estas be- zonata por sekurigi homajn rajtojn kiel valora nutraĵo, komforta loĝado, sano, edukado, lojala laboro, libera par- olo, pura aero, trinkebla akvo k. nedamaĝita natura medio;Ekkonantaj, ke la medio ignoras limojn inter ŝtatoj kaj

Baziĝante sur la Deklaro de la Tutmonda Renkontiĝo de Verduloj en Rio de Janeiro en 1992:

Emfazas la neceson de fundamentaj ŝanĝoj en la kondutoj de la popoloj, la valoroj kaj la manieroj de produktado kaj vivo;

Deklaras, ke la nova jarmilo markas difino-punkton por komenci tian transformadon;

Decidiĝas subteni ampleksan koncepton de dauripovo, kiu

Konstatas nian respondecon unu kontraŭ la alia, al la pli ampleksa komunumo de la vivantaro kaj al estontaj generacioj;

Dediĉas nin kiel tutmondaj Verdaj Partioj kaj politikaj movadoj por envicigi tiujn interrilatajn principojn kaj por krei tutmondan partnerecon por subteni ties plenumadon.

--- trad. de AVE ----
 
  • Daŭrigi al la Principoj de la Charto

  • Reen al la indekso de la Charto
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)