• AVE-Renkontiĝo Maribor, 2007-08-02

    Rezolucio de la Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE) okaze de la 7-a Kongreso de la EEU, 2007-07-31, en Maribor La dua ĉeftemo de la 7a EEU-Kongreso estas "La Akvo" - la ĉefa bazo de la vivo sur la tero. En la Eŭropa Unio, kaj ankaŭ tutmonde, estas multaj problemoj kiuj rilatas la kvaliton kaj kvanton de la akvo. Ni pridiskutis kelkajn el ili, kaj konkludis: - Sciante, ke en kelkaj regionoj estas industrio de bestobredado, kiu havas la problemon de tro da sterko, kiu poluas la grundakvon kaj la riverojn. - Sciante, ke la trofiŝado endanĝerigas multajn speciojn da fiŝoj kaj aliajn marbestojn; sekve de tio ankaŭ la biodiverseco en la akvaro malpliboniĝas. - Sciante, ke por kapti kelkajn speciojn da fiŝoj estas uzataj retoj, kiuj skrapas sur la grundo de la maroj kaj tiel postlasas "dezerton" por longa tempo. - Sciante, ke bredi fiŝojn en kaĝoj en la maro, kaŭzas problemojn de la distribuo de malsanoj kaj ligita kun ĝi poluado de la mar-akvo kun antibiotikaĵoj. - Sciante ke la bredado de kraboj kie devus esti mangrovaj arbaroj endanĝerigas unuflanke la sekurecon de la homoj kaj aliflanke la naturan kreskadon de fiŝidoj protektitaj de la mangrovaj radikoj. kaj - Sciante, ke la uzo de medikamentoj postlasas aktivajn substancojn en la akvo, kiuj ofte estas persistaj; kaj - eĉ pli - la forĵeto de neuzitaj en la kloako- kanalon povas kaŭzi malbonajn efikojn en la naturo, kaj poste ankaŭ kiam tiaj substancoj re-iras en la trinkakvon, kie ekz-e kontraŭkonceptivaj hormonoj povas agi nedezirate. Ni postulas de la koncernaj komisionoj ene de la EU kaj ankaŭ de la UN, ke ili informu la konsumantojn pri tiaj kromefikoj, kaj ke ili postulu taŭgajn ŝanĝojn de la koncernaj teknikoj, flanke de la industrio. : Ke la bestobredado devas esti en akordo kun la koncerna areo, ke el la sterko aŭ urino eniru nenio nek en la grundakvon, nek en fluantajn riverojn; kaj ke ankaŭ la amasa tenado de la bestoj devas esti konforme al ilia naturo kaj same ke la transporto de vivantaj bestoj ne daŭru tro longe. : Ke la kvanto da fiŝkaptaĵo estu pli severe limigita kaj kontrolita; kaj ke konsumantoj estu informitaj kiuj fiŝoj oni prefere ne manĝu por ebligi ilian pluekzistadon. : Ke la uzado de grandaj surgrundaj retoj estu malpermesita entute; kaj ke oni ne rajtas lasi restaĵojn de retoj en la maro. : Ke la bredado de fiŝoj en kaĝoj donu multe pli da spaco por la fiŝoj kaj necesas malpermesi persistajn medikamentojn por tia bredado, pro la kunligitaj san-problemoj. : Ke la detruo de mangrovaj arbaroj ne estas akceptebla, kaj ke el la jam detruitaj oni restarigu plej gravajn partojn. Sekve de tio necesas aŭ redukti la bredadon de kraboj entute, aŭ esplori aliajn medio-konformajn teknikojn. : Ke oni esploru la vojon kaj efikojn de medikamentoj post la uzo, aparte en la akvo-sistemoj kaj eĉ en la trinkakvo. Kiam ili restas necesaj, oni esploru taŭgan vojon por malebligi la endanĝerigon de la vivantaro. Adr-o: AVE, Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen Retejo: www.comlink.apc.org/ave/
  • Returne al la Indekso