Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj (2001-04-16)
Principoj
|
La politiko de la Tutmondaj Verduloj baziĝas sur la jenaj
principoj:
Ekologia Saĝeco
Ni akceptas, ke homoj estas parto de la natura mondo kaj
respektas la esencan valoron de ĉiuj formoj de la vivo kaj
la rajtojn de ne-homaj specioj.
Ni agnoskas la saĝecon de la tutmondaj indiĝenaj
popoloj, kiuj zorgas por la lando kaj ĝies resursoj.
Ni agnoskas, ke la homa socio dependas de la ekologiaj
resursoj de nia planedo, kaj devas sekurigi la integron de
ekosistemoj kaj konservi biodiversecon kaj elastecon de vivo-
subtenaj sistemoj. Tio postulas:
ke ni lernu vivi ene de la ekologiaj kaj resursaj limoj de nia planedo
ke ni protektas animalan kaj plantan vivon, kaj la vivon mem, kio estas subtenata de la naturaj elementoj:
grundo, akvo, aero kaj suno
ke kie la scio estas manko-hava, ni agu atenteme, por sekurigi la daŭran resursan riĉecon de nia
planedo por la nunaj kaj estontaj generacioj.
Sociala Justeco
Ni asertas ke la ŝlosilo al sociala justeco estas
ekvilibrigita distribuo de socialaj kaj naturaj resursoj,
surloke kaj tutmonde, por senkondiĉe kontentigi bazajn
homajn
bezonojn kaj por sekurigi ke ĉiuj civitanoj havas plenajn
eblecojn por individua kaj sociala evoluo.
Ni deklaras ke ne ekzistas sociala justeco sen media justeco,
kaj ne ekzistas media justeco sen sociala justeco.
Tio postulas:
justan organizon de la mondo kaj stabilan
mondo-ekonomion,
kiu fermos la plilarĝiĝantan breĉon
inter riĉuloj kaj
malriĉuloj, en kaj inter la landoj; kiu
ekvilibrigos la
fluon de resursoj el la sudo al la nordo; kaj kiu
reduktos
la ŝuldo-ŝarĝon de malriĉaj landoj
kiu malhelpas ilian
evoluon
la elradikigon de la malriĉeco kiel etika,
sociala,
ekonomia kaj ekologia devo
la eliminado de analfabeteco
novan vizion de civitaneco surbaze de egalaj rajtoj
por
ĉiuj individuoj sendepende de sekso, aĝo,
raso, religio,
sociala klaso, etnia aŭ nacia origino, seksa
orientiĝo,
handikapiteco, riĉeco aŭ sano.
Demokratio de Partoprenantoj
Ni strebas al demokratio, en kiu ĉiuj civitanoj havas la
rajton esprimi siajn vidpunktojn kaj la eblecon, rekte
partopreni en ekologiaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj
decidoj, tuŝantaj siajn vivojn; por ke la potenco kaj
respondeco estu koncentrataj en surlokaj komunumoj kaj
transdonataj al pli altaj niveloj de regado nur kiam tio ne-
eviteblas.
Ĉi-cele necesas:
individua potencigo per atingebleco al ĉiuj
ĉi-koncernaj
informoj necesaj por ajna decido, kaj atingebleco al
edukado por ebligi partoprenon de ĉiuj
malkonstruado de malegalecoj ekonomia kaj politika,
kiuj
malfaciligas tiun partoprenon
konstruado de bazokomunumaj oficejoj, por ke decidoj
estu
farataj rekte je la ĝusta nivelo de la afliktitaj
personoj, surbaze de sistemoj, kiuj kuraĝigas
civitan
vivecon, libervolan agadon kaj socian respondecon
forta subteno por voĉigi junulojn pere de
edukado,
kuraĝigante kaj asistante la envolviĝon en
ĉiuj aspektoj
de la politika vivo inkluzive de ilia partopreno en
ĉiuj
decidaj konsilioj
devigi ĉiujn elektitajn reprezentantojn observi
principojn
de travidebleco, plenvereco kaj regada kontrolebleco
ke ĉiuj elekto-sistemoj estu travideblaj kaj
demokrataj,
kaj ke tio estu subtenata de la leĝo
ke en ĉiuj elekto-sistemoj ĉiu plenkreskulo
havu egal-
valoran voĉon
ke ĉiuj elektosistemoj estu bazitaj sur proporcia
reprezentado, kaj ĉiuj elektoj estu pagataj
publike kun
striktaj limoj al, kaj vera travidebleco de,
korporaciaj
kaj privataj donacoj
ke ĉiuj civitanoj havu la rajton esti membro de
mem-
elektita politika partio ene de plur-partia sistemo.
Neperforto
Ni deklaras nian memdevigon al neperforto kaj strebas al
kulturo de paco kaj kunlaborado inter ŝtatoj, inter socioj
kaj
inter individuoj, kiel fundamento de tutmonda sekureco.
Ni kredas, ke sekureco ne ĉefe baziĝu sur militaj
fortoj,
sed sur kunlaborado, ekonomia kaj socia evoluado, ekologia
sekureco kaj respekto de homaj rajtoj.
Por tio necesas:
larĝampleksa koncepto de tutmonda sekureco, kiu
donas
prioritaton al socia, ekonomia, ekologia, psikologia
kaj
kultura aspektoj de konfliktoj, kontralste al koncepto
bazita sur militaraj ekvilibroj de la potenco
tutmonda sekursistemo, kapabla preventi, administri
kaj
solvi konfliktojn
forigi kialojn de milito komprenante kaj respektante
aliajn
kulturojn, elradikante rasismon, promociante liberecon
kaj
demokration, kaj finigante tutmondan malriĉecon
celi ĝeneralan kaj plenan senarmiladon, inkluzive
de
internaciaj konsentoj por garantii plenan kaj
definitivan
malpermeson de atomaj, biologiaj kaj kemiaj armiloj,
kontraŭ-homaj minoj kaj armiloj kun
malriĉigita uranio.
subteni UN-on kiel tutmondan organizaĵon de
konflikt-
mastrumado kaj pac-gardado
celi striktan konduto-kodon pri armilo-eksporto al
ŝtatoj
kie la homaj rajtoj estas lezataj.
Daŭripovo
Ni agnoskas la limigitecon de la materia ekspansio de la homa
socio koncerne la biosferon, kaj la neceson konservi
biodiversecon per daŭripova uzo de renoveblaj resursoj kaj
respondeca uzo de nerenoveblaj resursoj.
Ni kredas, ke por efektivigi daŭripovon, kaj por ke
provizi
por la bezonoj de nunaj kaj estontaj generacioj konsiderante la
limigitajn resursojn de la Tero, la daŭra eksponenta kresko
de
tutmondaj konsumo, loĝantaro kaj materia malegaleco devas
esti
haltigata kaj renversata.
Ni agnoskas, ke dauripovo ne eblos dume persistas
malriĉeco.
Por tio necesas:
ke riĉuloj limigu sian konsumon - por juste
dividi kun la
malriĉuloj la resursojn de la Tero.
redifini la koncepton de riĉeco, cele
fokusiĝon sur la
kvalito de vivo anstataŭ sur la kapablo de
superkonsumado
krei tutmondan ekonomikon, kiu celas kontentigi
bezonojn de
ĉiuj, ne uzurp-emon de kelkaj, kaj ebligos al la
nunaj
vivantoj kontentigi siajn bezonojn ne
endanĝerigante la
eblecojn ĉi-koncernajn de la estontaj generacioj
elimini la kaŭzojn de kresko de la
mondloĝantaro
certigante ekonomian sekurecon, kaj enkonduko de baza
edukado kaj sano por ĉiuj; provizante al viroj
kaj virinoj
pli grandan kontrolon pri sia naskokapablo
redifinante la rolojn kaj respondecojn de trans-naciaj
kor-
poracioj por subteni la principojn de daŭripova
evoluo
efektivigante meĥanismojn por impostigi kaj
reguligi
spekulajn financajn fluojn
certigante ke merkataj prezoj de varoj kaj servoj
plene
entenas la mediajn kostojn de ilia produktado kaj
konsumado
atingi pli grandan efikecon je resursoj kaj energio,
kaj
evoluon kaj uzadon de medie daŭripovaj
teknologioj
subteni surlokan memfidon al plej granda praktika
grado,
por krei indajn, kontentigajn komunumojn
agnoskante la ŝlosilo-rolon de junula kulturo kaj
kuraĝigante etikon de dauripovo ene de tiu
ĉi kulturo.
Respekto je Diverseco
Ni altestimas kulturan, lingvan, etnan, seksan, religian kaj
spiritan diversecon en kunteksto de individua respondeco
antaŭ
ĉiuj estaĵoj.
Ni defendas la rajton de ĉiuj homoj, sendiskriminacie
havi
ĉirkaŭejon koncernan por iliaj digno, korpa sano kaj
spirita
bonfarto.
Ni promocias la konstruadon de respektoplenaj, pozitivaj kaj
respondecaj rilatoj trans apartigolinioj en la spirito de mult-
kultura socio.
Por tio necesas:
agnosko de la rajtoj de aŭtoĥtonaj homoj
havi bazajn
rimedojn por la travivado, ekonomiajn kaj kulturajn,
inkluzive de teritoriaj kaj mem-determinaj rajtoj; kaj
agnosko de ilia kontribuo al la komuna heredaĵo
de nacia
kaj tutmonda kulturoj
agnosko de la rajtoj de etnaj minoritatoj evoluigi
siajn
kulturon, religion kaj lingvon sen diskriminacio, kaj
partopreni absolute laŭleĝe, socie kaj
kulture en la
demokratia procezo
agnosko kaj respekto por seksaj minoritatoj
egaleco inter virinoj kaj viroj en ĉiuj sferoj de
socia,
ekonomia, politika kaj kultura vivo
signifoplena envolviĝo de junula kulturo kiel
valora
kontribuo al nia Verda vizio, kaj agnosko, ke junularo
havas distingiĝaj bezonoj kaj esprimo-manieroj.
--- (trad. de AVE) ----
| |
Daŭrigi al la Politikaj Detaloj
de la Charto
Reen al la indekso de la Charto
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
|